Brilinta verda stelo

* Lia Esperanta nomo Jariæ venis de admiro de amiko: "Ho, ja riæe!"

* Li stafete korespondis kun la tri generacioj de germana samideano

de SHI CHENGTAI

LA 4-an de septembro 1999 en Æinio falis hele brilinta verda stelo ¡ª nia sincera samideano Jariæ forpasis, tio ja estas granda domaøo por la æina Esperanto-mavado!

Jariæ naskiøis en 1937. Kiam li studis la anglan lingvon en universitato en 1956, li eklernis Esperanton. Lia propra nomo estas Yang Zongkun, kaj Jariæ estas lia nomo en Esperanto, kies deveno ja estas anekdoto: Dum la kultura revolucio (1966-1976) li laboris en la urbo Wuhan, Hubei-provinco, lia hejmloko, kiel instruisto en mezlernejo, s-ano Guozhu, vizitis lin en lia hejmo. Tiam en Æinio ne viglis la Esperanto-movado, kaj studado de Esperanto, Esperanta renkontiøo kaj korespondo kun fremdlanda samideano estis rigardata peko, sed li rezervis diskon en Esperanto, flageton kun verda stelo donacitan de fremdlanda korespondanto, duonon da Jarlibro de UEA kaj ekzempleron de "Esperanto", organo de UEA! Surprizite, Guozhu kriis: "Ho, ja riæe!" De tiam Yang por si mem prenis la Esperantan nomon Jariæ.

Jariæ, entuziasma esperantisto, kredis kaj praktikis la instruon de Zamenhof ¡ª la animo de Esperanto estas la korespondo. Troviøis tra la mondo liaj korespondaj amikoj, inter kiuj estis olduloj pli ol okdek-jaraj kaj eæ knaboj. En la æina Esperanto-mavado oni konis anekdotojn pri lia korespondado: li stafete korespondis kun la tri generacioj de la germana s-ano Herman Theobald; starigis amikecon kun Hugo Steiner, iama direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, havis amikan korespondadon (kaj poste reciprokaj vizitoj) kun Otto Nitsche, prezidanto de Esperanto-Asocio de Duisburg, Germanio, akcelis la øemelan interligon de du urboj Duisburg kaj Wuhan; pere de la Esperanta korespondo li sukcese akcelis interfluon de la medicina scienco de æinaj kaj japanaj kuracistoj... æinaj s-anoj nomis lin koresponda ambasadoro por interpopola amikeco.

Pli laýdinde estas, ke samideanoj en Wuhan æiujare celebris Zamenhof-feston, eæ dum la kultura revolucio en la hejmo de Jariæ ! Ili mallevis fenestrajn kurtenojn, pendigis portreton de Zamenhof kaj flagon kun verda stelo sur muro. Ili æiuj portis insignon kun verda stelo. Ili kantis la himnon la Espero, prelegis kaj diskutis. En 1978 samideanoj okazigis Uhan(Wuhan)an Kolokvon en la hejmo de Jariæ por bonvenigi alvenon de printempo de Esperanto-movado en Æinion. Ilia foto aperis sur la kovrilo de februara numero, 1979, "Esperanto", kun instiga titolo: Æinoj (re)venas! Sur la foto Jariæ meze sidas, tenante flagon kun verda stelo. Eæ ili nomis sian kolokvon eta UK, revante æeesti la Universalan Kongreson iutage.

Þanco fine alvenis. La 71-a UK okazis en Pekino en 1986, kvankam laý la regulo de UEA iu ajn, nur paginte la kotizon, rajtas æeesti la kongreson, tamen la tiama LKK en Æinio limigis la nombron de æinaj æeestantoj, ve, Jariæ estis ekster la æeestantoj, tio multe doloris tiun øisostan esperantiston, kiu æiam aktivis en Esperanto-movado. Sed lia germana koresponda amiko pagis por li UK-kotizon per markoj æe CO de UEA, kaj ankaý Jariæ venis en Pekinon.

La epoko antaýenmarþas. Poste Jariæ æeestis la 72-an UK en 1987, okaze de la centjara jubileo de Esperanto. Li, malriæa æina instruisto, ne povis vojaøi per aviadilo, do decidis veturi per trajno tra Siberio kaj Moskvo. Tamen, kiam li ricevis vizon, la tempo jam ne sufiæis, eæ pli malfeliæe estis, ke biletoj por la lasta trajn-veturo antaý la kongreso jam estis elæerpitaj! Li atendadis æe giæeto de la stacidomo en Pekino. Æu iu redonus bileton? Ho, æielo! Li finfine ricevis unu bileton, kiun redonis la edzino de la hispana ambasadoro en Æinio! Li kunveturis kun la hispana ambasadoro dum semajno, kaj lia vigleco kaj sincera esperantisteco kortuþis neesperantistan kunvojaøanton. Sed kiam li atingis Varsavion, al la kongreso restis unu tago, li nur æeestis la fermon, kaj kun larmoj portis la kongresan insignon n-ro 5964 sur la brusto, dirante: "Mi kredas, ke mi estas la lasta kongresano, kiu venis el fora Æinio. Mi fieras, æar por celebri la centjaran jubileon de nia lingvo, mi venis!"

Li æeestis ankaý UK en Roterdamo en 1988. Li sin preparis por æeesti la 84-an UK en Berlino, eæ deziris æeesti Internacian Esperanto-Konferencon en Metz. Sed li ne povis, la terura kancero katenis lin sur lito en hospitalo.

Li estis simpla æina intelektulo, tamen brava batalanto por Esperanto. Dum la kultura revolucio li eble restis unika individua membro de UEA en Æinio kaj persistis en korespondo kun fremdlandaj s-anoj. Lia letero al UEA estis eksponata, kiel specimeno de øia æina membro.

Li instruis Esperanton en multaj kursoj, liaj lernantoj troviøas tra la provinco, eæ tra la lando. Li estis ankaý serioza kaj fidela laboranto por Esperanto, diligente laboris por nia movado dum la tuta vivo. Kiel kasisto de la Hubei-a Esperanto-Asocio, li klare notis æiun elspezon en la konto, eæ tiujn por glacia¼o kaj por enira bileto por parko. Kiam nia povra revueto "Penseo" eldoniøis en Wuhan, li prenis laboron de la distribuado kaj fariøis kasisto de Fonduso Penseo. Por þpari monon, li pesis æiun koverton kun revuo por eviti troþarøon...

Li estis membro de UEA, ILEI, komitatano kaj vicprezidanto de la Hubei-a Esperanto-Asocio. Por la amikeco kaj la interkompreno inter la popoloj li senparade klopodadis kaj oferis sin. Lastatempe li havis novtipan komputilon pli bone servantan al lia korespondo. Æiutage li ricevis multajn ret-leterojn el diversaj lokoj de la mondo... Neatendite li tiel rapide foriris!

Æi-momente sonas la parolo de d-ro Zamenhof: "Ne æiuj e-istoj scias, kiom multe nia afero þuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo, kiam æiuj e-istoj ekkomprenos, kiel gravega estis lia laboro. Al la nekonsolebla edzino kaj al þiaj gefiloj mi povas certigi, ke en la mondo de la e-istoj la memoro pri la kara foririnto neniam mortos." Þajnas al mi, ke la parolo de nia majstro estas dediæita al nia Jariæ!