ORDINARAJ ÆINOJ

Lastaj fekportistoj

Teksto kaj fotoj de JIAO BO

En Pekino troviøas pli kaj pli da altaj domoj, tamen ankoraý estas multaj kvadrataj kortoj kun pekina stilo. Tie vidiøas ankaý malnova fekportado. La fekportistoj kun ligna sitelo sur la dorso laboras en fiksitaj horoj sur stratetoj.

Fan Baofa, estro de la fekportista grupo, estas premiito de "Landnivela Labor-medalo de la Unua de Majo". Li, 40-jara, estas viro fortika kaj ridema. Kun rapida disvolviøo de la rekonstruado en Pekino post nelonge malaperos la laboro de li kaj liaj kolegoj, sed ili ne timas la eblan senlaborecon. Æiutage ili diligente faras sian laboron.

Jen fekveturilo atingas iun strateton. S-ro Fan kaj liaj 4 kolegoj saltas sur teron, kaptas la sitelon kaj eniras en kortojn. Pleniginte la sitelon per feka¼o, s-ro Fan profesie etendis dekstran piedon, kaýris, streæis siajn krurojn kaj levis la sitelon, 80 kg. pezan, surdorsen, kaj tuj eliris el la korto. Vidinte ilin sur la strato, iuj þirmas sian nazon kaj rapide foriras, tamen tieaj loøantoj ofte danke salutas ilin.

Post sunleviøo, la fekportistoj finas la laboron. En la fekveturilo ili sentas grandan øojon, rigardante la belan urbon.