Por ke æiuj estu foraj de malriæeco

Kvankam pli kaj pli malmultiøas la nombro de malriæuloj, tamen la laboro por solvi la problemon de minimuma vivnivelo fariøis pli kaj pli malfacila

de WANG HANPING

JAM estas la nova jarcento, sed ankoraý 1.3 miliardoj da homoj en la mondo vivtenas sin per malpli ol 1 usona dolaro por æiu tago. Kaj en Æinio, laý statistiko, øis la fino de l998, 30 milionoj da homoj vivis tian vivon. Hua'nan en Heilongjiang-provinco ja estas tia gubernio.

En ora aýtuno de l999, grupo el 5 raportistoj de la Æina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo venis al la gubernio por æeesti la "Orkukurban Festivalon". Nia grupo vizitis la gubernion ne sole pro la ¼urnalisma devo, sed ankaý pro la aparta "parenceco" de la buroo kaj la gubernio.

La æinoj, kiuj ankoraý ne solvis la problemon de minimuma vivnivelo, loøas plejparte en montaraj regionoj kun malbona natura medio en la mezo, okcidento kaj landlimaj regionoj de Æinio. La gubernio Hua'nan situas en la nordorienta parto de Heilongjiang-provinco. Øi, kun areo de 4 415 kvadrataj kilometroj kaj 426 miloj da loøantoj, estas parto de la fama Norda Sovaøejo kaj havas avantaøon en forstokultura industrio, minekspluatado kaj agrikulturo. Tamen tie ofte okazas katastrofoj pro sekeco, inundo, hajlado, frosto k.s. Krome, pli kaj pli malboniøas la ekologia medio de la agrikulturo kaj la lokanoj suferas de endemio, tial la nivelo de ilia vivo estas malalta. Antaý 20 jaroj la kamparanoj eæ ne povis akiri minimunan porcion da greno. Kvankam iom boniøis la stato en la pasintaj 20 jaroj, tamen ankoraý 40 miloj da kamparanoj vivas sub la minimuma nivelo. Sekve la gubernio fariøis unu el la plej malriæaj gubernioj nepre helpataj de la þtato.

Reformado kaj pordomalfermo ja celas riæigi parton de la æinoj, kaj poste tiu parto helpu la aliajn por kune iri sur la vojon de riæiøo. Por helpi la popolon en malriæaj lokoj forskui malriæecon, la æina registaro komencis grandan laboron en la mezo de la 80-aj jaroj. Pro tio la Þtata Konsilio fondis la Gvidan Grupon de Helpado kaj Disvolvado, kaj elmetis al si la taskon fundamente solvi la problemon de minimuma vivtenado de malriæuloj en la kamparo en la fino de la jaro 2000. Reformado, pordomalfermo kaj helpado multe moderigis la malriæecon en la æina kamparo, kaj la nombro de malriæuloj malmultiøis de 250 milionoj da homoj en l978 al 30 milionoj en l998, kaj la pocentoj de malriæuloj reduktiøis de 26% al 2.4%. Kvankam pli kaj pli malmultiøas la nombro de malriæuloj, tamen la laboro por solvi la problemon de minimuma vivnivelo fariøis pli kaj pli malfacila, kaj la laboro de helpado venis en la ardan stadion. En tiaj cirkonstancoj la Æina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo estis taskita de la Gvida Grupo de Helpado kaj Disvolvado per helpado al la gubernio. Nun 124 þtataj institucioj estis taskitaj per helpado al 334 plej malriæaj gubernioj (þtataj institucioj en interrilatoj kun gubernio; provincaj, subprovincaj kaj guberniaj institucioj en interrilatoj kun malriæaj subgubernioj kaj vilaøoj).

Hua'nan estas malriæa, sed ne æiuj familioj estas malriæaj kaj diferencas la enspezoj de familioj. Tial oni alprenis la metodon "unu helpu unu". Pli ol 2 100 kadroj de diversaj niveloj en la gubernio kaj la familioj, kiuj jam la unuaj forskuis malriæecon kaj fariøis bonstataj, estis postulataj helpi pli ol 2 500 malriæajn familiojn. Ili fariøis "parencoj" de la malriæaj familioj kaj vizitadis ilin por helpi ilin solvi la malfacilojn en produktado kaj vivtenado. Dank' al tio centoj da familioj jam solvis la problemon de minimuma vivtenado kaj cento da familioj jam fariøis bonstataj.

Samtempe kun helpado al la malriæaj familioj en solvo de la problemo de minimuma vivtenado, la laboro de Æinio por helpado akcentas ankaý disvolvadon, nome doni favoran politikon kaj monon, kuraøigi ilin disvolvi produktadon de varoj kaj grandigi la kapablon mem disvolvi, por unue solvi la problemon de vivtenado kaj poste bonstatigi sin.

Tuj æe la ricevo de la tasko helpi gubernion Hua'nan, la Æina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo establis kabineton de helpado, sendis delegitojn por esplori la lokon. Unue la buroo akiris de siaj subaj institucioj unuan helpmonon por kiel eble plej baldaý elekti subtenotan punkton. La delegitoj vizitis malriæajn vilaøojn kaj malriæajn familiojn, donacis al ili monon kaj asignis monsumon por konstrui elementan lernejon "Espero". Sed la buroo ne havas multe da mono kaj metas la gravitan punkton de helpado sur disvolvadon. La buroo interkonsiliøis kun aliaj helpantaj institucioj, ekzemple la provinca Banko de Komunikado kaj la Harbina Inøenieria Universitato, respektive kunlaboris kun ili laýeble utiligante siajn avantaøajn kapablojn. La banko pruntedonis monsumon al la loko, la universitato kulturis teknikistojn kaj la buroo presis broþurojn kaj albumojn diskonigantajn la gubernion. La buroo kaj multaj aliaj helpantaj institucioj æeestis la Unuan Orkukurban Festivalon. La grandiozeco kaj la imponeco de la festivalo donis esperon al la lokanoj.

En la gubernio oni kulturas sojfabon, maizon kaj kukurbon. Antaýe kukurbo estis la æefa nutra¼o en la loko kaj la kamparanoj estas tre spertaj en kulturado de bonkvalita kukurbo. La plej granda kukurbo pezis 50 kilogramojn kaj la semoj estas grandaj kaj bongustaj. Tio inspiris la popolon de Hua'nan. Oni fondis kompaniojn de prilaborado de kukurba semo kaj kukurba suko. Kun la kompanio de kukurba semo kiel la spino, formiøis la industrio de kukurba prilaborado. Multaj kamparanoj de la gubernio kulturas kukurbon, kaj la kompanio (grupo) subskribis kontrakton kun ili pri aæeto de iliaj kukurboj je interkonsentita prezo. Dank' al tio parto de la malriæaj kamparanoj jam liberigis sin de malriæeco. Oni sekigas kukurbajn florojn kiel legomon kaj faras el kukurba suko trinka¼on por diabetuloj, dum la kukurbaj semoj havas grandan debiton en 42 landoj kaj regionoj. Jen kial la popolo de Hua'nan nomas kukurbon "ora kukurbo". La sperto de la gubernio en prilaborado de kukurbo inspiris la periferiajn guberniojn. Lastatempe la gubernio estis nomunita "kukurba gubernio de Æinio".

La "Orkukurban Festivalon" æeestis ne nur raportistoj, sed ankaý en- kaj eksterlandaj komercistoj. Dum la festivalo oni subskribis kontraktojn en totala valoro de 400 milionoj da juanoj. La gastoj vizitis la kompanion de kukurba semo kaj ekspozicion de kukurbaj produkta¼oj. Vespere la gastoj estis invititaj al la aprecado de subæiela varieteo. Programeroj kun la temo de kukurbo altiris dekmilojn da rigardantoj, kiuj esperas sin liberigi de malriæeco pere de industrio de kukurba prilaborado.