NUNTEMPA BELARTO

Sentimentalaj belulinoj

La beleco de kvieto kaj tiu de virinoj posedas la forton skuantan

de PANG NAIYING

ÆINAJ pentra¼oj pri antikvaj belulinoj kutime prezentas tiujn virinojn, kiuj en longa robo aý kolektas morusfoliojn æe kampara vojeto, aý øuas lotusflorojn æe lageto, aý rigardas la lunon æe fenestro, aý ludas kun lampiroj frapetante ilin per malgranda silka ventumilo... Ili estas belaj, mildaj kaj kvietaj, tamen sur ilia vizaøo legiøas melankolio delikata. Pentristo Li Ming lerte kombinis iliajn belecon kaj melankolion en siaj pentra¼oj.

Æu ilin ne povas øojigi eæ la aýtuna luno, printempaj floroj, bela tempo kaj æarma pejzaøo? Ne. Kvankam tiuj belulinoj en la feýda socio øuis riæan kaj komfortan vivon, tamen ili, katenitaj de la feýda etiko, ne havis liberecon de amo. La fundo de ilia koro estis premata de melankolio nedispelebla. Antikvuloj emis komponi poemojn kaj pentra¼ojn pri tiaj virinoj. La klasika literaturo multe inspiris Li Ming, kaj tiuj sentimentalaj belulinoj iris el la poemoj en liajn pentra¼ojn.

Bai Juyi (772-846), fama poeto de Tang-dinastio (618-907) priskribis en sia poemo "Printempaj versoj" virinon, kiu, sin apogante sur balustrado, estas iel melankolia en printempa tago. Poste, lia amiko Liu Yuxi daýrigis la priskribon pri tiu virino en sia verko, ke þi finfine eldomiøis post tualeto por promeni ekstere kaj øui la printempon, sed la korto estis profunda kaj la pordo þlosita, do þi povis fari nenion alian ol kalkuli florojn en la korto por pasigi la tempon. Tiam libelo haltis sur þia harpinglo... Sub la peniko de Li Ming, tiu juna virino aspektas pli æarma inter peonioj. En la pentra¼o la peonioj reliefigis kaj þian belan vizaøon kaj þian animon plenan de melankolio. Æar peonio floras tre mallongan tempon malgraý ke øi estas rigardata kiel floro de riæeco kaj nobleco, øi facile sentigas al sentimentalaj antikvulinoj, rapidan forpason de la juneco. Por tiu pentra¼o Li Ming uzis varmajn kolorojn kaj eæ la libelo, simbolo de la soleco de la virino vivanta en buduaro, estas en ruøa koloro, eble per tio la pentristo faris kontraston kun la animstato de la persono en la pentra¼o.

La pentra¼o "Aýskulti pluvon" prezentas bildon: En densa nebulo junulino kun ventumilo, sidanta apud roko en kvieta bambuaro, absorbiøas en aýskultado vizaøe al baþooj. Kion þi aýskultas? Han Yu (768-824), poeto de Tang-dinastio, respondis la demandon per siaj versoj: "Ne forgesu de nun, mia kara, æiun pluvan tagon, ni aýskultu pluvon frapi sur foliojn tian tagon." De tio oni scias, ke þi iam havis tie rendevuon kun sia amato. En pluveta tago ili interkonsentis, ke ili intervidiøos en la venontaj pluvaj tagoj. Sed tiam nur þi sola aýskultas pluvon, sidante en kiosko. Æu þi venis tro frue aý li ne plu amas þin, aý fakte ne pluvas kaj þi aýskultas "pluvon" en senpluva tago, ege æagreniøante pro sopiro al la amato? La pentra¼o estas tre imagiga.

Kiam la belulino en la pentra¼o "Agrabla muziko" tuþas per siaj graciaj fingroj la kordojn de la instrumento, ankaý la penso de la spektantoj kirliøas. Þi, en blanka robo el gazo, sidas dorse al pirujo kun blankaj floroj. Sur þiaj fingropintoj flirtas agrabla muziko kiel lirlanta akvo. Þajnas, ke la tuta bildo estas travidebla. Evidente, la pentristo prezentis, per iluziaj linioj kaj lirika blanka koloro, talentan belulinon virgan, noblan, virtan kaj sentimentalan.

Troviøis multaj tiaj virinoj en la antikva Æinio. Inter ili estis Ban Zhao (49-120). Þiaj patro kaj frato tre famis kiel historiografoj de la Orienta Han-dinastio (25-220), kaj þi, erudicia pri historio kaj lerta en komponado de poemoj kaj proza¼oj, povis rivali kun ili. Kiam la frato mortis sen fini sian libron "La Historio de Han-dinastio", kiun li skribis pli ol 20 jarojn, þi daýrigis la libroverkadon kaj plenumis tiun historian monumentan verkon. La pentra¼o de Li Ming "Ban Zhao verkas libron" prezentas la trajtojn de tiu antikva talentulino. Starante æe la tablo, þi atente legas kun mieno bela, sed ne melankolia, æar þi kun grava misio absorbiøis en legado kaj skribado, ne havante tempon por maæi siajn øojon kaj melankolion.

Estas interese, ke Li Ming enamiøis al pentrado pro humuro de sia instruisto en mezlernejo, kaj lia unua pentra¼o pri homa figuro ne estis tiu pri antikva belulino.

Tio okazis en historia leciono. Montrante la kranion de pekina prahomo, la instruisto diris: "Vidu, æu mia vizaøo ne similas al tiu de pekina prahomo kun elstaraj brovaj arkoj, mallarøa frunto, granda buþo, longa filtrumo...?" La lernantoj ridis. Li Ming pririgardis la instruiston ¡ª estis la unua fojo por li tiel atente observi lian aspekton. "Jes, li ege similas al prahomo." Tuj Li Ming þtele faris portreton de la instruisto. Neatendite, æi tiu rimarkis la portreton. Li Ming falis en embarason, ne sciante kion fari. Sed la instruisto ridegis anstataý lin riproæi: "Vi bone faris la portreton! Estu diligenta, kaj vi sukcesos estonte!" Ekde tiam, Li Ming, elstara en matematiko, fiziko kaj kemio, amas ankaý pentradon.

Sed estas malfacile kompreni, ke Li Ming fariøis delikatlinia pentristo, æar nuntempe tre malmultaj homoj studas ekskluzive tian pentradon pro tio, ke øi postulas grandan paciencon, lertecon kaj sperton, kaj unu fuþlinio povas damaøi la tutan pentra¼on. Tamen Li Ming povas elteni solecon kaj restas æiam indiferenta antaý diversaj allogoj. Kiam aliaj æasas tujan efikon, li pentras linion post linio la absolutan belecon en sia koro. La haroj de antikvaj belulinoj estis pentritaj de li unu post alia; por evidentigi la travideblecon de la þalo el gazo sur la þultroj de knabinoj, li lerte uzis la kolorojn kaj klare vidigis la plisa¼ojn de la vesto sub la þalo; sub lia peniko plekta¼oj sur la seøo el liano distingiøas per siaj vejnoj sen ajna fuþeto. Li strebas al perfekteco. Efektive, li perfektigas ne nur sian pentrarton, sed ankaý sian personecon.

Li Ming diris: "Kvieteco estas la æefa karaktero de miaj pentra¼oj, æar mi opinias, ke la beleco de kvieto kaj tiu de virinoj posedas la forton skuantan." Vere, kiom ajn moviøema oni estas, oni povas fariøi kvieta, rigardante la pentra¼ojn de Li Ming, eæ se oni ne komprenis la signifon de liaj pentra¼oj nek legis la melankolion kaþitan post la beleco.