EN ÆINAJ URBETOJ

Urbeto sur lago

Neniu povas øuste diri, kie estas la hejmloko de tiuj fiþistoj, kiuj vivas sekvante fiþarojn

de PANG NAIYING

VINTRE aýdiøis sur la lago Honghu nek kanto de fiþistoj nek knaro de rulo, eæ kvietiøis anasoj, kiuj þatas sin distri en akvo. Nur akvo de la lago lule frapetis fiþþipojn.

Rigardante senliman akvon kunligiøantan kun la æielo en malproksimo, mi demandis amikon: "Kie troviøas la urbeto Honghu, kiun ni volas viziti?" Li respondis kun rideto: "Sur la lago, kompreneble."

MIGRADO DE FIÞISTAJ FAMILIOJ

Honghu en sudorienta Hubei-provinco, Æinio, estas la plej granda lago de la provinco. Samkiel nomadoj, la fiþistoj sur la lago vivas sekvante fiþarojn.

Kun fremda akæento maljunulo Wu Shaobao diris al mi, ke antaý pli ol 30 jaroj lia tuta familio el 6 membroj migris sur floso el la lago Hongze de Jiangsu-provinco. Dum migrado ili kaptis fiþojn kaj interþanøis la superfluajn kontraý æiutagaj necesa¼oj kun loøantoj æe la bordo. Du monatojn poste ili atingis la lagon Honghu, dum la avo de la maljunulo migris el la lago Weishan de Shandong-provinco en Jiangsu. Do, neniu povas øuste diri, kie estas hejmloko de la familio Wu. 4 000 fiþistoj sur la lago Honghu plejparte havas tian familian historion same kiel Wu.

De kie ajn la enmigrantoj venis, Honghu-anoj rigardas ilin kiel najbarojn, æar eble la prauloj iam kaptis fiþojn sur la sama lago. Maljunulo Wu memoras, ke li kaj liaj familianoj atingis la lagon en frosta vintro. Honghu-anoj donacis al ili vatitajn vestojn kaj litkovrilojn, dirante: "Restu æi tie. La lago Honghu abundas je fiþoj kaj lotusradikoj. Se oni kolektas lotusradikojn 3-4 tagojn, oni povas aæeti boaton kontraý la kolektitaj lotusradikoj." Pro tia simpla sincereco la familio Wu ekloøis sur la lago.

La tieaj fiþistoj estas gastamaj. Oni ne scias, kiam formiøis sur la lago jena kutimo: la familio devas hisi flagon sur sia þipo, se gastoj vizitas øin. Vidinte la flagon de malproksime, la najbaroj preparas pladon por donaci al la gastiganta familio.

FORPASINTA TEMPO

Kvankam la lago Honghu kun areo de 402 kvadrataj kilometroj ne estas granda, tamen øi ankoraý þajnis al mi maro. Sed la maljunulo Wu veis: "La lago multe malgrandiøis ol kiam mi venis."

Jes. Ju pli multiøis enmigrintoj sur la lago, des pli malmultiøis fiþoj en la lago. Do, oni devigite faris polderigon, sed la rikolto estis malbona. Herboj invadis la kampojn, kaj sedimentis granda kvanto da þlimo.

Antaýe oni diris: "Loøante sur lago, vivtenu per la lago." Vivante pli kaj pli malriæan vivon, fiþistoj ekkomprenis, ke ankaý la lago bezonas flegadon. Montrante tramelojn fiksitajn per bambustango sur la lago, lokano diris al mi, ke nun ili bredas en trameloj æiovorajn kaj herbovorajn karpojn. Tio ne nur evitigas maræiøon de la lago, sed ankaý liveras sterkon por trapo kaj lotuso. Kelkajn jarojn poste nature formiøis "bioæeno".

Tia bredado finis la migradon de Honghu-anoj. Ili ankris sian fiþþipon æe trameloj. Somere ili kolektas herbojn per malgranda boato kaj ekde julio ili bredas fiþojn en trameloj per rizo. En rikolta sezono antaý la nova jaro fiþoj estas grasaj kaj fiþistoj ¡ª okupitaj. En øojo de riæa rikolto, ili kantas "groteskan kanton" en komika tono:

"Vento blovpelas þtonojn sur bordon de la lago,
Neston mi faras por birdoj en sino de la lago,
Fiþoj metas ovojn sur pinto de acero,
Fiþojn kaptas kormorano mia sur arbo."

La kanto cirkulis de la lago Dongting en najbara provinco. Antaýe la tieaj fiþistoj bredis kormoranojn por kapti fiþojn. Oni intence inversigis la sencon por sin amuzi per kantado.

Maljunulo Wu diris, ke ju pli fiþkaptado estis peniga, des pli fiþistoj emis kanti. Somere, kiam la suno bakis, ili kantis la kanton "Sunumado"; vintre, kiam la glacia akvo penetris en vatitan veston, ili kantis la kanton "Frosto". Dum fiþkaptado en malproksima rivero ili ne nur faris preøadon en æiuj temploj, kiujn ili renkontis, sed ankaý kantis la kanton "Sturmi Danøerajn Malprofunda¼ojn", embarasite de danøeroj. Tiutempe ofte okazis akcidento dum tempesto, pro tio æiuj fiþistaj familioj kultis bodisatvon sur la þipo.

Forpasis la peniga tempo kune kun la malnova fiþreto, kiun fiþistino riparadis. Kiam la fiþreto teksita per maþino anstataýis la manfaritan, nur la kanto "Teksado de Fiþreto" restas en la memoro de maljuna avino.

KURANTAJ MOROJ

Edzino de frato de maljunulo Wu bonvenigis min antaý la pordo de la kajuto. Tiu 50-jara virino ankoraý tenas la hararanøon, kian þi tenis æe sia edziniøo. Eble þi þatas kanti la malnovan kanton "Teksado de Fiþreto", mi pensis. Sed þia filino apartenas al nova generacio, kiu þatas popmuzikon, kaj volas edziniøi al la bunta mondo ekster la lago.

Fakte, ankaý fiþistoj kredas, ke ilia radiko estas sur la tero. Antaý longe, praulo faris boaton, kondukis la gefilojn kaj komencis longan flosadon. Kvankam de tiam ili restas de generacio al generacio sur akvo, tamen ili gardas ankoraý la geedziøan moron similan al tiu de loøantoj sur bordo de la lago: bonvenigi la novan edzinon per palankeno. Sur bordo oni portas palankenon per homoj kaj sur akvo oni portas øin per boato. Kaj mortanto certe atentigas siajn posteulojn, ke li nepre estu enterigita. Post forpaso de la patro, la fratoj Wu, laý la familia kutimo, genue gardis la mortinton tri tagojn kaj tri noktojn, poste elektis bonaýguran tagon kaj enterigis lian cindron surborde.

Wu Shaoquan, frato de maljunulo Wu, þanøis sian koncepton pri sepultado, opiniante, ke oni devas bone kaj tutkore flegi la maljunulojn kiam ili vivas, sed ne necesas la genua gardado post ilia forpaso. Li iam kredis je Budaismo. Tri jarojn antaýe li konvertiøis al Kristanismo kaj estis baptita sur la lago.

Aýdiøis krio. La mastrino diris, ke venis kolportista þipo. Dank' al tia "vendejo sur lago" la fiþistoj ne plu bezonas veturi longan vojon al fora urbeto por aæeti bagatela¼ojn kiaj butonoj. Sur tiu þipo troviøas vivnecesa¼oj, legomoj, fruktoj kaj tre diversaj manøa¼oj. La etvendistoj estas afablaj kaj la klientoj povas libere elekti la bezona¼ojn, maræandi kun ili, kredite aæeti aý interþanøi fiþojn kontraý varoj...

Intertempe nepino de la mastro vekiøis. La 18-monata bebo estis alligita al la þipo per rubando. Oni tiel faras al infanoj ekde ilia naskiøo, por ke la bebo ne falu en akvon. Antaýe la rubando þajne simbolis, ke dum la tuta vivo la bebo estos nedisigebla de fiþþipo. Sed nun estas alia afero. Kiel siaj gefratoj, ankaý þi vizitos elementan lernejon sur þipo, surbordiøos por esti internulo de mez- kaj altlernejo, fine labori kaj vivi sur la bordo. Tio ne malhelpos al þi esti moderna fiþistino kiel tiuj gefiloj de fiþistaj familioj, kiuj viglas kiel "magnato de krabo" aý "magnato de molþela ¶elonio". Ili skribos novan paøon de fiþista historio.

Mi demandis la 63-jaran Wu, æu li vivos sur bordo kune kun siaj genepoj. Li respondis: "Mi ne kutimas al la vivo sur la bordo."