Danzeng kaj lia gastejo

Alilandanoj venis al Tibeto ne por loøi en luksa domo, sed por sperti la vivon sur la altebena¼o

de PU CIREN

ASPEKTE la pli-ol-60-jara Danzeng estas ordinara tibetano, tamen li kaj lia gastejo estas tre famaj en Xigaze, la dua granda urbo de Tibeto. Vizitgrupoj el 3-5 alilandanoj ofte tranoktas en lia gastejo.

La gastejo, sidanta æe bazaro, estas nova tibetstila domo kun blankaj muroj kaj buntaj fenestroj. Sur la muro ekster la pordo legiøas la vortoj en la lingvoj tibeta, han-a kaj angla: "Gastejo Danzeng". En la dekkelkaj jaroj en øi tranoktis pli ol 10 mil homoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj.

Per kio øi allogis tiel multajn gastojn? Pri tio Danzeng æiam konigas la jenan historion: Iun vesperon kelkaj alilandaj turistoj ¼us atingintaj Tibeton embarasiøis pro tio, ke ili ne trovis konvenan lokon por manøi. Danzeng gastigis ilin hejme kaj regalis ilin per tibetaj manøa¼oj mem preparitaj. Tio ege øojigis ilin, kiuj gaje diris kun viglaj gestoj, ke ili vidis æi tie la veran Tibeton.

Tio havigis al Danzeng la ideon funkciigi gastejon kaj donis al li administran metodon. Li komprenis, ke alilandanoj venis al Tibeto ne por loøi en luksa domo, sed por sperti la vivon sur la altebena¼o. Eblas, ke ili bezonas ne luksan hotelon, sed bezonas tranoktejon kun tibetnacia koloro. Danzeng diris, ke la prezo por tranoktado en lia gastejo ne altas, tiu por unu æambro estas respektive 50 juanoj, 15 juanoj kaj pli malkara por amasloøejo. Kia ajn la prezo por unu nokto, la æambro kaj litkovriloj estas absolute puraj. Li dungis tibetan kuiristinon kaj liveras al la gastoj memservajn manøa¼ojn tibetajn kaj eýropajn, dum bolinta akvo kaj teo estas liverataj tage kaj nokte. Sur la balkono de la dua etaøo troviøas tibetstilaj tendoj, tabloj kaj seøoj. Tie oni povas ne nur trinki kafon, hordean vinon, buteran kaj dolæan teon, sed ankaý manøi fromaøon, zanba (manøa¼o el bakita sekala faruno)...

La gastejo Danzeng renomas ankaý pro la zorgema servo. Danzeng diris, ke alilandaj turistoj vojaøantaj en Tibeto ne bone konas la lokon kaj havas malfacilon aranøi siajn aferojn, do li multe helpas ilin en tio. Li helpas ilin ankaý en mendo de turismaj kaleþo kaj æevaloj. Se iu malsaniøis, li tuj kondukis lin al hospitalo. Por oportuni al la gastoj, li ekipis la æambrojn per televidilo, telefono, ¼urnaloj kaj gazetoj en fremdaj lingvoj.

Antaý ol funkciigi la gastejon, Danzeng iam administris butikon, laboris kiel koæero kaj kuiristo, sed neniam lernis fremdan lingvon. En la komenco, kiam li akceptis alilandajn turistojn en sia gastejo, li parolis kun ili per gestoj. Iom post iom li lernis fremdan lingvon kaj nun li scipovas paroli en tia lingvo pri æiutagaj aferoj. Por disvolviøo de sia kariero, li sendis sian nepinon eksterlanden por lerni la lingvon. Nuntempe þi estas lia bona helpanto.

Xigaze, unu el la plej riæaj lokoj de Tibeto, estas tre bela urbo. Tie sidas la templo Zhashi Lunbu, unu el la plej grandaj lamaismaj temploj kaj en øi iam loøis majstro Banæen la Deka. Post lia nirvano, øi fariøis lia ripozejo por eterne. Pro tio, tiuj, kiuj vojaøas al Tibeto, nepre vizitas øin. Se vi, niaj karaj legantoj, vizitos Xigaze en la estonteco, nepre vizitu la gastejon Danzeng.