Chen Chuhua kaj lia hejma muzeo de tuøja-a kulturo

La muzeo de Chen impresas kiel hejmo de indiøenoj; æiu meblo en øi montras antikvajn kutimojn kaj morojn de tuøja-oj

Teksto de PANG NAIYING

Fotoj de LIU SIGONG

LA pitoreskejo Zhangjiajie kun imponaj montoj kaj belaj arboj æarmas en la okcidenta parto de Hunan-provinco. Øuste en tiu bela loko vivas tuøja-oj. La 53-jara Chen Chuhua, honesta kaj sunbruna, estas filo de tuøja-oj. Li diris al mi, ke la prapatroj de tuøja-oj parolis sian propran lingvon, sed ne havis la skriban. Pro tio, la tuøja-a kulturo estas konata malvaste. Rigardante la pompajn montojn kaj æarman akvon, Chen ofte demandis sin mem, kie kaþiøas la kulturaj resta¼oj respondaj al la naturaj pejzaøoj.

Foje, li renkontis en profunda montaro maljunulon, kiu hakis malnovan difektitan meblon kun ege delikataj gravura¼oj por uzi la lignon kiel hejta¼on. Jen "libro" postlasita de prapatroj! Sed øi forbrulis iom post iom en fajro. Korpremate, Chen subite komprenis, kion li devas fari.

Ekde tiam, li vizitis multajn vilaøojn en okcidanta Hunan-provinco por seræi historiajn objektojn de la montregiona nacio Tuøja. Li decidis ripari tiujn difektitajn resta¼ojn kaj reaperigi ilin en la mondo. Pasis pli ol 20 jaroj kaj Chen ja posedas hejman muzeon.

NIÆO, GEEDZIØAJ VINO KAJ LITO

La muzeo de Chen impresas kiel hejmo de indiøenoj. Tie æiu meblo montras antikvajn kutimojn kaj morojn de tuøja-oj. Antaý la niæo fumas incenso kaj brilas kandeloj, þajnas, ke ¼us finiøis ceremonio por kulti prapatrojn. Æe murangulo estas granda kalabaso en ujo delikate plektita el bambuo. Siatempe tuøja-aj viroj portis en øi trinkakvon kun si dum fiþado kaj æasado. Sur lignaj subportiloj kun belaj gravura¼oj sidas du vinvazoj plenaj de "doto-vino". Laý kutimo tuøja-oj ekfaras tian vinon en la tago de la naskiøo de la filino kiel la doton æe þia edziniøo.

Loøante en densa arbaro, tuøja-oj akvumis kampojn per ligna norio, elpremis oleon per ligna premilo kaj ventumis per ligna ventumilo. Iliaj mebloj inkl. de kovriloj de vinvazoj estis faritaj el ligno kun gravura¼oj. Sur la kovriloj de vinvazoj por novaj geedzoj gravuriøis feino donacanta filon aý birdoj anoncantaj bonajn nova¼ojn kaj sur tiuj de ordinaraj vinvazoj ¡ª knabo respekte proponanta vinon al avo, aý pino kun gruoj, simbolo de longa vivo... La plej okulfrapa estas ligna lito bele gravurita. Chen diris, ke lito estas loko, kie la homoj naskiøas, ripozas kaj mortas, pro tio antikvaj tuøja-oj ne þparis monon kaj tempon por delikate gravuri øin. Ili gravuris sur la lito siajn vivon, kredon, naturajn esta¼ojn, rakontojn, legendojn kaj mitojn cirkulantajn en la loko de generacio al generacio. Por bebo la lito servas kiel propedeýtika loko por koni la mondon. Sur la lito estas bildo, ke aro da knaboj petolas en klasæambro kaj instruisto riproæas ilin. Øin montrante, Chen diris al mi: "Tre interese. Tio probable estis bona instrumaterialo antaý 200-300 jaroj por instigado de infanoj al lernado."

La lito similas al delikata ligna dometo. Øiaj 3-7-tavolaj aleroj tre similas al la akvodrena tegmentrando de tuøja-aj loødomoj. Øi portas la nomon Akvogutiga Lito. De Chen mi informiøis, ke antaý sia edziniøo tuøja-aj knabinoj havas kutimon ploradi æiutage, sidante sur la lito en sia gepatra hejmo. Ili kaj ploradas kaj kantadas, elverþante larmojn. Jen alia deveno de nomo de la lito.

BROKA¬O, LIGNA TAMBURO KAJ KANTO POR SARKADO

Kvankam la kolekta¼oj de Chen plejparte estas popolaj, tamen estas malfacile distingi arta¼ojn de æiutagaj bezona¼oj. Kaj æio tio sur la gravurita lito estas brokita kaj brodita, æu la litkovrilo kaj matraco, æu þuoj, æapoj kaj vindotukoj, æu gefianæigaj mansaketoj, æu vestoj por virinoj kaj kirasoj destinitaj por dancado dum kultado al prapatroj... Tuøja-oj þatas fari broda¼ojn blua aý blanka, kaj broka¼ojn kun varpoj el naturblankaj fadenoj kaj veftoj el la buntaj, kiuj plejparte servas kiel litkovrilo. Tiu metio komenciøis de antikve. En historia libro antaý 2 mil jaroj legiøas: "Tuøja-oj teksas el arboþelo kaj tinkturas per suko de herbosemoj. Ili portas vestojn en bunta koloro." Samkiel gravurado, ankaý brokado kaj brodado de tuøja-oj devenas de la ligna kulturo.

Eæ ilia kantado ne disigeblas de herboj kaj arboj. La plej primitiva muzikilo estas folio de arbo. Junuloj metas øin en la buþon kaj blovas per øi amkanton por peti manon de knabino. La ligna tamburo servas kiel instrumento por akompani tuøja-ojn en kolektiva sarkado. Æar antaýe tie estis multaj sovaøaj bestoj, oni ne povis sole labori en kampo por sekureco. Ne povante plugi kun bovo kampojn sur kruta montodeklivo, oni mane eltiras herbojn rapide kreskantajn. Æar la laboro estas temporaba, tial la montanoj helpas unu alian kaj centope laboras kune. Tiel oni elektis du personojn por tamburado kaj kantado por vigligi la laborantojn. Sekve, la historiaj rakontoj kaj legendoj gravuritaj sur ligno estas kantataj dum sarkado akompanate de tamburado. Jen formiøis la moro.

"RIÆULO" SEN GROÞO

Amatoroj, øenerale dirite, estas riæuloj. Antaý 20 jaroj Chen estis laboristo kun monata salajro de nur 31 juanoj. Tiam aæeti gravuritan liton kostantan je 160 juanoj estis super lia povo. Pro tio, lia edzino kaj iliaj du filoj þpare vivis, sed la prezo de la lito plurfoje altiøis. Nur post kiam li akumulis 600 juanojn, lia deziro realiøis.

Por kolektado Chen penege laboris. Kun pli da mono liaj kolekta¼oj multiøis. Li jam sukcese kolektis ses "akvogutigajn litojn", tamen lia tuta familio dormis sur planko. Por aæeti la multekostan niæon por prapatroj, li vendis æiujn meblojn en la hejmo. Fakte, se li vendus nur malgrandan objekton el siaj dekmil kolekta¼oj, la sumo sufiæus por kelkjara vivtenado de la tuta familio. Foje iu volis aæeti per kelkcent miloj da juanoj lian buntan þtonan skulpta¼on de Ming-dinastio (1368-1644). Øi prezentas la vivon de antikvuloj en bieno: Ili faras aý fiþadon aý arbohakadon, aý kamplaboron, aý legadon. Chen trovis øin sur kokejo de montano. La mastro vendis øin kontraý malalta prezo. Chen prenis øin kiel la plej valoran trezoron de la muzeo. Kiel ajn malfacila estis la vivo, li ne vendis øin. Li diris, ke historiaj resta¼oj ne apartenas al li mem, do li havas nur devon konservi ilin, sed ne rajton vendi ilin.

NEDISIGEBLA SANGO-HEREDO

Chen faris æion tion ne nur por kolektado, sed ankaý por konservi la nacian kulturon, opiniante, ke kolektado estas bazo de studado. Por skribi la kulturan historion de tuøja-oj, li senlace fosas en tio kaj sisteme bonordigas la akiritajn materialojn por fine fari verkon. Øojindas, ke lia unua filo, diplomiøinte el æinlingva fakultato de universitato, jam komencis esploradon pri tio kaj la dua estos lia kompetenta helpanto, fininte sian lernadon eksterlande.

La afero de Chen estas atentata kaj subtenata de diversaj rondoj de la socio. Iu Taiwan-a fasonistino telefonis al Chen el hotelo en profunda nokto, ke þi tiel emociiøis post vizito de lia muzeo, ke þi ne povis endormiøi, kaj þi volis iom babili kun li. Dekkelkajn minutojn poste, þi aperis antaý Chen. Enirinte en la æambron, þi diris: "Belegaj estas broda¼oj de tuøja-oj. Mi venas seræi la radikon kaj mi trovis la patrinan arton." Nelonge poste, alia Taiwan-anino vizitis Chen kun espero starigi kune kun li æinan brodejon.

Chen certiøis, ke la tuøja-a kulturo ne perdiøos. Li adiaýis nin kun rideto. Post li estis lia antikveca muzeo ¡ª la Monthalo Xiuhua. Tiu tradicia tuøja-stila loødomo estis projektita de li mem. Li planas konstrui ankaý montvilaøon en cent-po-centa tuøja-a stilo, por ke tiuj, kiuj volas persone sperti tuøja-ajn morojn, loøu en palafito, øuu tuøja-ajn manøa¼ojn, elpremu oleon en olefarejo, broku per ligna brokilo, brodu sur blua tolo, tamburadu kaj kantu en montaro.