Novjara festo de cxinaj nacimalplimultoj

En Cxinio vivas 55 nacimalplimultoj, kaj escepte de la tibeta, taj-a kaj kelkaj aliaj nacioj, kiuj havas sian propran kalendaron kaj novjaran feston, cxiuj nacimalplimultoj havas la Printempan Feston preskaux saman kiel tiu de Han-nacio, nur kun malgranda vario.

de SHAO MIN

LA mongola nacio nomas la unuan monaton de la nova jaro "blanka monato", cxar la nacianoj opinias, ke blanka koloro estas bonauxspicia, kaj oni supozas, ke la sxato de blanka koloro originas de ilia kutimo de prenado de blanka lakto kaj laktajxoj. Antaux la festo la nacianoj devas pretigi por si novan mongolstilan robon, viandon de unujara virsxafo, laktajxojn kaj kelkajn vazojn da bona vino. Post tio ili devas pretigi ankaux cxevalojn. Antauxvespere de la nova jaro la tuta familio kunsidas en la mezo de jurto, festenas en noktomezo, auxskultas kantorakontadon de artisto kaj maldormas la tutan nokton. Frumatene de la unua tago de la nova jaro, la nacianoj en novaj vestoj rajdas sur cxevaloj por viziti parencojn kaj amikojn. Gejunuloj do kaptas la sxancon por fari cxevalkonkurson.

Gxuxang-nacio, kies plejparto logxas en la Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono, estas la plej granda nacimalplimulto de Cxinio. La plej tipa mangxajxo por la nacio en la novjara festo estas zongzi-o. Oni volvas 5 kilogramojn da glueca rizo, 1 kilogramon da porkajxo kaj 1.5 kilogramojn da radiato (Phaseolus radiatus) per grandaj folioj de fragmito kaj kuiras tiun grandan zongzi-on en granda fera poto. En la antauxvespero de la nova jaro ili metas gxin sur ofertablon por kulti la prapatrojn. En la 3-a aux 8-a tago ili revarmigas gxin kaj dividas gxin inter la familianoj.

Acxang-nacio en la okcidenta parto de Yunnan-provinco havas la kutimon sidi cxirkaux la fajrejo en la hejmo kaj maldormi tra la nokto de la antauxvespero de la nova jaro. Estas popolrakonto: Malricxulo La Fu havis neniun grosxon por acxeti ion por la novjara festo. Li havis nur faskon da brancxajxo kaj bruligis gxin en la fajrejo en la hejmo. Noktomeze li rimarkis verdan brancxeton sur la planko kaj senintence jxetis gxin en la malplenan riztenujon. Tuj li estis surprizita, ke la riztenujo rapide plenigxis de rizo, kaj de tiam li vivis bonan vivon. Poste la aliaj imitis lin kaj esperis, ke la felicxo falos ankaux sur ilin.

Nu-nacio estas unu el la plej malgrandaj nacimalplimultoj de Cxinio. La novjara festo de la nacio karakterizigxas per originala sportado, gaja kantado kaj dancado. Frumatene de la novjara festo oni sonigas kaprokornan trumpeton kaj iras al la placo. Iuj fortaj junuloj aux pafas aux luktas nudaj je la supra parto de la korpo, dum la virinoj ludas trapezon.

La novjara festo de Tugxja-nacio estas unu tagon pli frua ol tiu de Han-nacio. Tugxja-oj havas la moron "arbodemando". Post kunmangxo en la antauxvespero de la nova jaro oni eltondas monbiletojn kaj gluas ilin sur arbotrunkon. Dommastro frapas la arbon per hakilo: "Cxu vi donos fruktojn en la nova jaro?", kaj iu sin kasxinta malantaux la arbo respondas: "Jes." Kaj la mastro demandas plu, cxu fruktoj estos multaj kaj bonaj. Kiam li auxdis kontentigan respondon, la homoj foriras en gajo.

Iuj nacimalplimultoj havas, krom la Printempa Festo, ankaux sian propran novjaran feston.

Cxjang-nacio en Sichuan-provinco havas ankaux sian propran novjaran feston. Se antaux la 1-a de la 10-a monato neniu plenkreskulo en la vilagxo mortas, la vilagxo do havas en tiu tago la novjaran feston. Ili faras kokojn, sxafojn kaj bovojn el pasto kaj oferas ilin al la prapatroj. En iuj vilagxoj oni versxas sxafan sangon en arbaro kaj donacas sxafviandon al la najbaroj. Oni invitas parencojn kaj amikojn en sian hejmon por kune drinki kaj amuzigxi.

Nacimalplimultoj en iuj lokoj, kie la ekonomio disvolvigxas malrapide, difinas la daton de sia novjara festo laux vetero, laux florado aux fruktigxo, laux semado, rikolto k.a.

Derung-nacio logxanta en la nordokcidenta Yunnan-provinco, kiu havis antaux 50 jaroj ankoraux la postsignon de primitiva komunumo, prenis la tagon, en kiu granda negxo blokas la montpasejon, kiel la unuan tagon de nova jaro. Kaj tiu jaro dauxras gxis la venonta negxblokado. Unu jaro estas dividita en 12 monatojn kun la nomoj negxo, herbogxermigxo, semado, florado, rikoltado, novjaro k.a. La datoj de la novjara festo de la nacianoj en diversaj lokoj estas malsamaj. Sed gxenerale la festo estas en la unua aux dua monato laux la luna kalendaro. Antauxe ili pasigis la novjaran feston kadre de patriarka familio, kaj nun kadre de vilagxo aux vilagxgrupo. Ili bucxas bovon por oferi gxin al la cxiela diablo. En tiu tago la invititaj parencoj kaj amikoj venas kun donaco. Junuloj de la vilagxo, svingante glavon en la mano, prezentas dancon al la samvilagxanoj unu post alia en akompano de gongado, cele deziri al ili ricxan rikolton kaj prosperon de brutoj. Poste la homoj kolektigxas sur placo, kovras la oferatan bovon per bela kanaba tolo kaj dancas cxirkaux la besto. Dume sxamano drinkas kaj renversas la bovon. La homoj kune bucxas kaj distrancxas la bovon kaj kuiras la bovajxon cxeloke. Ili tostas je solidareco kaj faras diversajn gajajn amuzajxojn por bonvenigi la novan jaron.

La miljara tibeta kalendaro estas tre simila al la luna kalendaro, kaj la novjara festo estas la plej solena festo de la tibeta popolo. Sed la datoj de la novjara festo de la tibet-nacianoj en diversaj lokoj estas malsamaj. En la mezo de la 12-a monato tibet-nacianoj komencas preparadon de butervino kaj faruno kaj pretigi grenujon. Vespere de la 29-a de la 12-a monato cxiuj familioj faras purigadon kaj metas rubon en difinitan angulon por sugesti, ke la familio jam eljxetis la malsanigan kaj malfelicxigan rubon. Ili ornamas la pordon kaj fenestrojn per koloraj parfumitaj sxtofoj kaj havas la grenujon, sxafkapon, sekalan vinon kaj fruktojn sur sxranko. En la grenujon ili metas mangxajxon el sekala faruno, rostitajn sekalajn grajnojn, rostitajn fabojn k.a., kaj sur ili estas sekalaj spikoj. La nacianoj ornamas per buteraj floroj la busxojn de la krucxoj de sekala vino kaj butera teo, kaj la randojn de la bovloj kaj tasoj. Per tiaj ornamajxoj la tibet-nacianoj esprimas sian deziron de ricxa rikolto kaj felicxa vivo. Frumatene de la novjara tago, la mastroj devas tuj ellitigxi kaj iri cxerpi "felicxan akvon" el rivero, por ke la familianoj uzu la akvon por sinlavo kaj trinkigo de brutoj. Ekde la sekvanta tago oni intervizitas, ludas teatron, okazigas poefagan konkurson, pafan turniron, sxnurtiradon k.a.

Taj-nacio en la sudokcidenta parto de Yunnan-provinco kredas je hinajano kaj uzas taj-an kalendaron el miksitaj suna kaj luna kalendaroj. Taj-nacianoj prenas la sesan monaton kiel la komencon de la nova jaro kaj ilia novjara festo dauxras 4-5 tagojn. En la festotagoj oni kolektas florojn kaj brancxetojn por oferi ilin al budho en templo, auxskultas litanion de bonzoj; kaj en tagmezo ili portas akvon en templon por bani budhon. Post tio la homoj kolektigxas sur placo kaj versxas akvon unu sur alian por esprimi benon. Oni tamburas, dancas kaj okazigas konkurson de drakaj boatoj.