Moroj pri la Printempa Festo de Cxinio

de PANG BIAN

Printempa Festo, la novjara festo de cxinoj, estas la plej grandioza en Cxinio

En la pasintaj jarmiloj formigxis tre diversaj moroj pri la Printempa Festo

Plejparto de la cxinoj preferas marki komencigxon de la nova jaro per la Printempa Festo

CxINOJ havas du novjarajn festojn. Unu estas la unua de januaro laux la suna kalendaro kaj la alia ?la Printempa Festo, en la unua tago de la unua monato laux la luna kalendaro. Gxi estas je pli ol 30 tagoj malpli frua ol la novjara festo laux la suna kalendaro. Cxi-jare la Printempa Festo estas en la 5-a de februaro. La cxinoj ekhavis la novjaran feston de la suna kalendaro en la komenco de la pasinta jarcento, sed ili pli preferas, ke la Printempa Festo estu la vera novjara festo.

PRINTEMPA FESTO KAJ LA LUNA KALENDARO

En la antikveco la tempo de "jaro" estis determinita laux la periodo de kresko de grenoj. Unufoja maturigxo signifis unu jaron. Poste, por pli bone arangxi terkulturadon, la homoj komencis determini sezonojn laux astronomia observado. En Xia-dinastio antaux 3?00 jaroj aperis la luna kalendaro. Laux tiu kalendaro unufoja kresko-malkresko de la luno faras unu monaton, kaj 12 monatoj ?unu jaron. La tago, en kiu la luno tute ne videblas, estis difinita kiel la unua tago de la monato, kaj la nova jaro komencigxas de la noktomezo de la unua tago de la unua monato.

Gxenerale dirite, la Printempa Festo estas nur en la unua tago de la jaro. Sed fakte en la lasta monato de la jaro la homoj jam komencis sin prepari por la nova jaro, tial la Printempa Festo farigxis la plej grava kaj plej longdauxra festo de la cxinoj.

PRINTEMPA FESTO KAJ "KULTA MONATO"

La lasta monato estas alinomata "kulta monato". Esplorado pri la historio montras, ke prauloj kultis prapatrojn kaj diversajn diojn en tiu monato, do oni nomis tiun monaton "kulta monato".

En pratempo la produktopovo estis tre mizera, kaj la prauloj tute ne povis mastri sian sorton, do ili prenis kiel diojn la naturajxojn, kiuj povis influi aux decidi la rikolton. En jarfino, post cxiuj kampaj laboroj, la prauloj faris "jarfinan kultadon" por danki la prapatrojn pro ilia patrono kaj la diojn de la naturo pro ilia favoro kaj peti bonan rikolton en la venonta jaro.

La prauloj kultis multajn diojn. Krom dioj en la naturo, la prauloj kultadis ankaux multajn aliajn diojn en la hejmo. La unua kultata dio estis "hejma dio", nome la spiritoj de la prapatroj de la familio. Iliaj nomoj estis skribitaj sur ligna tabuleto, kiun oni metis en nicxon sur la fronta muro de la sidocxambro. Ambauxflanke de la tabuleto estis mamono kaj avalokitesxvaro. Krom tiuj dioj, la prauloj kultis ankaux pordodion, kuirejan dion, litodion, fartodion?Unuvorte, la prauloj vivis inter amaso da dioj kaj cxiuj dioj estis kultendaj. La lasta monato farigxis la plej okupigxa pro diversaj kultadoj. Iom post iom la homoj ankaux faris diversajn amuzadojn tra la tuta lando krom kulti prapatrojn kaj diojn. Kaj jam en Han-dinastio antaux 2?00 jaroj, tute popularigxis la tutlanda festado de la lasta monato. Tiam la registaro sxatis, ke la popolo havu belajn vestojn, abundajn mangxajxojn kaj plezuran bankedon, por manifesti la prosperon de la lando. Hodiaux la kulto al dioj jam arkaikigxis aux sxangxigxis en la enhavo, ekzemple purigi la domon, pendigi novjaran pentrajxon kaj versparon, eksplodigi petardojn, maldormi tra la lasta nokto de la jaro, saluti parencojn kaj amikojn, distri per drako- kaj leondancoj?Tiu moro heredigxis gxis nun, kaj gxenerale kultado al dioj jam turnigxis en amuzadon de la popolo.

LA OKA DE LA KULTA MONATO, ANTAUxFESTO, PURIGADO

La prauloj komencis la vintran kultadon en la 8-a de la 12-a monato, kaj nomis tiun monaton "kulta monato".

La difino de tiu dato sxajne estis influita de budhismo, cxar en tiu tago nirvanigxis Sxakjamunio. Lauxdire, foje antaux la budhigxo Sxakjamunio iris en varmega tago kaj falis svene de malsato. Knabino pasxtanta sxafojn savis lin per kacxo el diversaj grenoj. Budhanoj kredis, ke la kacxo estis dia kacxo kaj povis ilumini homojn, kaj ekhavis la kutimon preni tian kacxon en la 8-a de la kulta monato kaj oferi gxin al la budho. Poste tiu ekzota religia festo koincidis kun la 8-a tago de la "kulta monato", kaj la homoj preparis kacxon el diversaj grenoj, sed ili uzis tian kacxon por kulti la agrikulturan dion kaj peti ricxan rikolton en la venonta jaro.

En Qing-dinastio (1644-1911) tiu moro pli furoris. En tiu tago la kortego donacis la kacxon al la korteganoj kaj servistaro en la palaco, kaj disdonis al la grandaj temploj diversajn grenojn kaj fabojn, por ke la temploj pretigu tian kacxon. La prauloj prenis la 8-an de la monato kiel komencigxon de la novjara festo, kaj en fakto de tiu tago komencigxis la Printempa Festo.

Kutime oni prenis la unuan tagon de la unua monato kiel la grandan novjaran feston kaj la 23-an de la "kulta monato" kiel la malgrandan novjaran feston, aux "antauxfeston". En tiu tago oni kultis la kuirejan dion, delegiton de la cxiela imperiestro por kontrolo de la konduto de la homoj, kaj en la 23-a de la monato li devis iri al la cxiela imperiestro por raporti pri la faroj de la homoj, kaj la cxiela imperiestro premiis aux punis la homojn laux lia raporto. Tial la homoj devis regali la kuirejan dion per abunda festeno, por ke li faru favoran raporton.

La figuro de la kuireja dio estis ksilografie presita sur kolora papero kaj gluita supre de forno, kaj ambauxflanke estis distiko "Sur la cxielo raportu favore; sur la tero kontrolu felicxige".

Post la malgranda novjara festo oni devis fari purigadon. Gxi originis de antikva ekzorco celanta forpeli malsanon. En Ming-dinastio (1368-1644) purigado estis difinita kiel unu el la ritoj. Oni faris purigadon ne nur por bonvenigi la diojn, sed ankaux por forbalai malfelicxon. En la lasta tago de la malnova jaro kaj unuaj tri tagoj de la nova jaro oni ne faris balaadon kredante, ke balaado forbalaos ankaux ricxecon kaj felicxon.

ADIAUxI MALNOVAN JARON EN KRAKADO DE PETARDOJ

En la lasta nokto de la jaro oni havis plej multon por fari. Prauloj kredis, ke noktomezo, la alterno de la malnova jaro kaj la nova, decidas la felicxon aux malfelicxon de la familio. Tial oni gluis sur la pordklapoj bildojn de tigro aux pordodio, por ke ili defendu la domon kontraux diabloj. La membroj de la familio devis kolektigxi kaj atendi gxis noktomezo por ricevi de cxielaj dioj ricxajxojn kaj bonvenigi la diojn. Tiam oni devis diri nur bonauxspiciajn vortojn kaj absolute ne la vorton "malricxo", nek insulti infanojn? Vespermangxo de la lasta tago de la malnova jaro devis esti tre abunda. La familioj povis havi malsamajn menuojn, sed nepre devis havi gxjauxzi-ojn (farunaj buloj farcxitaj per haketita viando). Kiam batis noktomezo, oni devis preni gxjauxzi-ojn kaj eksplodigi petardojn. Krakado de petardoj ofte dauxris gxis tagigxo.

Petardo originis de iluminajxo uzata de antikvuloj. Antaux 2?00-3?00 jaroj, por prilumi korton, prauloj bruligis bambuajn cilindropecojn surversxitajn per oleo. Dum brulado la bambuaj cilindroj krakadis, kaj tio povis fortimigi bestojn. Poste oni inventis pulvon. Oni enigis pulvon en kartonajn cilindrojn kaj bambuajn cilindropecojn kaj sxtopis ilin per paperbulo. Oni eksplodigis la cilindrojn kaj la bruo estis tre granda. Poste tiu faro farigxis kutimo por forpeli diablojn kaj bonvenigi felicxon.

Tuj post mangxo de gxjauxzi-oj, oni eliris por viziti kaj gratuli aliajn. En la unua tago de la nova jaro oni salutis la gepatrojn, en la dua la bogepatrojn kaj en la tria aliajn parencojn kaj amikojn. Salutante la gepatrojn kaj bogepatrojn, oni devis genuigxi kun kapo klinita gxis la planko. Tiu salutmaniero devenis de antikva vivmaniero, ke en la antikveco prauloj sidis, kusxis kaj dormis sur mato. Oni sidis kun interkrucitaj kruroj aux sidis sur la genuoj. Antaux 1?00 jaroj aperis tablo, segxo kaj lito, la homoj jam ne bezonis sidi aux dormi sur mato, kaj genuigxo farigxis maniero nur por esprimi respekton de juna generacio al la maljuna aux de humiluloj al altranguloj. En Cxinio genuigxo jam estis arkaika. Nun la homoj intersalutas cxe la novjara festo per vizito, novjara karto, telefono aux retposxto.