La knaba vengxo

de JOVAN NEŠIC (Jugoslavio)

"FILO mia," per milda vocxo diris al mi la patrino, "iru mia filo, dum vi estas jam piedstaranta kaj vestita. Jen al vi la monon kaj forkuru gxis la kooperativa vendejo por acxeti petrolon kaj alumetojn."

Ankoraux nun mi bone memoras tiujn vortojn, kiuj estis prononcitaj iun frostan januaran antauxvesperon en 1943. Tiutempe mi estis lernanto de la kvara klaso de elementa lernejo, en la soleca montara vilagxo, la naskigxvilagxo de mia patro. Ni enlogxigxis cxi tie el la urbo, en kiu ni vivis gxis la Dua Mondmilito.

La flamo en la ronda fajrejo kraketis kaj vekis en mi deziron resti tie kaj auxskulti iun interesan rakonton de mia patrino, kiun sxi predikis al la cxeestantaj najbarinoj. Ekstere fajfis montara vento, kiu kvazaux min admonus al mia devo. Mi prenis monon kaj ekiris al la kooperativa vendejo. Dekstre kaj maldekstre de mi estis konstruajxoj, preskaux plenkovritaj kaj supersxutitaj per dikaj negxtavoloj. Miloj kaj miloj da negxflokoj petole vibradis kaj sencxese sinkis. Cxi tie kaj tie auxdigxis nur hunda bojado kaj en tiu mallumo estas videbla ecx neniu spuro de homo. Nenie viva estajxo! Kiam mi alproksimigxis al cxirkauxajxo de la vilagxo, mi rimarkis jam videblan kooperativan vendejon, cxar estis videbla ankaux la lumo de petrola lampo, kio ja estas signo ke vendisto estas ankoraux interne.

Kiam mi tute alproksimigxis al la vendejo kaj aliris apud la muro, mi iom fikse auxskultis kaj sxajnis al mi, ke cxio mutigxis, ke interne estas neniu. "Grumblis" nur per intermitaj sonoj malnova kooperativa radioaparato. Tiumomente mi estis opinianta: Jen! La vendisto forgesis elsxalti la radioaparaton.

Pro scivoleco mi provis malfermi la pordon. Mi restis konsternita, kiam mi ?je mia granda surprizo ?ekvidis plenplenan vendejon da homoj. Cxiuj, kvazaux transformigxis en unu orelon, auxskultis radioinformojn (Radio Londono). Pordknare mi ne volis intence atentigi la auxskultantaron.

"Kiu malfermas la pordon? Dian patrinon al li!" Neatendite ekkriis iu uniformigita persono. Ekvidinte lin iom pli bone, mi rimarkis, ke tiu estas sinjoro Mitic, rotestro de la gxendarmejo en la vilagxo.

"Mi, estas mi," preskaux timige mi respondis, "mi venis por acxeti petrolon kaj alumetojn."

"Eliru tuj eksteren, vi kanajlo kaj senvangulo! Mi 'donos' al vi petrolon; nun vi trovis tempon por acxeti, kiam cxiuj knaboj estas hejme." Alproksimigxante al mi, tiu severa gxendarmo tirpincxante miajn orelojn elvendejigis min.

Senrezulte mi revenis hejmen. Pasxon post pasxo irante survoje al mia hejmo, mi pensis pri la nehumana procedo de sinjoro Mitic. Mi estis profunde ofendita, kaj naskigxis en mi ideoj por vengxi min por la ofendo, kiun faris al mi tiu Mitic. Tiu ideo okupadis min sencxese de tago al tago. Kiamaniere tion efektivigi? ?Estas grava demando. Cxu tian ideon povas realigi 10-jara knabo, ofte mi demandis min. Fine, mi decidis: VENGxO.

* * *

Tempo pasis iom post iom, kaj jen antaux ni jam la printempo.

Tiutempe mi gardis kaj prizorgis unu kapron kaj kelkajn kapridojn. Cxiutage, post la lernejaj horoj, mi pasxtis mian "gregon" ekster la vilagxo en la pasxtejloko nomata "Plasxivac".

Iun tagon mi alarmis la vilagxon kontraux soldatoj. Ne konjektante la motivon de tiu cxi alarmo, sinjoro Mitic sercxis min kaj per maltrankvila vocxo postulis, ke mi rakontu al li cxion, kion mi vidis.

Sen multaj dilemoj mian rakonton mi prezentis jene:

Posttagmeze, cxirkaux la 16-a, min trafis unu grupo da homoj, bone armitaj, cxefe per pafiloj kaj mitraloj kaj sur la cxevaloj estis 3 aux 4 mitraloj. Lauxnombre ili estis 60-70, bone vestitaj kaj sur la kapoj ili havis rugxajn kvinpintajn stelojn. Ili sidis tie, apud la malnova kabano, ripozis, babilis, kantis, mangxis kaj cxiam havis bonan humoron. Ili restadis cxirkaux du horojn cxi tie kaj foriris al la monto. Ili diris al mi, ke pri cxio mi povas ankaux vin informi."

Post duonhoro, preskaux la tuta vilagxo kolektigxis. Alproksimigxis antauxvespero kaj la vilagxa alvokisto dauxrigis alvoki vilagxanojn. Unu post unu aux en grupetoj la homoj alvenis al la konata loko. Kiam laux la takso de s-ro Mitic la nombro suficxis arigitaj, li invitis ilin ke cxiuj alproksimigxu al li kaj tiuokaze li sukcesis prediki "signifan paroladon".

"Vi cxiuj revenu hejmen, prenu stangojn kaj hakilojn kaj denove estu cxi tie post duonhoro."

Antaux la difinita limtempo, cxiuj kapablaj estis surloke. Sinjoro rotestro tuj faris planon kaj al cxiu sia gxendarmo aldonis po kelkaj vilagxanoj kaj tiel cxiuj amase ekmovigxis en la batalon kontraux partizanoj. Kiam ili eliris ekster la vilagxo, la aliaj tie restis kiel gvardianoj gxis la auxroro.

Intertempe, sinjoro Mitic volonte esploris la terenon kun siaj tri kunlaborantoj kaj dauxrigis iom pli. Sed nenion rimarkinte, li falis en fosajxon suficxe profundan kaj rompis al si la dekstran gambon. Felicxe, liaj akompanantoj lin savis kaj kunportis gxis la gxendarmejo kaj de tie al malsanulejo. De tiam nia vilagxo ne plu vidis tiun kruelan sinjoron Mitic.

Do, la vengxo efektivigxis. Cxu Dio min helpis, mi ne scias. Mi nur tre bedauxras, ke niaj vilagxanoj devis suferi kaj poste esti viktimoj de miaj neantauxviditaj agadoj al s-ro Mitic. Tion mi ne antauxvidis.