CxINIO

l Por festi la 140-jaran jubileon de la naskigxo de Zamenhof, la Cxina E-Ligo kaj la Pekina E-Asocio kune organizis simpozion en la 11-a de decembro 1999. La simpozion cxeestis pli ol 100 e-istoj el diversaj lokoj de Cxinio kaj ankaux samideanoj el Britio, Islando, Koreio kaj Usono. Hou Zhiping, Lauxlum, Hang Jun kaj aliaj 4 samideanoj prelegis pri la centjara historio de Esperanto en Cxinio, literaturo, lingvistiko kaj utiligo de interreto por E-movado. La simpozio estas ero de "Forumo de Sciencoj en 100 Jaroj", kiun kunorganizis la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Asocioj kaj la Pekina Vespera Jxurnalo. Intertempe oni okazigis simpoziojn pri filozofio, historio, ekonomiko kaj aliaj 9 fakoj. Antaux tio eldonigxis libroj en serio "Cxinaj sciencoj en 100 jaroj", inkl. de "100-jara ekzisto de Esperanto en Cxinio". Posttagmeze de la sama tago okazis la 3-a kunveno de la membraro de la Pekina E-Asocio.

(Wang Hanping)

l La 7-an de novembro 1999, cx. 30 e-istoj de Shenyang, Liaoning-provinco renkontigxis por bonvenigi s-inon Roben Mc Farland el Usono. Sxi venis en Shenyang por labori kiel instruistino en iu profesia tekniko-trajna centro. En la renkontigxo sxi konigis al la cxeestantoj la usonan E-movadon kaj sperton pri siaj lernado kaj praktikado de Esperanto. Lüchuan-librejo de Shenyang donacis al sxi Esperantajn eldonajxojn. (Li Liang kaj You Xusheng)

l Oktobre de 1999 okazis filatela ekspozicio en la gubernio Tonglu, Zhejiang-provinco. S-ro Bao Lin, prezidanto de la Tonglu-a E-Asocio, ricevis la unuan premion pro sia Esperanta filatelajxo "Niaj amikoj trovigxas tra la tuta mondo". En gxi estas du raraj posxtmarkoj emisiitaj de Brazilo en la 30-aj jaroj. Ili estis senditaj de brazila e-isto al s-ro Bao per internacia ekspresa posxto por la ekspozicio.

l Lastatempe eldonigxis la "Cxina-Esperanta-Angla Fervojo-Vortaro" kun pli ol dekmil vortoj, kompilita de s-ro Li Sen, prezidanto de la Cxina Fervojista E-Asocio, kaj aliaj. 620 pagxoj. Formato: 787?092 mm 1/16. Prezo: 10.00 USD (inkl. de la sendokosto). Adr.: Li Sen, Huhhota Tieluju Sushe 16-2, 010057, Huhhot, Neimonggu, Cxinio. (Wang Tianyi kaj Chi Tienan)

AUxSTRIO

l La E-redakcio de Radio Auxstria Internacia ekde novembro 1999 funkciigas "Infanklubon". Membroj de la klubo povas esti infanoj malpli ol 15-jaraj kaj parolas Esperante. Se vi volas esti membro, suficxas rete sendi al la redaktoro vian gxustan adreson, precizan naskigxdaton kaj alskribas vian deziron esti ano de la infanklubo. Katinjo Fetes-Tosegi, redaktoro de la E-elsendoj, rete: katalin.tosegi@orf.at. (Ret-info)

NEDERLANDO

l HEJMA VORTARO. Vortareto de hejmajxoj en Esperanto. Red. Jouk Lindstedt. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999. 63 p. 21 cm. Prezo: E7,50.

KULTURO KAJ SANO. Referajxo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo. Mervyn Claxton. Trad. Helga Rapley. Rotterdam: UEA, 1999. 42 p. 21 cm. Prezo: E5,40.

POR AKTIVA LINGVOPOLITIKO. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996. Red. D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller. Rotterdam: UEA, 1999. 71 p. 21 cm. Prezo: E7,10.

Triona rabato ekde 3 ekz. de sama titolo cxe la libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Telefono: +31 10 436 1044; Telefakso: +31 10 436 1751; Retposxto: <uea@inter.nl.net>(UEA)

TOGOLANDO

l La 15-an de novembro 1999 s-roj Sagbadjelou Kokou kaj Attiogbe-Agbemadon B. Mensah, respektive prezidanto kaj respondeculo pri financoj de Unuigxo Togolanda por Esperanto (UTE), franclingve gvidis cxe la radiostacio Delta Sante de la urbo Aneho de Togolando elsendon pri Esperanto en unu horo kaj duono, kiu estis parto de programero "Grand Carrefour" (Granda Renkontigxo) de la radiostacio. S-roj Kokou kaj Mensah skizis la historion de Esperanto kaj prezentis la E-movadon de Togolando. Multaj auxskultantoj pridemandis la kondicxojn de la lingvolernado, ties avantagxojon kaj la planon de UTE por diskonigi Esperanton al la neesperantistoj. Ili klare kaj detale respondis diversajn demandojn. (Sagbadjelou Kokou kaj Gbeglo Koffi)