"Miela monato" en Esperantujo (II)

Post partopreno de UK, vi povas kompreni, kio estas amikeco, kio estas internacia familio

de PENG ZHENGMING

DU OTTOJ

Inter miaj germanaj amikoj estas du Ottoj. Mi nomas tiun, kiu logxas en Duisburg, D-Otto, kaj la alian, kiu logxas en Warstein, W-Otto. Antauxe ili ne interkonis. En 1995, W-Otto vizitis Wuhan, kaj de ni trovis la adreson de D-Otto. Post tiam ili farigxis amikoj.

En 1992, por celebri la 10-an datrevenon de gxemeligxo de Duisburg kaj Wuhan, la registara delegacio de Duisburg vizitis Wuhan. Antaux tio D-Otto, kunportante leteron de la urbestro, avangarde venis al Wuhan. Tiam estis la Printempa Festo de cxinoj, kaj li gastis cxe Wuhan-aj esperantistoj.

Cxi-foje en mia vojagxo en Germanio mi unue vizitis Duisburg kaj tranoktis en hejmo de D-Otto. Tie estas cxambro speciale por akcepti samideanojn, kiu plenas de Esperantaj donacoj, fotoj kaj libroj. Tuj post mia atingo, D-Otto donis al mi la sxlosilon: "De nun la cxambro estas via." Akompanate de D-Otto mi trarigardis preskaux la tutan urbon, inkl. la cxinan gxardenon konstruitan de Wuhan-anoj.

La du Ottoj telefone diskutis kiamaniere min akcepti, tial geedzoj W-Otto facile renkontis min en malgranda stacidomo proksima al Warstein. 4 jarojn antauxe, kiam ni interkonatigxis, kiel komencantoj ili travojagxis Cxinion kaj Sudorientan Azion. Nun ili ne nur parolas flue en Esperanto, sed ankaux sperte organizas E-aktivadojn. Dank' al ilia klopodo, la nombro de esperantistoj en Warstein kreskis de 3 al 20, inter kiuj 7 partoprenis en la Berlina UK.

Antaux sia emeritigxo W-Otto sin okupis per instruado en multaj jaroj, tial en la urbo ne mankas al li konatoj. Kune kun li mi gxuis cxie oportunon. Unu tagon post kiam mi atingis Warstein, ni vizitis bieran fabrikon, lauxdire la plej faman en Euxropo. Cxe nia atingo sur la granda elektronika ekrano antaux la fabriko aperis vortoj: "Bonvenon, s-ro Peng el Wuhan, Cxinio!"

Geedzoj W-Otto estas respektive prezidanto kaj sekretario de iu Esperanta filantropia organizo nomata "Bona Espero". Ili kolektis mondonacon por helpi orfan vilagxon en montregiono de Brazilo, kie la infanoj lernas vivon, amon kaj Esperanton. Dum mia restado en Warstein, oni estis preparantaj varbadon de "Bona Espero" en la baldauxa UK, kaj mi aligxis al ili. Nokte ni gxoje kolektigxis en gxardeno de W-Otto, kaj en la sekvanta tago 3 jxurnaloj aperigis koncernajn fotojn.

La 31-an de julio, estis tempo por konfirmigxo en UK, per du auxtoj ni ekveturis al Berlino.

IMPRESO PRI BERLINO

Sur la vojo al Berlino, ni trapasis lokon, kie iam staris la mondfama muro kun elektraj pikdratoj, kiu apartigis por 40 jaroj la samnacianojn parolantajn la saman lingvon. Ni vizitis gxian ruinon kaj piknikis apude. W-Otto rakontis al mi sian kontakton kun la kuzo logxanta en la eksa Germana Demokratia Respubliko. La du landoj reunuigxis antaux 10 jaroj, tamen ankoraux videblas postsignoj de apartigxo laux la novaj kaj malnovaj domoj, vojoj, ecx laux konversacio de homoj. Evidente estas malfacile forigi en mallonga tempo la nevideblan muron en la koro de homoj postlasitan de la historio.

Esperanto celas forigi cxiun muron, kaj la cxiujara UK estas bona ekzemplo. Gxi diferencas de aliaj internaciaj kunvenoj plej klare per sia sentraduko. Plie gxi estas popola intersxangxo.

Estas malfacile priskribi la imponecon de la Berlina UK. Mia fotilo kaptis multajn kortusxajn scenojn.

Dum la kongreso mi renkontis multajn malnovajn kaj novajn amikojn. Jene estas la fragmentoj:

Antaux la interkona vespero, iu stoplobarba junulo venis kaj diris al mi, ke li estas Pit el Nurenbergo; konfidite de s-ino Annie, prezidantino de la Nurenberga E-Asocio, li veturigos min post la kongreso al la suda Germanio.

Fakte ankaux s-ino Annie estis petata de mia invitanto s-ro Bernhard Maurer. Poste sxi telefone montris sian bonvenon al mi.

La duan tagon de la UK, alia sinjoro informis min, ke s-ino Ina, gxenerala sekretario de LKK, arangxis por mi logxlokon. Tio rememorigis min: Antaux la kongreso, en reto mi petis s-inon Ina sercxi por mi logxlokon; cxar tiam preskaux en cxiuj berlinaj esperantistaj hejmoj estis enlogxigitaj gastoj, sxi promesis respondi min poste. Tiel okupata pri la LKK-laboro, sxi tamen ne forgesis mian bezonon.

Por rekomendi al juna brita esperantisto Demon instrui la anglan lingvon en Pekino, mi kunportis la invitleteron de la pekina registaro, intencante elsendi gxin en Germanio al Demon. Sed mi forgesis kunporti lian adreson. Felicxe mi estis trovita de la alia brito Ian Fantom, mia interreta amiko kaj konato de Demon. Dank' al lia helpo, mi finfine sendis la leteron al Demon, kiu nun laboras en Pekino.

En la kunveno de EPCx-legantoj, maljunaj geedzoj Najbaro trovis min laux la kongresa libro. Ili estis miaj korespondantoj antaux dekkelkaj jaroj. En tiu cxi kongreso ni restarigis niajn interrilatojn.

Post partopreno de UK, vi povas kompreni, kio estas amikeco, kio estas internacia familio.

LASTA MOVIMENTO DE LA "MIELMONATO"

Tuj post la kongreso, adiauxinte la amikojn, mi ekveturis al Erlangen en la auxto de Pit, tiel komencis mian postkongresan vojagxon. S-ro Maurer atendis min.

En Erlangen estas pluraj E-grupoj. La grupo de Maurer havas 4 membrojn. Cxiufoje, kiam venas samideanoj, Maurer kaj liaj samgrupanoj kunlaboras por kontentigi la gastojn.

La renkontigxo en Erlangen estis internacia: Krom la 4 grupanoj kaj mi, venis ankaux Pit kaj Frank el Nurenbergo, franca amiko de Frank, kaj sinjorino el Litovio. Gxi vere estas granda internacia familio.

Mi provis portempe forlasi la e-istan rondon de Erlangen kaj trajne vojagxis al Nurenbergo. Tie naskigxis E-grupo la unua en la mondo. Kvankam en la urbo trovigxas multaj miaj konatoj, inkl. de Pit, tamen mi ne gxenis ilin. Mi deziris havi mallongan solecon por min kvietigi post tiom da tagoj plenaj de varmega prizorgo. Miniature delikata, antikveca, fabeleca ?jen tiel Nurenbergo impresis min.

La vojagxo en Erlangen kaj Nurenbergo estis tiel gxojoplena kaj malfacile forgesebla, ke gxi farigxis la lasta brila movimento de mia "mielmonato". Rememorante tiujn tagojn, mi ne povas ne uzi la admiran vorton, kiun mia usona amiko Jakobo iniciatis: "Kia mondo! Kia lingvo!"