Bovlo da supo

EN restoracio maljunulino acxetis bovlon da supo kaj sidigxis cxe tablo. Subite sxi rememoris, ke sxi forgesis preni panon.

Sxi iris por tio. Reveninte al la tablo, sxi rimarkis, ke nigrulo okupis sxian sidlokon kaj estas prenanta sxian supon.

"Li ne rajtas preni mian supon," pensis la maljunulino, "eble li estas tre malricxa, do bone estas, ke mi silentas. Tamen mi ne povas lasi lin sola mangxi la tutan bovlon da supo."

Do, sxi sidigxis cxe la tablo vizagxe al la nigrulo kaj ekmangxis la supon silente.

Tiel ili alterne uzis la saman kuleron kaj formangxis la supon en silento.

Post tio, la nigrulo starigxis kaj venigis teleron da vermicxeloj kun du forketoj.

Ili dauxre mangxis. Fininte la mangxadon, ili starigxis.

"Gxis revido," diris la maljunulino.

"Gxis revido," diris la samon la nigrulo, gxoja kaj facila en la koro, cxar li faris bonan aferon.

Nur post la foriro de la nigrulo, la maljunulino rimarkis, ke sur la najbara tablo estas bovlo da supo evidente forgesita.

Forgesemo

MALJUNAJ geedzoj estis ripozantaj eksterdome.

"Mi prenos glaciajxon en la kuirejo. Cxu ankaux vi volas gxin?" demandis la edzo.

"Bone, mi volas glaciajxo-bulon kun cxokolado. Estas bone, ke vi notas tion per skribilo, cxar vi estas forgesema."

"Ne. Tion mi memoras. Glaciajxo-bulo kun cxokolado."

"Jes, aldonu iom da juglanda kerno, cxu vi memoras?"

"Kompreneble!"

"Krome, aldonu ankaux cxerizon."

"Bone, bone."

La edzino auxdis, ke li laboradis dek minutojn en la kuirejo. Kaj fine li alportis du telerojn da omleto kun fumajxita viando.

"Kion mi diris al vi?!" riprocxis la edzino. "Vi forgesis la bakitajn pantrancxojn."