Kiel la cxinoj rigardas drakon

Cxinio estas lando de drako; Drako cxiam estas simbolo de la cxina nacio

de YANG ZHEN

PRI la jaro 2000, iuj opinias, ke gxi estas komenco de la 21-a jarcento, sed aliaj diras, ke gxi estas fino de la 20-a jarcento. Kaj la distrumpetado de negocistoj furorigis la temon pri la nova jaro, antaux longe de gxia alveno. Por la cxinoj, la jaro 2000 ne nur signifas transiron de la malnova jarcento en la novan, sed ankaux estas jaro de drako, la plej granda mita besto kaj bonauxgura animalo en okuloj de la cxinoj. La jaro de drako estas multe pli sxatata ol la aliaj 11 jaroj.

Oni raportis, ke multe da novgeedzoj en la mondo preferas havi "jarcentan infanon", kaj novgeedzoj en la landoj havantaj bestajn jarsimbolojn pli preferas havi infanon en la jaro de drako. Do estas pli bone, ke ili nasku infanon depost la 5-a de februaro, cxar tiu tago estas la unua tago de la jaro de drako laux la cxina luna kalendaro.

TOTEMO DE CxINIO

Okaze de festoj kaj grandaj celebradoj, cxinoj sxatas prezenti drako-dancon kaj tiu amuzo jam disvastigxis al multaj lokoj de la mondo. Cxe la komenco de la jaro de drako, oni certe ludas drako-dancon en la lokoj koncentre logxataj de cxindevenaj homoj. Tia amuzo estas ofta, sed neniam enuiga. Cxar cxinoj prenas sin "posteuloj de drako", drako estas simbolo de la spirito kaj eterna totemo de la cxina nacio.

Prauloj kutime prenis sangorilatan animalon aux naturan estajxon kiel totemon kaj insignon de sia klano. Sed prauloj de la cxina nacio totemigis drakon, kiu ne ekzistis en la reala vivo, tio restas enigmo, kvankam por gxin solvi specialistoj multe penis.

Nemalmultaj homoj opinias, ke drako originis de serpento, cxar la prauloj Fuxi, Njuwa, Huangdi k.a. en mitoj havis homan vizagxon kaj serpentan korpon. La plej influa hipotezo estis elmetita antaux 50 jaroj. Tiu hipotezo pledas, ke en la klana epoko en la antikva Cxinio la tribo kun serpenta totemo venkis multajn aliajn tribojn kaj asimilis partojn de la alitribaj totemoj kaj tiele formigxis la "totema drako kun serpenta korpo, cxevala kapo, cervaj kornoj, hundaj piedoj, fisxaj skvamaro kaj antenoj".

Sed en la lastaj jaroj tiu cxi hipotezo estis kontestita. Iuj opiniis, ke la batalo inter la primitivaj triboj estis kruela, kaj la venkinto ne povis esti tiel tolerema, ke li volontis asimili alies totemojn por pliricxigi la insignon de sia tribo. Do cxirkaux 1988, alia la jaro de drako oni levis novan diskuton pri la totemo. Iuj diris, ke krokodilo estis rudimento de la totema drako; aliaj opiniis, ke drako estis imagajxo de prauloj inspiritaj de fulmotondro; triaj kredis, ke totema drako originis de apro; dum la kvaraj asertis, ke drako havas konsekvencajn rilatojn kun cxevalo, fisxo, silkrauxpo, tajfuno, nubo k.a. Cxiuj hipotezoj estis bazitaj sur historiaj materialoj aux arkeologiaj trovoj.

Sed ni flankenmetu la diskutojn pri deveno de la totema drako. Ni volas diri nur, ke drako en la gxenerala koncepto de la cxinoj estigxis en Han-dinastio antaux cx. 2?00 jaroj. Sed en 1988, en la ruino de Yangshao-kulturo en Puyang de Henan-provinco, arkelolgoj trovis drakon faritan el mitulaj konkoj antaux 6?00 jaroj, kiu jam portas la bazajn trajtojn de pli malfruaj drakoj.

SIMBOLO DE LA NACIO

Cxe la origino drako jam estis strikte ligita kun multaj mitoj. Ekzemple la cxaro de suno estas tirata de ses drakoj. La norda drako Zhu estas dio de lumo; la suda drakoYing estas dio de akvo kaj milito; la orienta drako Kui estas dio de muziko; drako Qing estas dio de orientigxo en intima rilato kun astronomio. Oni diris, ke drako naskis 9 filojn, kiuj havas diversajn hobiojn super muziko, sporto, justico, arkitekturo, religio k.a. Oni kredas, ke drako estas dio kun multaj kapabloj kaj prizorgas cxion de la vivo de la homoj, nur ekskluzive de edzeco kaj amo. Por peti bonajn veterojn, la homoj faras drakon el papero por ke gxi komunikigxu kun la vera, kaj de tio devenas la moro de draka danco. En la antikveco fisxistoj en la malsupra baseno de Yangzi-rivero fortondis siajn harojn kaj tatuis la korpon, por ke drako-dio prenu ilin siaj samspeculoj kaj ne damagxu ilin. Oni faras konkurson de draka boato ja por distri drako-dion.

Drako patrolas sur la cxielo komandante venton, nubon, fulmon kaj tondron, inspektas en maro, levante ondegon. Unuvorte, drako estas cxiopova, variema kaj mistera. Antikvuloj do ofte diris, ke "oni povas vidi ne la tutan drakon, sed nur gxian kapon", kaj pentristoj sxatis pentri drakon sxirmitan de nuboj, por akcenti gxian misteron.

Konfuceo kaj Laozi estis du kulturaj gigantoj antaux 2?00 jaroj. Foje Konfuceo vizitis Laozi kaj tiu konigis al li pri sia fiziologio kaj la kritiko kontraux la sklava sistemo. Konfuceo estis profunde inspirita kaj meditadis tri tagnoktojn. Li diris al siaj discxiploj, ke Laozi similas al drako pro sia majesteco kaj mistereco. La familia nomo de Laozi estis Li, do poste homoj kun familia nomo Li pretendis, ke ili estas "ortodoksaj posteuloj de drako".

Drako estas simbolo de majesteco kaj nobleco, tial antikvuloj ofte komparis eminentulojn kun drako. Oni lauxdis homon kun elstara kapablo per vortoj "draka konduto", priskribis lauxtan kaj imponan sonon kiel "drakan mugxon", komparis viglan pasxadon kun "draka pasxado", belajn kaligrafajxojn kun "draka flugo", kaj varman batalon aux intensan sportan konkurson kun "draka lukto"?

Pro la noblaj karakteroj de drako, la regantoj de diversaj dinastioj tre sxatis dignigi sin per drako. Ekzemple Ying Zheng, la unua imperiestro de Qin-dinastio, Cxinio antaux 2?00 jaroj, nomis sin "praa drako", kaj la postaj imperiestroj nomis sin "vera drako kaj filo de la cxielo", por plifortikigi sian regximon kaj timigi la popolon. En la lastaj du dinastioj Ming (l368-1644) kaj Qing (1644-1911) la imperiestroj monopoligis la uzon de draka figuro, ke la popolanoj ne rajtu uzi gxin, sed la vestoj de la imperiestroj estis plene broditaj je draka desegno, kaj cxie en ilia palaco estis desegnoj de drako. Kaj en la nuna Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino oni povas nombri 1?58 kolonojn skulptitajn je sennombraj desegnoj de drako, kiuj ornamis la tri cxefajn halojn kaj iliajn bazamentojn.

Kvankam la kortegoj malpermesis al la popolo uzi la desegnon de drako kaj ankaux la ideogramon drako, tamen la popolanoj malgrauxe nomis montojn, riverojn, urbojn kaj ecx infanojn per la ideogramo drako. Sur la mapo de Cxinio oni povas nombri almenaux 499 loknomojn kun la ideogramo drako (neinklude de malgrandaj lokoj), kaj nombro de homoj kun nomo havanta la ideogramon drako ja estas nekalkulebla.

Cxinio estas lando de drako. Drako cxiam estas la simbolo de la cxina nacio.

RAPSODIO DE JARO DE DRAKO

En la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, furoris kanto "Posteuloj de Drako", kiu tekstas: "En la antikva Oriento estas drako, kaj gxia nomo estas Cxinio; en la antikva Oriento vivas homgrupo, kaj ili estas posteuloj de la drako? En la malnova tempo "posteuloj de drako" opiniis, ke la dua tago de la dua monato laux la cxina luna kalendaro estas la tago, en kiu la drako vekigxas kaj cxielenflugas por peti pluvon, kaj tiu tago estas "draka festo". Por celebri la feston, oni mangxas tre maldikajn vermicxelojn, kiujn oni komparis kun drakaj antenoj, amuzas per remado de draka boato kaj ludado de draka lanterno. Kaj en la nordo de Cxinio kamparanoj versxas sur grendrasxejo pajlocindron por desegni grentenujon simbolante benopeton por ricxa rikolto. En la nuna tempo, "posteuloj de drako" havas la plej ardan deziron, ke la lando prosperigxu kiel "giganta drako", kaj iliaj infanoj farigxu sociaj elitoj.

El tio oni facile trovas, ke primitiva totema drako ankoraux vivas en la ideologio de la modernaj cxinoj. Drako aperadas en iliaj kantado, dancado, kaligrafado, pentrarto, literaturajxo kaj aliaj flankoj. La antikva kulturo pri drako ankoraux havas vastan influon. Mirinde estas, ke en la orientaj landoj drako havas tre similan figuron, tute malsame al la okcidentaj landoj, kie la drako, simbolo de malbona forto, estas turpa kaj feroca.

Drako de Oriento estas afabla, nobla, brava kaj majeste bela. Gxi povas grandigxi kaj malgrandigxi laux bezono, gxi povas flugi al la cxielo aux subterigxi, kaj cxiam restas aplomba cxu en kulmina honoro, cxu en serioza humiligxo. Tia aplombeco estas tre valora en la nuna sxangxigxema mondo. Kun tia karaktero drako povas persisti en sia strebado al la difinita celo. Tia nacio estas esperdona. En la lasta duonjarcento, alilandanoj sxatis kompari Cxinion kun drako. Tio unuflanke pruvas, ke la orienta drako jam estis konita kaj akceptita de Okcidento, kaj aliflanke montras la esperon de la mondo por Cxinio kaj aliaj orientaj landoj.