Nova plano pri naturaj sciencoj de Cxinio
"Cxu cxinaj sciencistoj havas projekton por Nobel-premio en la nova
jarcento?"
de PING HUA
EN 1901, Nobel-premio naskigxis. En la pasinta jarcento pli ol 460 sciencistoj ricevis la
premion. Multaj landoj sendependigxintaj antaux malpli ol 50 jaroj elkulturis almenaux unu
Nobel-premiiton. 1999 estis la 50-jara jubileo de la naskigxo de la Cxina Popola
Respubliko. Kvankam aperis 6 Nobel-premiitoj kun cxina sangdeveno, tamen ili cxiuj estas
fremdlandaj civitanoj. Gxis nun trovigxis neniu Nobel-premiito kreskinta en Cxinio mem.
Eble iu demandas: "Cxu cxinaj sciencistoj havas projekton por Nobel-premio en la nova
jarcento?"
S-ro Chen Yiyu, vicprezidanto de la Cxina Akademio de Sciencoj, dedicxis sin al reformado
de strukturo de sciencaj fakoj. Pri tio li prezentis sian opinion kaj konigis koncernan
laboron.
Kial la cxinoj ne akiris la Nobel-premion? Laux analizo de specialistoj, la subaj kialoj
limigis kulturadon de avangardaj sciencistoj.
1. Mankas novaj kreoj kaj oftas sekvadoj de fremdaj esploroj. 2. Mankas scienca akumulo.
3. Mankas grupoj da sciencistoj.
4. Mankas mono por scienc-esplorado.
5. Mankas efika sistemo por elekti eminentajn sciencistojn.Por krei bonan atmosferon
utilan al sciencistoj en disvolvo de ilia genio, en 1998 Cxinio ekfunkciigis projekton por
altigi nivelon de sciencoj kaj teknikoj. La projekto konsistas el du partoj, t.e. starigo
de novaj sciencoj kaj kulturado de kompetentuloj. Se Cxinio volas havi sian propran
scienc-esploran sistemon, gxi devas funkciigi konstruon por novaj scioj. Tiamaniere gxi
povas kuratingi avangardan nivelon de la naturaj sciencoj de la mondo. Por kontentigi la
sxtatan bezonon en la estonteco la Cxina Akademio de Sciencoj dedicxas sian cxefan atenton
al vivsciencoj, biologio, informosciencoj, geo-dinamiko, prospektorado pri minajxoj k.t.p.
Koncerne kulturadon de sciencistoj, unue la sxtato instigas eminentajn cxinajn
sciencistojn reveni el fremdaj landoj en Cxinion; due, gxi firme subtenas bonajn
sciencistojn, kiuj kreskis en Cxinio. La projekto havas tri periodojn. En la unua gxis
2000 la sxtato konstruas 8 sciencajn bazojn kaj subtenas trionon el la 30 miloj da
sciencistoj de la Cxina Akademio de Sciencoj. En la dua gxi subtenos 20 milojn gxis 2005
kaj post 2005 la akademio povos formi stabilan grupon el 30 miloj da sciencistoj. Krom tio
estas ankaux aliaj 30 miloj da alispecaj sciencistoj, inkl. de postdoktorigxaj
sciencistoj, vizitantaj esplorantoj, doktoroj kaj magistroj. Tiuj 60 mil sciencistoj estos
la cxefa parto por cxina naturscienca esplorado.
Laux statistiko de 1996, la elspezo por scienca esplorado konsistigis nur 0.5% de la
totala nacia produktovaloro, Cxinio. La procento estas malpli alta ol tiu de progresintaj
landoj. La nuna stato serioze limigas disvolvigxon de cxinaj sciencoj kaj teknikoj.
Kompreneble la cxina registaro ne povas asigni tiel grandajn monsumojn al scienca
esplorado kiel la evoluintaj landoj, tamen gxi jam permesis, ke gxi lauxeble pliigos la
monsumojn por scienca esplorado kaj pliigos salajron de sciencistoj.Laux nacia situacio la
Cxina Akademio de Sciencoj ne celas Nobel-premion en sia nova plano, sed por la ekonomia
disvolvigxo de la tuta lando. Fakte Nobel-premio estas unu el la gravaj faktoroj por taksi
la scienc-teknikan nivelon de iu ajn lando samkiel Olimpikaj medaloj por taksi la sportan
forton. Tial dum disvolvigxo de ekonomio kaj reformo de scienca sistemo, Cxinio volas
farigxi altnivela en iuj kampoj kaj elkulturi sciencistojn de Nobel-premio. En kiuj kampoj
ekzistas tia ebleco?
S-ro Chen diris: "La Nobel-premioj estas donataj gxenerale al bazaj sciencoj."
Kiel veterana akademiano, li analizis la cxinan sciencan fundamenton, bezonon en la
estonteco kaj tendencon de mondaj sciencoj en la disvolvigxo.
La vivscienco estas grava. Cxar Cxinio estas granda agrikultura lando kaj havas grandan
logxantaron. En la nova jarcento 1.6 miliardoj da popolanoj devos vivteni sin, tial la
vivscienco kaj biologia tekniko devas multe disvolvigxi.
Cxar la 1.6 miliardoj da popolanoj konsistas el diversaj nacioj, kiuj donos gravan
avantagxon por eksperimenti pri speciala homa geno-grupo kaj klono. Sur tiu kampo cxinoj
eble atingos rimarkindajn sukcesojn.
Sur kampo de superkondukta fiziko, la teorio kaj eksperimenta nivelo de Cxinio havas altan
nivelon, dum la praktika teknologio estas malpli alta ol tiu de evoluintaj landoj, sed
estas kredeble, ke la cxinoj sukcesos en la estonteco.
Krome, ankaux en informadiko, astronomio kaj geo-scienco Cxinio havos brilan perspektivon.