Emajla elefanto

Teksto de XIA GENGQI

La cxizita emajla elefanto en la foto estas farita el kupro kaj tegita per oro. La elefanto prenas staran pozon, kun rostro volvita kaj vosto falanta. Sur gxia dorso estas selo kaj trezora vazo. Sub gxiaj piedoj estas piedestalo kun balustrado cxe la supro. La vazo, la elefanto kaj la piedestalo, cxiuj estas ornamitaj per desegnoj de nuboj, kaj la artajxo kolore emajlita surhavas ankaux desegnojn de florbrancxetoj. La selo estas ornamita per desegnoj de drakoj en nubaro kaj ankaux la kuseno ornamita per tiaj desegnoj. La artajxo estas liturgia objekto por budhisma litania cxelo. Trovigxas ankaux alia samspeca. Ambaux estis faritaj en Kantono kaj tributitaj al imperiestro Qianlong en l746.

Ili, 174 cm. altaj, 102 cm. longaj kaj 59 cm. largxaj, estas konservataj en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino.