Versparo kaj lanterna enigmo

de WANG HANPING

ANTAUx la Printempa Festo cxinoj sxatas alglui versparon sur pordon por pliigi la festan atmosferon.

Versparo estas aparta poezio en la cxina literaturo. Gxi konsistas el du versoj, koncizaj sed profundsencaj. Versparo de la Printempa Festo originis de antikva moro: Sur du tabuloj el persikarba ligno oni skribis aux pentris ion kaj pendigis ilin ambauxflanke de la pordo por forpeli diablojn kaj cxiujn malbonajxojn. Tiu moro poste disvolvigxis kaj fine farigxis la nunaj bonauxspiciaj vortoj skribitaj sur rugxa papero, pendigita ambauxflanke de la pordo. Ili enhavas cxefe adiauxon al la malnova jaro kaj esperon pri felicxo, ricxo kaj sano en la nova jaro. Antauxe ofte vidigxis tiaj versparoj, kiaj

"En petard-eksplodo pasas la malnova jaro,

Printempon bonvenigas ni per nova versparo."

"Felicxas la homoj de nacia forto,

Longigas ilian vivon ricxa rikolto."

"Pasis vintro, cxio portas verdan koloron,

Gxoje kantas birdo, forte aromas floro."

Antaux tiaj versparoj cxiuj estas gxojaj pro sxangxigxo de la atmosfero cxe la Printempa Festo.

Divenado de enigmoj sin trovas preskaux cxie en la mondo, sed tiu en Cxinio estas originala. Post la Printempa Festo la unua plenluno okazas la 15-an de la unua monato laux la luna kalendaro, t.e. Lanterna Festo. Tiuvespere oni pendigas lanternojn kaj eksplodigas petardojn, post vespermangxo ili pasumas sur strato kaj gxuas diversajn lanternojn kune kun siaj familianoj kaj amikoj. Sur multaj lanternoj legigxas enigmoj. Aprezante lanternojn, oni cerbumas por diveni ilin, kaj solvintoj ricevas premion. Enigmodivenado okazas ankaux en aliaj festoj kaj amuzoj.

Lanternaj enigmoj estas diferencaj de la ordinaraj. Gxenerale, ili estas koncizaj, mallongaj kaj iafoje similaj al versparoj kaj en ili ofte kasxigxas la senco de la strukturoj kaj signifoj de cxinaj ideogramoj, proverboj, homaj kaj lokaj nomoj kaj titoloj de teatroj kaj filmoj. Ekz. estas la cxinaj ideogramoj (instruisto) kaj (marsxalo). La du ideogramoj estas tre similaj en la formo kaj la diferenco estas nur en unu streko, tial oni teksis la rebuson "Kun streko li povas instrui nur kelke da lernantoj, sed sen la streko li kapablas komandi tutan korpuson." Cxar la cxina lingvo multe diferencas de nia Esperanto, tial por mi estas tre malfacile konigi al niaj legantoj tiujn rebusojn en nia lingvo. Sube mi prezentos kelke el ili, divenu, niaj estimataj samideanoj, se ili placxas al vi.

"Skuas gxi florojn, balancas arbon,

Formovas nubojn, krispigas akvon." (Natura fenomeno)

"Malgraux junagxo, longan barbon gxi portas,

Mekas senhonte, cxiujn panjo gxi vokas." (Besto)

"Oni mortbatas gxin por si, kaj batas sin pro gxi,

Post morto el gxia ventro fluas homa sango." (Insekto)

"Kreskante sur monto, gxi estas rufa;

Se en akvo, gxi faras la akvon verda, rugxa." (Vegetalo)

"Malfermas posxon dek fratoj kune,

Eniras gxin kvin fratoj samminute." (Movo en la cxiutaga vivo)