KURANTAJ AFEROJ
1.En la 20-a de novembro 1999 Cxinio lancxis sian unuan kosmosxipon "Shenzhou"
kaj sukcesis repreni gxin en la sekvanta tago. La kosmosxipo ne kunportis homon.
Senhoma kosmosxipo estas preludo de lancxo de homa kosmosxipo. La sukcesa lancxo de
senhoma kosmosxipo de Cxinio donas esperon al Cxinio en lancxo de homa kosmosxipo.
Kosmonauxtiko bezonas multajn altajn teknologiojn, kiaj portilo, informadika biologio kaj
kemio kaj en la pasinteco nur Usono kaj Rusio posedis la arton. La portilo kaj la
kosmosxipo estas faritaj de Cxinio mem. Tio pruvis, ke kosmonauxtiko de Cxinio eniras en
la maturigxan kaj disvolvigxan periodon.
2.La nova domo de la Pekina Cxefurba Flughaveno estis lancxita al uzo. Kun areo de 320
mil kvadrataj metroj, cxiujare gxi povas trairigi pasagxerojn je 35 milionoj da homfojoj,
akcepti kaj ekspedi aviadilojn 190?00-foje. Auxtomata valiza klasifika sistemo estis
instalita.
3.Cxinio konstruis en la Xijiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono fervojon kun longo de
1?46.371 kilometroj. La fervojo komencigxas de Turpan en la oriento de Xinjiang kaj
finigxas en Kashi, grava urbo en la suda Xijiang. Multaj el la tieaj logxantoj la unuan
fojon vidis trajnon. La fervojo ludos gravan rolon en la ekonomia disvolvigxo de la
nordokcidenta parto de Cxinio.
4.Post 8-jara konstruado, la plej granda elektrejo Ertan de Cxinio estis lancxita al elektroprovizado. La elektrejo sur Yalong-rivero en Sichuan-provinco konsistas el 6 generatoraroj kun kapacito de 550 mil kilovattoj. Cxiujare la generatoraro kun totala kapacito de 3.3 milionojn da kilovattoj liveros 17 miliardojn da kilovatthoroj da elektro.
5.En Haikou de Yunnan-provinco de Cxinio oni trovis fosiliojn de la plej antikva
vertebrulo de la mondo, kaj oni nomas gxin Haikou-insekto. Dank' al la trovo de la
fosilioj de la insekto kaj Kunming-fisxo antaux 530 milionoj da jaroj, la origino de la
vertebruloj inkluzive de homo fruigxis pli ol 50 milionojn da jaroj ol la nuna konkludo.
Sur orangxkolora skisto la grize blua Haikou-insekto estas klare videbla. Pere de
mikroskopo oni povas klare vidi la koron, okulojn, voston, dorsan angion, inteston kaj
anuson de la insekto?Oni miris, ke la insekto jam havis relative perfektan cerbon. Fakuloj
asertis, ke la trovo de Haikou-insekto renovigos la historion de vivo sur la terglobo.l
Nun la tuta mondo konsternigxas pro manko de klinika sangoprovizo kaj kruca infekto de
sangotransfuzado. Post multjara esplorado Cxinio jam havas industrian produktadon de
sangosurogato. La sukcesa elfaro de sangosurogato mildigas la problemon de manko de sango
kaj evitas sangan poluon krucan infekton kaj la sangotransfuzan reakcion. La sangosurogato
estas longe konservebla, facile transfuzebla kaj transportebla, kaj tio multe altigis la
kapablon en urgxa savo kaj sangotransfuzo.
6.En la nomlisto de grave poluitaj urboj publikigita de la Monda San-Organizo, oni povas
legi la nomojn de la cxinaj urboj Taiyuan, Pekino, Urumqi kaj Lanzhou.
Cxiujare en Cxinio oni konsumas 1.2 miliardojn da tunoj da karbo, kio serioze poluas la
medion. Krome la urboj estas poluataj de industria pulvoro, industria gaso, auxta
vostogaso, polvo de konstruejo kaj bruligado de fojno en la kamparo. En tiuj urboj oni
pozitivajn kontrauxrimedojn por moderigi la poluadon, ekzemple en Pekino la registaro
malpermesis hejti per karbo, herbizis la teron kaj pavimis teran plankon per brikoj. Sed
Cxinio estas disvolvigxanta lando, kaj la kontrauxrimedoj ne povas ricevi suficxan
monhelpon, tiel ke la laboro kontraux poluado de la urboj estas peniga kaj longedauxra.
7.La 19-a de decembro de 1999 estas la 35-a datreveno de la inauxguro de Esperanta
disauxdigo de Cxina Radio Internacia. Samideanoj de la Esperanta Sekcio de Cxina Radio
Internacia multe penis en la pasintaj 35 jaroj kaj konstruis inter la mondaj samideanoj
ponton por amikeco, paco kaj interkompreno. Auxskultantoj lauxdis, ke ilia disauxdigo
malfermis fenestron por koni Cxinion. Multaj samideanoj en- kaj eksterlandaj skribis al
ili esprimante saluton, gratulon kaj bondezirojn.l En la fino de 1999 hungara aviadisto la
unua sukcesis traflugi la karstan truon Tianmendong kaj estis enskribita en
Guinness-rekordojn. Post li tion sukcese faris ankaux aviadistoj de Rusio, Usono,
Kazahxstano, Cxehxio kaj Litovio.
Tianmendong situas sur Tianmen-monto en la pitoreskejo Zhangjiajie en la okcidenta parto
de Hunan-provinco, Cxinio. La truo situas sur la absoluta alteco de 1?61 metroj. La alteco
de la truo estas 127.37 metroj, la profundeco 279.42 metroj, kaj la malplej granda
largxeco en la truo 28.03 metroj. Sxajne tia truo sur tiel alta apika rokmuro estas unika
en la mondo.