HIERAUx KAJ HODIAUx

En la lastaj 20 jaroj, kune kun sxangxigxo de la cxina ekonomia vivo, iom altigxis la nivelo de la popola vivo, kaj nerimarkite sxangxigxis ankaux la koncepto de la cxinoj. Sube ni citu kelkajn ekzemplojn pri tio.

Kiel konsumi? Cxinoj kutimas elspezi laux la enspezo, vivi sxpareme kaj havi sxparmonon por eventuala bezono. Lastatempe aperis cxe malmultaj cxinoj la nova vivmaniero, nome "vivi de morgauxa enspezo". Ili prunteprenas monon de banko por acxeti auxton kaj logxejon.

Akcenti sian propran valoron. En elektado de profesio, parto de la cxinoj ne plu akcentas la socian pozicion de la profesio, sed la enspezon kaj pruvon de sia propra valoro. Laboruloj jam akceptis la koncepton "gajni laboron per kapablo kaj enoficigxi per konkurenco".

Malgrandigxas la familio en Cxinio. Jam ne estas multaj familioj, en kiuj kune logxas pluraj generacioj aux kelkaj fratoj. Tri-membraj (edzo, edzino kaj ilia solinfano) familioj konsistigas grandan parton de la cxinaj familioj.

Naskolimigo jam enradikigxis en la koro de la cxina popolo. Pli kaj pli multaj homoj volonte observas la politikon pri naskolimigo kaj sxatas euxgenikon. "Ju pli da infanoj, des pli da felicxoj", "naski filon por garantii vivtenon en sia maljuneco" kaj similaj malnovaj vidpunktoj jam arkaikigxis.

PEKINA AKVARIO

Dank' al finkonstruigxo de la Pekina Akvario en la Pekina Zoo, logxantoj en Pekino, kiu distancas de maro pli ol 200 kilometrojn, ekhavis la sxancon "kontaktigxi kun maro". La konstruajxo, blue kaj flave kolorigita, havas la formon de bukceno, kaj la tegmento cxarpentita el sxtalaj trusoj.

Infanoj tre sxatas propramane tusxi bestojn en zoo, sed tio ofte estas malpermesata. En la akvario estas "tusxebla baseno", en kiu vivas asterioj, ehxinoj, konkoj, hxelonioj k.a. Infanoj gxoje etendas manon por tusxeti ilin kaj en tio ili sentas ekstazigxon.

En la akvario estas subakva koridoro. Gxin trairante, la vizitantoj povas vidi dekmilojn da belaj fisxoj kaj multkoloraj koraloj. La koridoro estas ekipita per du-nivelaj elevatoroj.

En vasta baseno nagxas "leopardo-sxarko", timinda laux la nomo sed fakte tre milda, "flegistino-sxarko", forta kaj cxiam krozanta plej supre en la akvo, aroganta "citrona sxarko" kun rugxaj okuloj kaj akraj dentoj, kiu mangxas cxiufoje almenaux 4-5 grandajn fisxojn.

Cxiutage en la akvario oni oferas prezentadon. Bone dresitaj balenoj kaj delfenoj dancas baleton en akompano de bela melodio, kaj petolaj marleonoj faras diversajn amuzajn kaj malfacilajn pozojn. Prezentado de la bestoj rikoltas varman aplauxdadon kaj huraon.

SxTONA LEONO

Leono estis unu el la totemoj de la cxinoj. Cxinoj tre sxatas havi sxtonajn leonojn antaux palaco, mauxzoleo, ponto, domo k.a.

Antaux Tian'anmen-pordego kauxras du paroj da sxtonaj leonoj. La delikata gravurado kaj natura pozo faras la leonojn sxajne vivaj. Kaj 15 kilometrojn for de Tian'anmen estas fama ponto Lugouqiao. Sur la balustroj ambauxflanke de la ponto estas 485 gravuritaj leonoj kun diversaj pozoj. Iuj leonoj ne estas facile rimarkeblaj, sekve cxe pekinanoj estas kompara diro, ke io estas "nekalkulebla kiel leonoj sur Lugouqiao-ponto".

En la antikveco instalo de sxtonaj leonoj observis certajn regulojn. Sxtonaj leonoj servas ne nur kiel ornamajxoj kaj gardantoj de la pordo, sed ankaux kiel marko de la socia pozicio de la mastro de la domo. Kutime la sxtona leono maldekstre de la pordo estas vira, kun pilko sub la piedo, kaj simbolanta potencon; dum tiu dekstre de la pordo ?ina, kun leonido cxe la piedo, kaj simbolanta fekundecon de la familio. La nombro de la bukloj sur la kapoj de la leonoj simbolas la rangon de la mastro, ju pli multaj estas la bukloj, des pli alta la rango.

KOLORAJ ARGILAJ PUPOJ

Lastatempe oni trovis 11 kolorajn argilajn pupojn duonnudajn en 800-kvadratmetra kavo cxe la mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K. sur la trono). La supra korpo de la pupoj estas nuda kaj farbita je pale roza koloro.

Tiuj pupoj estas malsamaj ol la terakotaj militistoj elterigitaj de post l974. La nunaj pupoj havas diversajn pozojn. La pupo n-ro l, 175 cm. alta, rekte staras, tenante la dekstran pojnon per la maldekstra mano antaux la ventro. La pupo n-ro 3 altas 190 cm. kun muskolaj brusto kaj brakoj, la ventro iom barela, umbiliko elstara, zono nodumita sub la umbiliko, la dekstra brako suprenlevita, la maldekstra dikfingro enigita en la zonon, la maldekstra gambo iom kurbigita antauxen, la dekstra piedo tretanta malantauxen. La pupo n-ro 5 altas 200 cm., la nudaj brakoj montras fortikecon, la manoj estas antaux la abdomeno, kun oblonga leda sako en mano antaux la mallonga jupo, kaj la sako estas kunligita kun la zono.

Fakuloj opinias, ke tiuj argilaj figuroj en mallonga jupo estas artistoj de teatro, akrobatiko kaj lukto. Unuafoja trovo de tiaj figuroj estas tre valora por esploro pri la kortega amuzado de Qin-dinastio.

La registaro de Shaanxi-provinco decidis konstrui Muzeon de Mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kiu inkluzivos la Muzeon de Terakotaj Militistoj kaj Militcxaroj, la Muzeon de Bronzaj Cxaroj de Qin-dinastio kaj la muzeon de kirasoj de la dinastio. La nova muzeo eble estos la plej granda en Cxinio.