Nuba, Gxojlo kaj Rava

"Verdire, tiam mi estis iel naiva, ke mi edzinigxis al li antaux ol koni liajn gepatrojn."

Teksto de WANG JIANBING Fotoj de GxOJLO

DE auxgusto gxis oktobro pasintjare mi volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Iun semajnfinon mi venis en la urbon Parizo, kiun mi revis viziti. Miaj amikoj Marie Thierry k

aj Mauxrice Sujet varme akceptis min. Cxe adiauxo s-ino Marie petis min transdoni paron da pupoj al Rava, la filino de Gxojlo kaj Nuba, kun kiuj sxi konatigxis

dum la 1-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Sxanhajo somere de 1996.

Gxojlo, Nuba kaj Rava estas miaj malnovaj amikoj. Dum la 2-a Cxina Kongreso de Esperanto en 1991 mi ekkonis ilin. Tiam Rava estis nur 2-jara infano bal

butanta Esperanton. Gxojlo estas sxia patro, Nuba ?partrino. Interese, Gxojlo kaj Nuba interkonatigxis kaj amikigxis dum la 1-a Cxina Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1985 en Kunm

ing, cxefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Cxinio. Tiam Gxojlo estis labo

risto de iu granda pekina kemiindustria fabriko, kaj Nuba ?instruistino en Shanxi-pr

ovinco, centojn da kilometroj for de Pekino. La gepatroj de Nuba, altrangaj sxtatoficistoj, malaprobis la elekton de sia filino, cxar ili opiniis, ke la filino estas senprudenta kaj ne bone konsideras la sekvon de la edzinigxo al Gxojlo.

Retrorigardante la aferon, Gxojlo kaj Nuba diris: "Esperanto kaj amo subtenas nian persistemon." Tiam ili planis, ke aux Nuba translogxigxu al Pekino, aux Gxojlo al Shanxi, aux ili kune al iu alia loko. Felicx

e, Nuba sukcese havigis al si okupon en Pekino. Sxi diris: "Verdire, tiam mi estis iel na

iva, ke mi edzinigxis al li antaux ol koni liajn gepatrojn." En Cxinio gejunuloj gxenerale konatigxas kun la ambauxflankaj gepatroj antaux la geedzigxo. Sed Nuba estas escepto.

Post la edzinigxo Nuba ekkonsciis, ke en la cxiutaga vivo estas ne nur amo. Antauxe en sxia hejmo cxiuj aferoj estis arangxitaj de sxiaj gepatroj ka

j la servistino faris kuiradon. Nun sxi devas zorgi pri cxiuj bagateloj. Per sia kapablo Gxojlo montris, ke li estas kompetenta ed

zo. Li estas talenta en multaj kampoj. Li lernis elektroteknikon kaj ankaux fotografion. Li instal

is hejtilon en la hejmo, tapetis la plafonon kaj murojn kaj garnis la plankon per plastaj platoj. Kaj la lastan someron li venigis helpantojn por konstrui dome

ton kun areo de 15 kvadrataj metroj cele akcepti esperanti

stajn gastojn. Nun li estas profesia fotisto de sia fabriko.

En 1988 Gxojlo kaj Nuba ekhavis infanon Rava, kies nomo estis donita de Seimin, samideano laboranta en la Cxina Radio Internacia. Antaux la nasko Nuba kantis

Esperante al sia bebo en la utero kaj, kiam Rava venis en la mondon, Gxojlo cxiam parolis kun sx

i en Esperanto. En sia tri-jara kaj naux-jara agxo Rava forte rifuzis E

speranton. Tio multe konfuzis la gepatrojn. Post konsulto de libro Gxojlo komprenis, ke tio estas portempa fenomeno en kreska periodo de

infanoj kaj li kiel antauxe lernigis al Rava Esperanton. Por faciligi al sxi lern

adon de Esperanto kaj firme radikigi Esperanton en sxia kapo, la gepatroj ne frue

instruis al sxi la anglan lingvon, kvankam Nuba estas anglalingva instruistino. Foje Rava songxe parolis Esperanton, kaj la gepatroj pensis, ke venas tempo instr

ui al sxi la anglan lingvon, kaj tiam sxi estis jam 7-jara.

Estas gxojige, ke Rava progresis pli rapide ol siaj samagxuloj en lernado de la angla lingvo. Dank' al kelkjara prakti

kado sxi memoris kvanton da anglaj vortoj kaj bone kaptis la ritmon de anglaj

frazoj. Tio estas malfacila por aliaj geknaboj, cxar la tono kaj vortoj de la cxina lingvo multe diferencas de tiuj de la euxropaj lingvoj, sed Rava facile transpasi

s la lingvobaron.

Por plivastigi sxian vidkampon, Gxojlo kaj Nuba lauxeble partoprenigis sxin en diversaj Esperantaj renkontigxoj. S-ino Marie Thierry, kiu donacis pupojn al Rava, konis sxian familion pere de sxi. En la 1-a Azia Kongreso en Sxanhajo

, Rava vagis en la kongresejo kaj renkontigxis kun Marie. Cxe adiauxo Marie donacis al Rava ludilon urseto kaj sxerce diris al sxi: "Mi kunportis nur unu urson al Sxanhajo, ne diru al aliaj knaboj." Tiel ankaux la gepatroj konatigxis kun la donacinto.

La urseto nun ankoraux sidas sur la sofo en la cxambro de Rava.

Rava kaj sxiaj gepatroj konas multajn alilandajn esperantistojn. Ilia hejmo jam far

igxis pekina "Gxojlo-hotelo". Cxirkaux 30 esperantistoj el diversaj landoj gastis cxe ili. Iusomere, kune ve

nis 7 junaj koreaj esperantistoj. Kaj sur la planko, litoj kaj sofo kaj en la koridoro, cxie

estis homoj. Dum kelkaj tagoj ili kune mangxis, babilis kaj vojagxis. Ra

va multe spertis la Esperantan etoson kaj havis nenian timon cxe la kontakto kun alilandanoj. Rava nun estas 11-jara knabino en la 4-a klaso de elementa lernejo. Sxi interesigxas pri manipulado de komputilo kaj ludo de volano.

Nuba kaj Gxojlo nun havas pli da libera tempo fari siajn proprajn aferojn. Nuba

estas anglalingva instruistino de iu instituto. Antaux du jaroj ankaux sxi allogigxis de komputilo kaj ekstudis pri instruado per komputilo. Pasintjare sxi kaj sxiaj amikoj kune faris komputilan kompaktan diskon pri anglalingva instruado. Post tio sxi pensis, kial sxi ne faris kompaktan diskon pri Esperanto. Kun la ideo sxi kaj la familianoj sin jxetis en la laborojn por la Esperanta kompakta disko. Havante sperton pri la anglalingva disko, sxi ne havas grandan problemon pri disko de Esperanta instruado. Sur la kompakta disko estas dialogoj de la geedzoj kaj kanto de la filino, Esperanta prononcado de Nuba kaj pentrajxoj de Gxojlo. Gxi estas tauxga por helpi infanojn lerni nian lingvon. Unuavide mi ecx

ne kredis, ke gxi estas farita de ili mem. Gxi estas tre bela, interesa kaj profesie arangxita.

Utiligante la avantagxon de instruado, Nuba starigis kelkajn Esperantajn kurso

jn en sia instituto. Sxiaj kolegoj ekkonas Esperanton kaj komprenas ilian agon. Komence, kiam Nuba kaj Gxojlo instruis al Rava Esperanton, iuj ecx primokis ilin. Sed poste oni lernis ilian instruan metodon por infano.

"Gxojlo-hotelo" akceptas cxiujn samideanojn. Gxojlo sxatas kolekti diverslandajn mapojn. Se vi gastos cxe ili, neforgesu kun porti mapon.