INTER NI

Kiam niajn legantojn atingas cxi tiu numero, la tuta Cxinio estas banata en gxojo de la Printempa Festo. Cxi-jare la Printempa Festo estas en la 5-a de februaro, tamen la celebrado dauxras duonmonaton en iuj lokoj, precipe en la kamparo. Tiu komuna festo de multaj cxinaj nacioj estas ricxaj je moroj kaj kutimoj. En nia februara numero legigxas serio da artikoloj kun bildoj, kiuj detale konigas la feston.

La 20-an de decembro 1999 Makao, okupita de alia lando, revenis en la sinon de sia patrio. Post Hongkong ankaux tiu atentokapta evento markis la finon de humiligxo de Cxinio. "Makao Revenis!" konigas la ceremonion pri redono de la regpotenco, kiun partoprenis ankaux delegitoj de 53 landoj.

Iuj el niaj legantoj, kiuj iam gxuis cxinajn pladojn, deziras mem prepari unu aux du. La artikolo "Iom pri cxinaj pladoj" ja estas verkita por kontentigi la bezonon de tiuj legantoj. Cxar en Cxinio estas 4 gravaj kulinaraj sistemoj, kies pladoj estas malsamaj en preparado kaj gusto, do pro tio la nomita artikolo estas tro simpla.