ORIGINALE VERKITAJ

Poemoj el Ukrainio

de VLADIMIR HxODIN

Zamenhof

En malgranda pol' urbeto
Iam logxis la knabeto,
Multe pensis li kaj legis,
Al homaro helpi strebis.

Farigxinte kuracisto kaj estante humanisto,
Kreis lingvon li por homoj,
Tre logikan, belan, bonan!

Pasis jaroj... Esperanto sonas kiel bela kanto!
Flugas gxi de l' kor' al koro,
Malgraux limoj, maroj, montoj.

Kaj en cxiu kontinento
Flugas la facila vento,
Brilas arde verda stelo,
Vivas Zamenhof' ideo!

Dum UEA-kongreso

En Palaco homoj svarmas,
De l' felicx' okuloj larmas,
Esperanta parolado, brakumado kaj kisado!

?"Vi el kiu lando venis?
?Cxu vi longe min atendis?
?Iru ni kaj registrigxu!
?Ni finfine renkontigxis!"

Granda Fest' esperantista,
Kaj neniu estas trista,
Cxiu estas en medio de la Rondo Familia!

Al Vasilij Erosxenko

Mallongan vivon Vi travivis,
Verdire, mi al vi envias.
Vi vidis multon, ne vidante,
De l' lando al la land' migrante.

Kaj cxie amikar' verdstela
Al la movado tre fidela,
Kun Vi intencis renkontigxi,
Kaj poste, nepre amikigxi!

Vi lasis bonajn rememorojn,
Belajn kaj vivajn, kiel floroj,
Poeto kaj esperantisto,
Kaj ankaux granda humanisto!

de VILJAM VASILJOVICx ZATJORA

En somerzenito

Altas cxirkaux lago scirpa muro ?
Malhelverda ?sxajnas gxi velura.
Stagnas, ne movetas akva glato,
Kvazaux inter scirpoj vitra strato.

Akvo diafana kaj sonora
En cxemara lago senangora,
Akvo malvarmeta, vivodona
En varmega tag' somersezona.

Altas cxirkaux lago scirpa muro,
Tintas foli-glavoj en obskuro.
El profundo, el obskuro tiu
Blankaj cignoj nagxas en gracio.

Rondoj largxaj kuras laux la vasto
Diversflanken, nehaltige, haste
De l' fieraj birdoj cente, mile ?
Regas cxie paco kaj trankvilo.

Altas cxirkaux lago scirpa muro,
Altas super gxi cxiellazuro.
Kaj en akvo speguligxas cxio:
Scirp', cxiel' kaj cignoj en gracio.

Oni diros: Kia cxi novajxo ?
Scirpoj, cignoj, akva ebenajxo?
Sed en simpla terbeleco tia
Entenatas la sagxeco Dia.

Antaux sunsubiro

Jam transpasita vivkulmin'
Plej bonaj jaroj forflugintaj.
El la spegul' rigardas min
Okuloj lacaj, paligxintaj.

Ne hastu vi al mi, maljun':
Ankoraux ami mi ne cxesis.
Kaj ne subiru mia sun':
Ne cxion fari mi sukcesis.

Tag' februara

Tago sunplena, frosta, grizhara...
Staras en prujno arboj cxe l' maro,
Staras ?silentas, kvazaux pentritaj,
Kvazaux de peza pens' absorbitaj.

Disto dormetas en dolcxa langvoro.
Brilas cxiel' super gxi senkolora...
Tago belega, kvieta kaj klara ?
Neripetebla tag' februara.

Dezirata gast'

Demetas jam glacian veston tero,
Levigxas sun', klarigxas monda vast' ?
Animo sentas: venas primavero,
plej dezirata kaj plej kara gast'.

Alvenos gast' ?enuoj tuj formortos,
En mia kor' naskigxos gxoja kant'.
La primaver' al mi saluton portos
De mia jun' el malproksima land'.