POR KOMENCANTOJ

Averto de montogrimpisto

de LIU YANMIN

IU montogrimpisto, sen oksigena botelo, plurfoje trairis "mortan zonon por montogrimpado" 6 500 metrojn super la marnivelo kaj atingis la kulminon de Qogir, la dua alta montpinto de la mondo. Lia sukceso estis notita en Guinness en 1993.

Estis granda deziro por montogrimpistoj atingi Qogir sen oksigena botelo. En 1881 la kulminon atingis iu kun oksigena sako. Sed neniu sukcesis en tio sen oksigeno, cxar en la loko 6 500 metrojn super la marnivelo estas maldensa aero. Dum grimpado oni devas ofte halti por spiregi almenaux 10 minutojn. Sen helpo de oksigena botelo, estas neimageble atingi la kulminon 8 000 metrojn super la marnivelo.

Tamen tiu grimpisto sukcesis. Por realigi sian deziron, li cerbumis kaj fine malkovris la misteron de senoksigena grimpado. Ricevinte Guinness-diplomon, li diris: "Mi opinias, ke avido estas la plej granda malhelpo, cxar proksime al la kulmino ecx malgranda avido konsumas multe da oksigeno. Antaux ol atingi la kulminon, oni devas forpeli cxian avidon por rezervi oksigenon necesan por la kvar membroj en la maldensa aero.

Multaj ne spertis montogrimpadon nek medion kun malmulte da oksigeno, sed eble iagrade trenis sian malricxan vivon. Cxu vi tiam ne rimarkis, ke oni certe ne povas atingi la kulminon de sia vivo kaj kariero, se granda monavido kaj gxuemo okupas lian penson?