ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

*La 12-an de novembro l999 personoj de diversaj rondoj de Pekino kunvenis en la Popola Halo memore al la 100-a datreveno de la naskigxo de s-ro Chu Tunan, fama cxina socia aktivulo, pioniro de la popola kultura afero de Cxinio por amikeco kun la eksterlando kaj unua prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto".

*La 6-7-an de novembro l999 okazis en la Nordokcidenta Agronomia Universitato en Sihaanxi-provinco la 1-a Konferenco pri Agrikulturo kaj Medio en Esperanto. Gxin cxeestis 13 cxinaj esperantistoj kaj inauxgurajn vortojn donis profesoro Io Chou, fama entomologo de Cxinio. S-ro Huang Yinbao, gxenerala sekretario de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio (IAEA), kaj s-ro Shi Chengtai faris prelegon. S-ro Takeuti Yosikatu, membro de la Komitato de Azia Esperanto-Movado, cxeestis la konferencon kaj vizitis s-ron Io Chou kaj lian entomologian muzeon. S-ro Bruno Najbaro, prezidanto de IAEA, kaj d-ro Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA, alsendis gratulajn leteron kaj telegramon. (Shi Chengtai)

*La 14-an de oktobro 1999 s-ro Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, vizitis la redakcion de EPCx, profitante la okazon cxeesti kunvenon en Pekino. Li intervidigxis kun s-ro Yu Tao, prezidanto de la Cxina Junulara Esperanto-Asocio, cele interkonsiligxi pri kunago de la 56-a IJK en la jaro 2000 en Hongkong.

*La 7-an, 9-an kaj 20-an de septembro kaj la 1-an kaj 30-an de oktobro 1999 la Cxina Posxta Administracio emisiis posxtmarko-seriojn "La 125-jarigxo de Universala Posxta Unio", "La Internacia Maljunula Jaro", "La 50-jarigxo de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco", "La 50-jarigxo de la Cxina Popola Respubliko ?Nacia Unuigxo" kaj "La 10-jarigxo de la Praktikado de la Espera Konstruo". La Filatela Kompanio de Haikou de Hainan-provinco lancxis unuatagan stampilon en la cxina lingvo kaj Esperanto. La stampoj estis desegnitaj de s-ro Zhang Linrui. (Zhang Linrui)

BULGARIO

*La 50-a Kongreso de Bulgaraj Esperantistoj okazis en pitoreska urbo Pazargik inter la 3-a kaj 5-a de septembro 1999. Celebrita estis same la 90-jarigxo de la loka E-societo "Sukceso" kaj la 100-jara jubileo de Radoslav Trickov, unu el la plej fruaj E-agantoj kun enlanda kaj monda populareco. Krom 98 delegitoj kaj gastoj el 28 logxlokoj, la kongreson cxeestis ankaux gastoj el Italio, Auxstrio kaj Hispanio. Renato Corsetti (UEA) faris utilajn rekomendojn rilate antauxstarantajn taskojn de la movado. Estimata estis same la partopreno de Ljubomir Trifoncxovski, gxenerala redaktoro de "Literatura Foiro", Svislando. (Hristo Manolov)

CxEHxIO

*La klubo de vojagxistoj Hanzelka kaj Zikmund Globe Prosimerice, cxefa organizanto de infana krea plastikarta kaj literatura konkurso "La infanoj kaj la mondo", volonte tra EPCx invitas pluajn malgrandajn pentristojn, verkistojn, auxtorojn de vojagxskizoj kaj fotografistojn cxu individue aux kolektive al ilia konkurso. Verketojn de infanoj, krom aprezado, ili uzadas al ornamado de domoj por pensiuloj, de oficialaj cxambroj kaj koridoroj en lernejoj kaj urbodomoj, kaj literaturajn verkojn en iliaj brosxuroj kaj katalogoj. Do preskaux cxiuj verketoj trovos konforman akcepton. Oni atendas viajn interesajn verketojn. Kveta kaj Jaromir Polakovi, CZ-671 61 Prosimerice 149, Cxehxio. (Kveta kaj Jaromir Polakovi)

FRANCIO

*La tria internacia renkontigxo de Plouezec, organizita de Roger Eon kaj de Esperanto-22, okazinta de la 20-a gxis la 27-a de auxgusto 1999 estis plenplene sukcesa. Aligxis al gxi 90 personoj, el kiuj 15 estis infanoj 7-17-jaraj. 4 kursoj estis organizitaj: Post tiu sukcesa arangxo jam preparigxas la 4-a renkontigxo okazonta de la 19-a gxis la 25-a de auxgusto 2000. (Louise Rigault)

MEKSIKIO

*Filio Meksikio de la Internacia Akademio de la Sciencoj (IAS) estis legxigata en Meksikio kiel Civila Asocio en 1999. La unua kongreso okazos en Celaya (proksime de Meksikurbo) inter 21-23 de aprilo 2000, kaj estos honorata de prof. Helmar Frank, prezidanto de Euxropa IAS. Mondkonata prof. Karl Pribram ankaux prelegos en la kongreso pri "Lumo, videblo kaj planeda konscio". D-ro Gustavo Vega (nacia direktoro), d-ro Ruben Feldman-Gonzalez M.D. (prez. Fondinto), <103163.3356@compuserve.com>

Esperanto-kurso en mezlerneja lernejcentro en Pale, Srpska. (Mico Vrhovac)

RUSIO

*La 26-an de septembro 1999 en Ivanovo sukcese pasis la Unua Lingva Festivalo. La arangxo allogis pli ol 170 personojn, cxefe studentojn kaj pli agxajn lernejanojn. Dum la festivalo estis prezentitaj 19 lingvoj, Esperanton prezentis Irina Goncxarova (Moskvo) kaj Aleksej Bescxastnov (Kinesxma). (Andrej Ananjin)