"Miela monato" en Esperantujo (I)

de PENG ZHENGMING

EN julio kaj auxgusto pasintjare mi vizitis Euxropon. Krom renkontigxo kun atendataj amikoj, ankaux multaj neatenditaj konatigxoj gxojigis min. Mia "miela monato" havas du sencojn: Paslogxante cxe euxropanoj, mi ne kutimis al ilia ordinara mangxajxo pano kun sxinko kaj fromagxo, mi do prenis en la monato nur panon kun mielo; aliflanke, post dekkelkjara lernado de Esperanto, tiu cxi mia unuafoja eksterlanda vojagxo per nia lingvo farigxis tiel grava, ke gxi probable sxangxos mian estontecon.

TRI-FOJE, SED NUR OK HOROJN EN PARIZO

Estis frua mateno, kiam la aviadilo atingis Parizon, la mondfaman romantikan urbon, kiu impresis min per pompo de sia lamplumo vidata de supre. Mia ret-korespondanto Marc Noulin kaj lia edzino atendis min cxe la elirejo de la flughaveno. La pli-ol-60-jaraj geedzoj, kiel emeritaj fervojistoj de Parizo kaj veteranaj SAT-anoj, volontas dedicxi siajn lastajn jarojn al E-movado. Estis nur 3 horoj disponeblaj por mi en Parizo, cxar mi devis veturi al orienta franca urbo Metz por konferenco. Dank' al la bona arangxo de la geedzoj, mi vizitis Parizon en mallonga tempo.

26 tagojn poste, t.e. la 11-an de auxgusto, mi revenis Parizon post lauxhormontrila vojagxo en 15 urboj de 5 landoj. Por reagi al la afableco de geedzoj Marc, mi acxetis reiran flugbileton de la 14-a por havi 3 tagojn por bone rigardi Parizon.

Tamen nur 2 horojn poste, mi estis kondukita al la antauxurbo de Parizo, kie logxas Marc kaj lia edzino post sia emeritigxo. En la sekvantaj tagoj ni partoprenis la Parizan Internacian Kulturan Festivalon, rigardis la lernejon iam vizitatan de Balzac kaj akceptis intervjuon de jxurnalistoj, kompreneble ni ankaux renkontigxis kun lokaj esperantistoj. La plej gxojige estis, ke ni veturis kelkajn horojn por viziti la Esperantan Kulturdomon cxe Bauge, meze de Francio. Tie mi renkontigxis kun veteranaj samideanoj, kiuj estis diligente laborantaj por la baldaux okazonta E-renkontigxo.

Antauxtagmeze de la 14-a estis tempo por mi forlasi Parizon. Frumatene Marc vekis min, ke mi ankorauxfoje rigardu la urbon. Dum 3 horoj ni promenadis en pluveto sur la placo antaux Luvro kaj sur la strato Champs-Élysées, rigardis Ejfel-turon de proksime kaj foruzis la lastan filmon antaux la Triumfarko.

Cxiam restos en mia songxo Parizo kaj la centjara domo de geedzoj Marc, kun gxardeno, parcelo kaj kelo.

IMPRESO PRI KONFERENCO EN METZ

Metz estas malgranda urbo en la orienta parto de Francio, proksima al Germanio kaj Luksemburgio. Kun malmulta logxantaro, gxi geografie similas al la cxina urbo Wuhan, kie mi logxas: ambaux estas provincaj cxefurboj, trairataj de fervojo, cxe kunfluejo de du riveroj.

Laux komisio, samideano Modesto atendis min en la fervoja stacio. Antauxe ni ne konis unu la alian, tamen li varme akceptis min. Tuj post kiam ni forlasis la stacion, li regalis min per franca plado "karehelikoj". Preskaux cxiun sekvantan tagon li invitis min al tagmangxo en diversaj restoracioj. Foje refoje mi diris al li dankon pro lia malavara regalo, sed li cxiam rigardis tion kiel sian honoron. Kvankam ankaux mi tiamaniere regalis samideanojn vizitantajn en Wuhan, tamen cxi-foje kiel gasto, mi sentis malkvieton. Dum la 84-a UK, la de LKK rekomendita dommastro Jean-Louis Paccou, lia edzino kaj iliaj gefiloj traktis min kiel samfamilianon. Cxar mi ne kutimas al euxropa sodakvo, ili donis al mi mineralan akvon cxiutage.

Nun mi rakontu pri la konferenco.

La Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) estas organizo fondita en 1988 kaj registrita en Metz. Ne posedante sian propran kunvenejon, kia la Esperanta Kulturdomo en Bogue, OSIEK gxenerale pere de LKK luis lokan publikan kunvenejon. Cxi-foje gxi disponis kulturdomon de la urbo. La domo estas regula, kaj tie okazantaj ekspozicioj de pentrajxoj kaj kaligrafajxoj spicis nian konferencon.

La alia karakterizajxo de la konferenco estas nemulteco de partoprenantoj kaj alta nivelo. Preskaux cxiuj cxeestantoj havis sxancon kontakti unu alian. Antauxtagmeze unu aux du homoj faris prelegon, kiun sekvis diskuto. Posttagmeze estis ekskurso. En du posttagmezoj ni vizitis Luksemburgion kaj Nancy de Francio. Cxiufoje post tio estis koncerto aux amuza vespero.

OSIEK-prezidanto Eugène de Zilah, lia edzino kaj iliaj infanoj, cxiuj estas esperantistoj. La geedzoj forvendis sian posedajxon kontraux velsxipo. Sur gxi ili vivas kaj faras verkadon. "La Gazeto" redaktata de la prezidanto estas altnivela inter la Esperantaj literaturajxoj. Dum la konferenco lia nova libro priskribanta lian vivon sur la velsxipo estis tre sxatata de la partoprenantoj.

Menciinde estas, ke cxina samideano Xie Yuming gajnis la literaturan premion de OSIEK pro sia esperantigo de la klasika cxina romano "Rugxdoma Songxo". La romano vekis intereson de la cxeestantoj; la prezidanto dufoje regalis min en cxina restoracio post mia prelego por pli multe koni la cxinan kulturon; inter la partoprenantoj estas tiu, kiu scias multajn cxinajn idiotismojn, kaj ankaux tiu, kiu dufoje vizitis Wuhan; kaj en la Internacia Kultura Festivalo okazinta en Parizo la prezentado de pekina opero vekis aplauxdon... Cxio cxi tio montras, ke la cxina kulturo kun longa historio cxiam altiras al si alilandanojn; kaj Esperanto ludas gravan rolon en intersxangxo de naciaj kulturoj.

LA "MONDKONCEPTO" DE JOSE

En OSIEK mi konatigxis kun Jose, portugala samideano laboranta en la stabo de EU en Belgio.

Jose estas ne nur leganto de EPCx de antaux 20 jaroj, sed ankaux ununura alilanda abonanto de "Penseo", malgranda literatura periodajxo eldonata de la Hubei-a Esperanto-Asocio. Fakte ni senpage sendis nian gezeton al alilandanoj, sed Jose memvole abonas gxin por kontribui al la cxina movado. Kiel nova amiko, li invitis min: per sia auxto li veturigis min al Bruselo.

Jose laboras por EU kiel tradukisto. Ankaux Angelos, unu el liaj kolegoj, estas esperantisto, kiu partoprenis la 71-an UK en Pekino. Kiel membroj de Esperanto-grupo de EU, ili sxatas konversacii en Esperanto post laboro.

Laux invito mi vizitis la hejmon de Jose. Li plej fieras pri sia legocxambro. Tie estas ne nur lia komputilo konektanta lin kun la tuta mondo, sed ankaux sennombraj E-libroj. Mi rimarkis ankaux, ke li estas multescia pri Esperanto kaj gxia historio.

En lia hejmo cxie montrigxas lia intereso pri Cxinio: La infanaj ludiloj preskaux cxiuj produktitaj de Cxinio; la cxinaj pentrajxoj sur muroj, la cxinaj bovloj kaj mangxbastonetoj en sxranko, la zorgeme konservataj cxinaj kulinaraj receptoj; ecx lia komputilo kun memorbanko de cxinaj ideogramoj, tial mi senprobleme vizitis la hejmpagxon de nia "Yangzi-jxurnalo" kaj ankaux ricevis ret-posxtajxon senditan de mia filino.

Pere de EPCx kaj la Esperanta elsendo de la Cxina Radio Internacia, Jose observas cxion okazintan en Cxinio, ekz. Falungong, problemo pri Taiwan kaj inundo de Yangzi-rivero, pri kiuj li havas sian prudentan opinion.

Akcepti samtempe internaciismon kaj naciismon, utiligi Esperanton, portugalan kaj aliajn lingvojn ?eble tio estas la "mondkoncepto" de Jose.