Por la idealo de Esperanto

de HANG JUN

EN auxgusto, kiam la ora auxtuno sentigis al ni refresxigan agrablon, Nobel-premiito de 1994 pri ekonomiko profesoro Reinhard Selten laux invito de la Cxina Sxtata Fonduso por Natursciencaj Esploroj venis al Pekino por cxeesti la Internacian Simpozion pri Frontaj Fakoj kaj Fakoj Prioritate Financotaj de la Fonduso por Natursciencaj Esploroj. Li kune kun Nobel-premiito de 1976 pri fiziko profesoro Chao Chung Ting, Nobel-premiito de 1996 pri kemio profesoro Harold W Kroto kaj aliaj pli ol 100 sciencistoj diskutis kaj elmetis proponojn rilate al tiuj natursciencaj fakoj prioritate financotaj de Cxinio por esplorado en la venontaj 5 jaroj.

Posttagmeze de la 24-a de auxgusto profesoro Selten invitite gastis en la Cxina Radio Internacia (CxRI), kies direktoro Zhang Zhenghua intime akceptis lin. Post tio, laborantoj de la Esperanta Sekcio de CxRI kunsidis kun la gasto en varma etoso. Cxar profesoro Selten estas ne nur mondfama erudiciulo, sed ankaux fidela esperantisto, la interparolo farigxis aparte intima kaj temis nature pri Esperanto kaj Esperanto-movado.

Profesoro Selten diris al ni: "La idealo en Esperanto donis al mi la instigon lerni gxin. Oni nomas tion la interna ideo de Esperanto. Hodiaux oni ne multe parolas pri gxi, tamen gxi ekzistas kaj mi konfesas, ke mi kredas je la interna ideo de Esperanto."

Li informis al ni, ke ankaux lia patro estis esperantisto, sed kiam li komencis lerni Esperanton, lia patro jam forpasis. Kiam li studis en Frankfurto, li ofte vizitis esperantistan grupon kaj konatigxis kun samideanino Elizabeth, poste ili geedzigxis. Nun ili ambaux estas dumvivaj membroj de UEA. En 1995 li farigxis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Okaze de la 84-a UK en Berlino li laboris kiel rektoro de la 52-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Kun granda gxojo li diris al ni: "La kongreso estis tre sukcesa. En IKU ni havis 8 tre bonajn prelegojn. Dum la kongreso okazis Nitobe-simpozio, en kiu partoprenis ankaux nemalmultaj neesperantistaj filologoj kaj sociologoj, iuj el ili faris ankaux prelegojn. La simpozio donis al ili sxancon kontakti kaj koni Esperanton. Cxiuj diskutis pri la lingva problemo, kio estas utila por la solvo de la euxropa lingva problemo."

Kiam ni diris, ke Esperanto ekzistis jam pli ol 100 jarojn kaj nun faras klopodadon por la dua cento da jaroj, profesoro Selten serioze diris: "Estas longa vojo, kiun oni ankoraux devas atendi. Estas longa vojo, sed ne la fina venko morgaux, aux venontjare. Oni devas atendi longan vojon kaj ankaux ne povas esti vere certa pri la fina venko. Ni tiom zorgas pri la demando, cxu Esperanto farigxos fine la dua lingvo por cxiu en la mondo, kiom pri la demando, cxu oni laboras por tio. Se oni ne laboras, gxi ne realigxos auxtomate. Se oni laboras por tio, do oni havas pli da sxanco por tion realigi. Se oni malmulte laboras, do oni havas malmulte da sxanco. Tio estas gxenerala legxo de la vivo. Esperanto havas bonan perspektivon. Oni faris eksperimenton en lernejo kaj la rezulto montris, ke lerni Esperanton estas la plej bona preparo por lerni alian fremdan lingvon. Oni devas lerni Esperanton unue por lerni alian fremdan lingvon. Tio estas la plej ekonomia, plej scienca kaj plej efika vojo por lerni fremdan lingvon. Pri tio ni devas propagandi energie kaj praktiki. Tio devas ankaux esti orientilo de la lingva instruado."

Kiam ni parolis pri tio, ke en la nuna mondo oni sxajne pli kaj pli akcentas siajn proprajn naciajn lingvon kaj kulturon kaj ne tiom zorgas pri la komuna lingvo, profesoro Selten diris: "Tio ne estas kontrauxajxo. Oni ja deziras renkontigxi unu kun alia cxe la sama nivelo. La neuxtraleco de Esperanto estas grava avantagxo. Esperanto ne endangxerigas la malgrandajn lingvojn en la sama maniero kiel la angla lingvo nun endangxerigas ilin. Nun la angla havas grandan volon en la mondo, sed tio versxajne ne dauxros por cxiam, cxar tio sxangxigxos. En la historio estis ekzemplo. En la komenco de la 20-a jarcento la franca estis la plej grava internacia lingvo, sed tio finigxis antaux la Dua Mondmilito. Post la milito la angla farigxis la plej grava. Oni ne scias, kiom longe tio dauxros, sed ne dauxros certe por cxiam, cxar la nombro de homoj, kiuj parolas la anglan, denaske ne estas tiom granda, kaj la aliaj lingvoj, kiel ekzemple la cxina, estas pli fortaj laux la nombro de personoj sed ne laux la ekonomia enspezo. En tio la ekonomia signifo ja estas tre grava, sed la ekonomia signifo de aliaj landoj ekster la anglalingva tereno ja kreskos. Ankaux la ekonomia signifo de Cxinio certe kreskos. Oni povas atendi grandan kreskon de la ekonomia forto de Cxinio. Kaj post 50 jaroj oni havos tie versxajne unu el la plej ricxaj landoj. Tiam ankaux la cxina lingvo farigxos tre grava, malgraux ke gxi estas malfacile lernebla, precipe en la skriba maniero."

La paroltemo de profesoro Selten nature turnigxis al Cxinio, ni do petis lin iom paroli pri la internacia simpozio. Li diris: "Mi estas invitita de la cxina fonduso por naturscienca esploro al Pekino por la simpozio. Ni ne faras decidojn tie. Ni nur donas opiniojn kaj prezentas informojn pri scienca evoluo. Ni diskutas pri diversaj esplorkampoj, baza scienco kaj ankaux teknologia esploro, en kiu direkto oni ja konduku la teknologian evoluon en Cxinio."

Kiam ni tusxis la nunan staton de scienco kaj tekniko de Cxinio, profesoro Selten diris, ke en Cxinio estas vere multaj kapablaj sciencistoj, kaj kredis, ke Cxinio havos grandan progreson en scienco kaj tekniko kaj la cxinaj sciencistoj farigxos pli kaj pli gravaj en la internacia sciencistaro, kaj oni povas esti suficxe optimisma pri Cxinio.

Ni informis al li, ke dum la lastaj 20 jaroj Cxinio persistis en la reformado kaj malfermo kaj gxuste pro tio multe evoluis. Profesoro Selten diris: "Jes, la reformado certe dauxros. Laux mia opinio estas bona afero, ke tiu cxi reformado estas suficxe malrapida. Tro rapida reformado ofte kauxzas nestabilecon. Komencigxis jam la reformado ekonomia, ankaux la politika reformado devas esti malrapida. En la reformado la cxina registaro tre akcentas stabilecon, tio estas tre tre gxusta. Tio estas bona vojo."

Ni informis al profesoro Selten, ke decembre de 1999 35-jarigxos la Esperanta disauxdigo de CxRI. Li gratulis nin: "Tio estas tre grava laboro. Bedauxrinde, mi ne havas tempon por auxskulti vian radion. Tamen mi scias, ke multaj auxskultas vian radion. En Frankfurto mia japana amiko okulkuracisto prof. Rokuro Makebe ja ofte auxskultas vin kaj skribas al vi. Mi ne havas tempon por auxskulti radion nek faras ion por Esperanto, tamen bonsxance, mi havas la pozicion por iomete apogi gxin. Esperanto estas nia eterna idealo. Kiam gxi realigxos, tio ne estas grava. Gravas tio, ke ni devas klopodi kaj labori por gxi. Ni ne devas atendi gxis gxi realigxos. Mi pensas, ke ecx se gxi ne realigxos, valoras labori por gxi, cxar tio vere estas bona afero. Labori, almenaux apogi gxin kiel mi faras. Mi havas tre bonajn impresojn pri cxinaj esperantistoj. Vi havas gazeton 'El Popola Cxinio'. Vi havas radiostacion. Tio estas grandaj atingajxoj. Tio ankaux donas multajn amikojn al Cxinio inter la esperantistaro. Tio valoras por la cxina sxtato, ke tiom multaj esperantistoj amike rigardas Cxinion."

Cxe adiauxo ni sincere deziras renkontigxi kun li en la venontaj UK-oj, precipe en la sekva jarcento dum tiu eventuale gastigota de Cxinio.