Sennegxa skiado en Pekino
Teksto de LI CHUNGENG
Fotoj de ZHAO XI
Lastajn jarojn en Pekino malofte negxis, do skiado estis ne ebla por pekinanoj. Tamen
oni ne atendis, ke en la okcidenta antauxurbo de Pekino konstruigxis sennegxa skiejo
Xiangshan, kiu jam altiris al si multajn skiamantojn. La skiejo estas farita per speciala
tekniko el materialo de PVC-tabuloj, kies frot-koeficiento estas proksima al tiu de negxo.
Oni povas en cxiu sezono kaj en cxia vetero gxui la ludon, kaj tiu ne nur estas sekura,
sed ankaux donas al ili efekton kaj senton samkiel sur negxo.
La sennegxa skiejo kiel granda subcxiela amuzejo tre harmonias kun la cxirkauxaj
pejzagxoj. Gxi situas sur alta loko de la Pekina Botanika Gxardeno cxe Xiangshan-monto.
Dum skiado oni povas ankaux spekti la pitoreskajn pejzagxojn. La loko estas bela por
turistoj kaj ideala por sportamantoj.