En Zhangjiajie

Teksto de PANG NAIYING
Fotoj de LIU SIGONG

LA 7-an de majo 1992, altrangaj specialistoj de Unesko vizitis Zhangjiajie. Ili serioze esploris la lokon kaj kun neretenebla gxojo admiris: "Ho, kiel belegaj la pejzagxoj! Mirinde belegaj!" Ili opiniis, ke Zhangjiajie komplete konformas al la kondicxoj postulataj por esti "monda heredajxo" dank' al siaj belaj naturaj pejzagxoj, bone konservita ekologia sistemo, harmonia kunigxo de la naturaj kaj kulturaj objektoj. Post nelonge la loko estis enlistigita en la nomaron de mondaj heredajxoj.

La nomita heredajxo kortusxis multajn vizitantojn. Japana pentristino diris: "Antauxe mi pensis, ke la cxinaj pejzagxaj pentrajxoj estas el fikcioj, sed nun mi estas certa, ke Cxinio vere havas mirindajn pejzagxojn. Zhangjiajie mem estas kolosa pentrajxo!" S-ro Shen Congwen, fama verkisto el okcidenta Hunan-provinco, diris: "Zhangjiajie estas ideala loko por poetoj. Tie cxio estas poezia."

Fakte Zhangjiajie estas ne nur poezia pitoreskejo, sed ankaux valora donaco de la naturo por la cxina nacio kaj la tuta homaro. Gxiaj cxarmaj montoj, klara akvo, raraj bestoj kaj prosperaj arbaroj estas nemankigeblaj por la medio de la homa vivo. Tial en la tempo, kiam la ekologio de la tero alfrontas dangxeron kaj la homoj unuvocxe alvokas por protekti la ekologian medion, mi vizitis la lokon kaj klare ekkonis gxian valoron kaj konsciis la homan devon gxin protekti.

EN ZHANGJIAJIE (I)

Loko plena de mirindaj pejzagxoj

Nia auxto iris jen en nuba maro jen en monta valo, kaj pro la zigzaga irado ni preskaux perdis la kapablon distingi la direkton, kvazaux ni irus en natura labirinto. Apikaj montoj staras kiel vertikale hakitaj kaj cxio elspiras majestecon.

La plej majesta estas Tianzi-monto. Tiutage ni estis transportataj per telferoj kaj vidis multege da kuriozaj montpintoj, kiuj staras kiel spadoj skrapantaj la densan nubaron kaj rigardantaj rekte al la blua cxielo. Ni silente sidis en la telferoj kaj kuntirigxis pro timo, tamen ni spertis la majestecon de Tianzi-monto.

Tie en sxtona arbaro cxielskrapas sxtonaj arboj, cxarmas sveltaj sxtonaj bambuoj, kreskas dikaj sxtonaj fungoj... Inter la amasego da sxtonaj floroj petolas sxtonaj leonoj, tigroj, testudoj, leporoj... Eventuale ni povus ripozi sur sxtona segxo kaj dormi en sxtona domo, ekster kiu staras sxtonaj gardistoj. Cxio tio estas farita de la naturo!

En Zhangjiajie akvo estas nedisigebla de montoj. En valoj troveblas lagoj, cxe montpiedoj lirlas riveroj, cxe krutajxoj bruas akvofaloj kaj en ravinoj fluas rojoj kaj el fontoj sxprucas akvo. Cxio cxi multe plezurigis nin kaj akompanis nin en la vizitado...

Antaux ni aperis profunda valo cxirkauxita de krutajxoj. La akvo kondukas rekte al subtera rivero, kies profundeco estas malfacile sondebla. De sur la krutajxoj malsupren torentas akvofalo, kaj staras antikvaj arboj kiel kolosaj ombreloj. Laux la krutajxoj etendigxas natura sxtona sxtuparo. Oni volis malsupreniri por esplorado, tamen terurigxis de la tondra plauxdado. En la ravino ne helpas posxlampo, tie densas nebulo kaj tondras akvo. La ravino nomigxas Dia Halo. Kiom gxi profundas kaj kiom gxi longas? Neniu scias. Oni povas supozi gxian mirindecon nur laux la gigantaj stauxroj (Staurois ricketti) kaj megalobatrakoj (Megalobatrachus davidianus), iam ripozantaj sur rokoj.

Du trionoj de la 369 kvadrataj kilometroj da spaco de Zhangjiajie estas tute misteraj kaj tie neniam vidigxis homa spuro, kio pliigis al la loko primitivan sovagxecon. Kaj tia beleco apartenas ankaux al la sennombraj kavernoj. En la kaverno Flava Drako sxvebe malsupreniras akvo el 3 fontoj 60 metrojn altaj sur la kaverna tegmento, kaj tion formis tralikado de la subtera rivero. Tie vivas raraj vitrecaj fisxoj, kies prapatroj vivis surtere. Eble por protekti sin kontraux rabobestoj aux pro sxangxigxo de terkrusto ili farigxis logxantoj de la kaverno. En mallumo iliaj okuloj farigxis superfluaj kaj pro tio degeneris. Pro manko de lumo malaperis ankaux la pigmentoj protektantaj la internajn organojn kontraux ultraviolaj radioj kaj tial la fisxoj farigxis blindaj kaj travideblaj kun fortaj antenoj. Sciencistoj diris, ke la evoluo de la blindaj fisxoj en la kaverno dauxris almenaux dekmilojn da jaroj. Ankaux ili estas natura heredajxo, utila por esplori la vivestajxan metamorfozon kaj interrilatojn inter la vivestajxa formo kaj medio. La natura legxo pri progreso de utilaj kaj degenero de senutilaj klare montrigxas en ili. En la kaverno cxio estas longviva. Iu sxtona pinglo havas historion de 200 mil jaroj kaj nun gxi altas 19.2 metrojn. Kelkaj sxtonaj semoj ecx gxermas, prilumate de fluoreskaj lampoj. La tempo kreis ankaux la monton Sxtona Instrumento...

Kiamaniere naskigxis la mirindaj pejzagxoj de Zhangjiajie? La naturo per subtraho kreis sxtonajn arbarojn sur kvarca stratumo. Pro erozio la supraj sxtonaj tavoloj iom post iom krevis kaj la disfalintaj pecoj forportigxis de fluanta akvo kaj sur la ebena tersurfaco aperis kvadrataj montoj, malprofundaj sulkoj, valoj kaj poste grandaj ravinoj kun apikaj montpintoj kiel sxtonaj pingloj. Kompreneble ankaux kvadrataj montoj povas farigxi sxtonaj arbaroj, tamen tio okazos eble post milionoj da jaroj.

La naturo per adicio kreis kavernojn kaj kuriozajn rokojn sur kalksxtona stratumo. Cxar kalksxtono entenas abundon da kalcia karbonato facile solvebla en akvo, tial fluanta akvo faris en la stratumo kavernojn kaj estigis en ili stalagmitojn kaj stalaktitojn. Pro la kontinua akvofluo la stalagmitoj kaj stalaktitoj kunigxas kaj transformigxas en sxtonajn kolonojn, kurtenojn kaj akvofalojn... Oni diris, ke formigxo de tiaj mirindajxoj bezonas milionojn da jaroj.

En valoj kaj cxe krutajxoj de Zhangjiajie estas ankaux fosilioj de konkuloj. Tio montras, ke antaux 380 milionoj da jaroj tie estis senlima maro. Por sciencistoj la naturaj pejzagxoj de Zhangjiajie estas kompleta historio de tersurfaca kresko.

EN ZHANGJIAJIE (II)

Verda mondo

Zhangjiajie estas la plej frua arbara parko en Cxinio. Tie oni sentas, ke la cxielo, la tero kaj la suno estas verdaj kaj ankaux la homoj mem kunfandigxas kun verdo. 97.7% de la loko estas kovritaj de arbaroj kaj sekve de tio en la aero absolute ne estas polvo. La aero odoras aroman sovagxan herbon kaj spirado estas granda gxuo. Eksterlanda oficisto pri meteologia esplorado diris: "Se Zhangjiajie vendus aeron, el tio gxi profitus rimarkinde."

Tiu regno de vegetajxoj ja estas giganta bazo por produkti oksigenon. Tie kreskas 500 specoj da drogherboj, utilaj al digestado, al kuraco de apopleksio, al toniko por hepato kaj renoj, al mildigo de temperaturo, al sentoksigxo... Tie kreskas ankaux pli ol 300 specoj da raraj arboj. Davidio (Davidia involucrata) kun blankaj kolomboformaj floroj estas nomata viva fosilio de prahistoria vegetalo. Iliaj samklasanoj pereis antaux 20 000-30 000 jaroj en la glacia epoko de kvaternaro, tamen en Zhangjiajie ili postvivis la historian sxangxigxon. Tie prosperas diversaj floroj kaj arboj kaj ecx sur la krutajxoj tute sengrundaj kreskas maljunaj lianoj, primitivaj arboj kaj musko...

Sur la kvadrata monto Heicongnao kun krutajxoj en cxiuj flankoj kreskas multege da abioj. En la 70-aj jaroj iuj grimpis sur gxian pinton kaj, enirinte la arbaron, tuj dronis en dika tavolo de putrintaj folioj. Ili vidis, ke tie serpentoj, bestetoj kaj sovagxaj birdoj estas teruritaj pro ilia surpriza alveno.

La vasta primitiva arbaro estas ideala loko por sovagxaj bestoj. Kiam la 300 specoj da floroj energie teksas buntajn fabelojn, aro kaj aro da papilioj sxvebas por svatado. Ankaux la papilioj bele sin vestas kaj sercxas amatojn. La sovagxaj floroj estas svatantoj por la homoj. Ili komunikas la koron de gejunuloj, tiel ke la geamantoj felicxe geedzigxas. Tiam ankaux kukoloj estas okupitaj. Ili lauxte krias por urgxigi la semadon. Ili estas okupitaj ankaux en kaptado de fiinsektoj por kuraci la arbojn, tial ili ne havas tempon konstrui neston por si mem kaj metas siajn ovojn en la neston de aliaj birdoj. Tie vivas tiaj kokoj, kiuj havas grandan sakon sub la kolo. Kiam ili soifas, ili iras al rojo por plenigi la sakon per akvo. Post tio ili revenas hejmen sxanceligxe. Sako da akvo suficxas por 4-5 tagoj. Auxtune, arbaro cxiutage okazigas "bankedon" por tiaj bestoj, kiaj makako, cxamo, moskulo kaj sovagxa bovo, kaj birdoj amantaj berojn. Tial la semoj de tiuj fruktoj dissemigxas tra la montoj. La termitoj estas dangxeraj malamikoj de la arbaroj. Ili reproduktigxas rapide kaj volas damagxi per mordado cxiujn arbojn en unu nokto, tamen la sendentaj manisoj ne lasas ilin tion fari. Per sia pinta busxo ili povas trabori teron kaj mangxi termitojn...

La arbaroj estas utilaj al la homoj, kaj la bestoj defendas la arbarojn. En rilato kun la arbaroj, la bestoj estas pli bonaj ol la homoj. La bestoj estas favoratoj de arbaroj kaj ankaux iliaj gardantoj.

Arbaro estas infano de monto kaj akvo. La arboj per siaj interplektigxantaj radikoj firmigas monton kaj grundon kaj sxangxas la falintajn foliojn en konsistigan parton de humo. Ili domagxas akvon kaj retenas 75% de la pluvo, por ke cxi tiu poste malrapide vaporigxu kaj la putoj kaj riveroj ne sekigxu. Ili filtras 25% de la pluvo, por ke la klarigxinta akvo iru en riveron.

La arbaroj verdigas la montojn kaj purigas la akvon. La verdaj montoj kaj la klara akvo admirigas multajn vizitantojn. Vizitinte la pejzagxan galerion Suoxi, iu poetino diris: "Mi volas farigxi roko en la dua vivo kaj edzinigxos al la akvo de Suoxi." Mi ankaux preferas esti malgranda herbo por firme krocxi min al la senlima arbaro.

EN ZHANGJIAJIE (III)

Montanoj

En la valoj cxie auxdigxas birdokanto, sed malofte vidigxas homo. Ecx se vi hazarde renkontas kamparanojn kaj iras kune kun ili, la kuna irado dauxras mallonge. Ili iras tre rapide ecx kun korbo surdorse. Mi pensas, ke tia lerteco eble estas denaska.

Tie vivas multe da nacimalplimultanoj, el kiuj 70% estas tugxja-oj. La prapatroj de tugxja-oj vivis en kavernoj kaj oni nomis ilin kavernaj logxantoj.

Kompare kun tiuj sur ebenajxoj, tugxja-oj estas malaltaj, sed bravaj. Tio eble kauxzigxis de la medio. Dum transiro de ravino sinkrocxado al lianoj bezonas kuragxon, sed alta staturo estas maloportuna. Maljunulo, vendanta montajn produktajxojn cxe antikva vojo, diris al mi, ke valoraj drogherboj kreskas plejparte sur krutajxoj. Por pluki ilin, oni devas ligi sian talion per sxnuro al arbobrancxo sur krutajxo. Kaj oni devas ankaux havi kelke da kupraj moneroj cxe si. Kiam oni ne havas lokon por la piedoj sur krutajxo, oni povas meti moneron en la rokfendon kaj firme krocxi sian dikan piedfingron al la monero. Fininte la kolektadon en iu loko, oni trapezas super la abisma valo kaj atingas alian lokon. La maljunulo diris al mi ankaux, ke en arbotruoj ofte vidigxas fluga rato cx. unu metron longa, kiu mordas ne homojn, sed ofte sxnuron ligitan al arbo. Tial por kolekti drogherbojn, estas bezonataj almenaux du homoj: unu gardas la sxnuron kaj la alia malsupreniras. Mi vidis iajn fungojn sur lia stando. Li diris, ke ili kreskas sur krutajxoj. Ili estas sanigaj por homaj okuloj kaj utilaj por kuraci hepatan kanceron.

La tugxja-oj kore dankas la naturon pro gxia ricxa doto. Ili domagxas cxiun parcelon kaj kulturas maizon, rizon kaj kapsikon sur cxia loko utiligebla. De la 1-a gxis la 15-a de la unua monato laux la cxina luna kalendaro, ili dancas la dancon maogus por peti benon de la dio. Tia moro estas prahistoria. La dancantaj viroj, tute nudaj, vestas sin per pajlo kaj alivestas sin kiel primitivaj homoj maogus. Cxe la komenco de la danco ili kantas por kulti la cxielon, teron kaj dion de greno kaj poste per siaj kanto kaj danco prezentas meritojn de la prapatroj. Sur la subventro de cxiuj dancantoj pendas pajla bastono, simbolo de vireco. Laux tugxjia-oj la pajla bastono estas dotita de la dio, kaj en la dancado ili per la pajla bastono prezentas ekspluatadon de tero, kaptadon de fisxoj, cxasadon de bestoj, edzigxon... Ili dancas krude, sed humure por gajigi la dion, kiu garantios al ili ricxan rikolton en la venonta jaro.

Dum diligenta laboro sur altaj montoj oni ofte pasie blekas kiel tigroj kaj simioj. Tiam fisxistoj, arbohakistoj kaj drogo-kolektantoj, cxiuj ehxas la sonon, kiu sxvebas super la arbaro, valo kaj krutajxo...

Se oni diras, ke la tugxja-aj viroj estas bravaj pro monto, do la virinoj estas spritaj pro akvo. Ili trinkas fontakvon kaj havas belajn okulojn kaj harojn. Kiam ili kun brulligno surdorse iras cxe rojo, tio do formas belan pejzagxon. Ili kolorigas sxtofon per indigo, brodas sur vestoj desegnojn de fisxoj, birdoj kaj diversaj belaj floroj, tio estas hieroglifo plena de amo al la naturo kaj bondeziro al la vivo. Se virino brodas tiujn vortojn sur alplandajxoj, tio ja farigxas sxia am-letero. En printempa vespero de la Festo de Cent Floroj sxi donacas tiajn alplandajxojn al la viro, kiu kantas tutan nokton por sxi, kaj la viro alkrocxas rugxan floron al sxiaj nigraj haroj. Tiamaniere ili enamigxas. Kaj de tiam la floroj akompanas ilin la tutan vivon... Post jardekoj, kiam forpasas unu el ili, la vivanto do metas fresxajn florojn antaux la nomtabulon de la mortinto kaj petas gekantistojn kanti "Disjxeti Florojn". Sorcxisto disjxetas fresxajn florojn cxirkaux la mortinto, por ke ties animo iru en la mondon de bonodoraj floroj... Tiam la maljuna vivanto cxesas malgxoji kaj rememoras denove la mielan vesperon.

La 35-jara Qin kaj lia edzino gefiancxigxis gxuste tiamaniere. Nun la geedzoj havas malgrandan restoracion en Jinbianxi-valo. En la restoracio oni povas gxui lokajn bongustajxojn. S-ro Qin diris al mi, ke antauxe la gastamaj tugxja-oj regalis la vizitantojn per cxasajxoj kaj poste ekkonis, ke la bestoj estas amikoj de la homoj, tial ili ne plu persekutas la bestojn nek arbitre hakas arbojn. Nun la lokanoj preparas mangxajxojn per natura gaso. La tugxja-oj estas fieraj pro la belaj pejzagxoj de Zhangjiajie. Por danki la ricxan doton de la naturo, ili bone protektos la belajn naturajn pejzagxojn.