ORDINARAJ CxINOJ

Mi fotas miajn gepatrojn

Teksto kaj fotoj de JIAO BO

Antaux ol mi lernis fotadon, miaj gepatroj havis nur unu foton faritan antaux pli ol 30 jaroj. Tio ne estas miriga, cxar nia vilagxo estis tre malricxa kaj neniu havis tian deziron.

Poste mi forlasis la malricxan vilagxon kaj eklaboris kiel instruisto en urbo. En 1977, mi hejmen revenis kun fotoaparato. Miaj gepatroj karesis gxin per siaj krudaj kaj sunbrunaj manoj kun granda miro kaj sur la vizagxo legigxis surprizo: "Kiel tiu skatolo povas kapti homajn figurojn?" Kiam mi levis gxin por foti ilin, ili konfuze rigardis unu la alian. Do, tiufoje la de mi faritaj fotoj pri ili plejparte estis malklaraj. Poste, mi plurfoje hejmen revenis kaj finfine sukcese fotis mian patrinon helpantan mian filon apenaux unu-jaran en ir-lernado, mian patron segantan kaj miajn gepatrojn kunestantajn.

Por fotado mi vizitis fabrikojn kaj vojagxis al kamparo ecx en feriaj tagoj. Poste, mi sukcesis en ekzameno por labori en redakcio de jxurnalo kaj farigxis fotisto. Kaj la de mi faritaj fotoj ofte aperis en jxurnaloj. De tiam miaj gepatroj kutimigxis al legado de jxurnaloj. Cxiam, kiam mi vizitis ilin, mi nepre faris fotojn por ili, dume ili jam farigxis sengxenaj antaux mia fotoaparato.

Kun tempopaso miaj gepatroj maljunigxis. En 20 jaroj, mi faris al ili amason da fotoj, kiuj rakontas iliajn vivon, gxojon, malgxojon, morojn kaj sxangxigxojn okazintajn cxirkaux ili.

Septembre de 1994, mi, miaj edzino kaj filo revenis mian hejmlokon por festi la 80-jarigxon de mia patro. Post festeno mi fotis miajn gepatrojn kaj faris al ili tre belan foton. Do, mi grandigis gxin en la urbo kaj sendis al ili. Poste, kiam mi refoje vizitis ilin, mi vidis, ke la foto pendas super ilia litkapo. Sube de la foto la patro skribis per peniko vortojn: "Foto Farita de Jiao Bo".