JUNULARO

Samideanoj de TEJO kaj Hongkong en Pekino

En la lastaj monatoj de 1999 okulfrape progresis la prepara laboro de la 56-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). En oktobro, profitante la sxancon de oficvojagxo, TEJO-prezidanto Sjoerd Bosga vizitis Pekinon kaj Hongkong. En novembro hongkong-aj LKK-anoj venis al Pekino kaj kunsidis kun membroj de la Cxina Junulara Esperanto-Asocio (CxJEA). En varmaj diskutoj kaj fruktodonaj kunsidoj vidigxas la bela perspektivo de IJK en 2000.

Yu Tao

UNUA TEJO-PREZIDANTO EN CxINIO

Sjoerd Bosga jam la duan fojon vizitis Cxinion. En 1994 li aligxis al la trajna karavano al la IJK en Koreio kaj restis kelkajn tagojn en Cxinio antaux la kongreso. Cxi-foje li venis al Cxinio pro profesia tasko ?partopreni la Internacian Simpozion de Elektra Veturilo, kiu inauxgurigxis la 14-an de oktobro 1999 en Pekino. Mi konatigxis kun li antaux pli ol 5 jaroj. Li estas la unua TEJO-prezidanto, kiu vizitas Cxinion dum sia oficperiodo.

Kvankam en la 14-a de oktobro ni havis nur duontagan kunestadon, tamen okazis ampleksa diskuto pri nova estraro de TEJO, pri la junulara movado en Azio?kaj kompreneble pri IJK en Hongkong. Sjoerd Bosga rememoris la IJK en Koreio: "Gxi jam ne estas junulara kongreso tradicia kaj kutima por euxropaj junuloj. Sed la azia kaj korea ecoj donas al la kongresanoj ion novan, ion mirigan." Kiel prezidanto de CxJEA, kiu kunlaboras kun la Hongkong-a Junulara Esperanto-Asocio por sukcesigi la IJK en 2000, ankaux mi deziras, ke la 56-a IJK prezentu cxinecon kaj hongkong-econ al la kongresanoj el diversaj kontinentoj.

Post la simpozio en Pekino Sjoerd Bosga venis al Hongkong por renkonti Holger Boos, TEJO-estraranon pri kongresoj, kaj hongkong-ajn LKK-anojn. Ili esploris la junularajn vilagxojn, kiuj probable funkcios kiel kongresejo. Post lacigaj kunsidoj la du TEJO-estraranoj forflugis kun amaso da novaj impresoj kaj memorindaj amikaj aferoj. Kaj la hongkong-aj LKK-anoj sin ekpreparis por vizito al Pekino, kie laboras la alia teamo de LKK.

UNUA RENKONTIGxO DE DU TEAMOJ

En la 20-a de novembro dek hongkong-aj samideanoj renkontigxis kun la pekinaj. Por mi, ili estis nekonataj, escepte de Bill Mak. Kvankam ni logxas en la sama lando, tamen pro la grandega areo de Cxinio kaj aliaj kialoj junaj pekinaj kaj hongkong-aj esperantistoj ne havas multe da sxancoj por vidi unu alian. Sed per la informiloj kaj korespondajxoj el Hongkong, la nomoj kiel Jeffrey LI, Gladys MA k.a. jam estas tre amikaj por mi. Ni cxiuj tre gxojis pro la unua renkontigxo de la du teamoj.

Post sinprezentoj ni cxiuj vigligxis pro la rapida amikigxo. Ni havis ecx tri komunikajn rimedojn: la komuna Han-lingvo por la tuta Cxinio, la kantona dialekto, kiun ankaux la pekinaj junuloj povas kompreni iomete, kaj kompreneble Esperanto, kiu devas esti la laborlingvo por LKK.

La tuta tago estis laboriga. La pekinaj junuloj tre admiras la sukcesan preparan laboron de la hongkong-aj samideanoj ?la belaj informofolioj kaj projektoj de glumarkoj, la efike kaj glate funkcianta labor-strukturo, la sindedicxantaj kontribuantoj al IJK. La LKK-anoj cxiuj estas kompetentaj por sia tasko: kasisto Mandy mem profesie laboras en tiu kampo, la belajn informofoliojn kaj varbilojn prizorgis Grace, kiu estas desegnisto, reto-ingxeniero Herbert montris per sia komputilo la bildojn pri la flughaveno kaj kongresejo, kaj la koloraj fotoj vekis huraon de la rigardantoj.

"UNU KOMITATO, DU TEAMOJ"

Aligxilo-traktado, informado, varbado, programo ?cxio cxi bezonas kunlaboron de la du teamoj. La tuta mondo konas la politikon "Unu lando, du sistemoj", kiu estas bone praktikata en Hongkong post la 1-a de julio 1997. Kaj la Loka Kongresa Komitato de la 56-a IJK konsistas el du teamoj ?la pekina kaj la hongkong-a. Por faciligi la interkomunikigxon, ni planas, ke cxiumonate Xiang Hong el Pekino sendos al koncernaj personoj cirkuleron pri la gxenerala progreso. Kiam venos aligxiloj, Yin Qin el Pekino unue traktos ilin kaj poste detale informos la hongkong-an teamon, kiu kontrolos la pago-staton. Pri programo respondecos Jeffrey Li el Hongkong kaj Li Jia el Pekino, superrigardos Wang Jianbing, kaj ili kontaktigxos kun Holger Boos el TEJO. Nun la LKK-anoj pri programo petas proponon kaj kontribuon de la tuta mondo. Bonvolu turni vin al ili por montri vian talenton.

Wang Jianbing, adr.: P.O. Kesto 825, CN-100037, Beijing, Cxinio. Rete: cel@china-report.com.

Jeffrey Li: pathfinder@ctimail.com

Li Jia: cri@gjdt.cri.cngb.com

Nun la detala tagordo de LKK sidas sur nia tablo. Gxi estas ellaborita de Bill Mak, LKK-prezidanto, kaj la hongkong-a kaj pekina teamoj. Ni esperas, ke per sia partopreno esperantistoj el la tuta mondo flegos kaj sukcesigos la IJK cxe la jarmila komenco.