Vojagxu al Cxinio okaze de la 50-jarigxo de EPCx

Okaze de la 50-jarigxo de EPCx ni organizos la "Vizitgrupon de EPCx-amikoj". Ni proponas al niaj legantoj jenajn itinerojn:

Itinero I, Orienta parto de Cxinio:

Pekino ?Nankino ?Suzhou ?Hangzhou ?Sxanhajo

(16-25 majo 2000)

La itinero komencigxas de Pekino, kie trovigxas famaj antikvaj konstruajxoj, kiaj la Granda Muro, Somera Palaco kaj Imperiestra Palaco. En Suzhou kaj Hangzhou estas la plej belaj gxardenoj de Cxinio kaj allogaj naturaj pejzagxoj; kaj Sxanhajo estas la plej prospera urbo de Cxinio. Cxi tiu itinero karakterizigxas per kunfandigxo de antikvo kaj moderno. Dauxro: l0 tagoj. Prezo: 400 USD/persono.

Itinero II, Silka Vojo:

Pekino ?Xi'an ?Lanzhou ?Jiayuguan ?Dunhuang ?Turpan ?Urumqi ?Kantono

(16-30 majo 2000)

Raportajxoj pri la Silka Vojo aperis en nia gazeto en 1996-1998, kaj multaj el niaj legantoj montris grandan intereson. Laux la itinero vi vidos la falangon de terakotaj militistoj kaj militcxaroj, la okcidentan ekstremon de la Granda Muro, la misteran budhan kavernaron en Dunhuang, la senhoman dezerton kaj kolorricxajn morojn de nacimalplimultoj. Dauxro: l5 tagoj. Prezo: 1?00 USD/persono.

Itinero III, Tibeto:

Pekino ?Chengdu ?Tibeto (Zedang ?Lhasa ?Xigaze ?Lhasa) ?Kantono

(16-30 majo 2000)

Tibeto, loko plena de beleco de negxa altebenajxo, kun mistera lamaismo kaj ricxa tibeta kulturo, cxiam altiras al si interesitojn. Dauxro: l5 tagoj. Prezo: 1?60 USD/persono.

Mendu antaux la 15-a de aprilo 2000 cxe la Distribua Fako de EPCx.

Tel. kaj telefakso: +86-10-6832 1808

Retposxto: epc@china-report.com

Majo estas la plej tauxga monato por turismo en Cxinio, kaj cxiu el la supraj itineroj estas rekomendinda. Ne preterlasu la sxancon. Ni renkontigxu en Cxinio.

Redakcio "El Popola Cxinio"