Kontribuajxoj petataj por la konkurso "50 jaroj por EPCx"

     Esperanto

         50 jaroj por   Paco

                      Cxinio

En majo 2000 la redakcio de "El Popola Cxinio" festos sian 50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPCx, la E-movado en Cxinio kaj la tuta mondo spertis grandajn sxangxigxojn. Vi, spertanto de la 50 jaroj, certe havas ion por verki, por diri al la aliaj. Pro tio ni lancxos la konkurson "50 jaroj por EPCx" kaj sincere petas vian kontribuajxon.

Vi povas verki kun tre ampleksa temo, rilate al EPCx ?Esperanto, Paco kaj Cxinio. Ekz. viaj esperantista sperto, opinio pri E-movado kaj paco, amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Cxinio kaj la revuo EPCx?Viaj kontribuajxoj povas esti en ajna stilo kaj ajna formo. Estas tre bonvenaj koncernaj fotoj kaj portreto de la auxtoro por ilustri la artikolon.

La kontribuajxoj venu al nia redakcio antaux la 30-a de aprilo 2000.

Ni aljugxos premiojn al la kontribuintoj. La premiitoj ricevos cxinajn metiartajxojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPCx. Cxiu kontribuinto ricevos donaceton.

Ni publikigos elstarajn kontribuajxojn en la rubriko "50 jaroj ?EPCx". La rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPCx 2000. Dum la 85-a UK en Tel Aviv de Israelo ni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn.

La Red.