CxINAJ POSxTMARKOJ

Posxtmarkoj pri 12 agxo-simbolantaj bestoj

La 1.2 miliardoj da cxinoj apartenas al 12 kategorioj. Kaj kio estas tiuj 12 kategorioj? Ili estas 12 agxo-simbolantaj bestoj, t.e. muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, cxevalo, kapro, simio, koko, hundo kaj porko. Laux tiu vico ili cxiu reprezentas unu jaron alterne. Ekde 1980, la cxina posxto emisias cxe la komenco de cxiu jaro posxtmarkon pri la rilata agxo-simbolanta besto. Cxar 1980 estas la jaro de simio, la desegno de tiujara agxo-simbolanta posxtmarko estas aminda simio. La posxtmarkoserio estis finemisiita en 1991 kaj tre valoras, precipe la posxtmarko pri simio, kiu ja farigxis trezoro por filatelistoj pro gxia malgranda emisiokvanto.