Perspektive al la nova jaro

Karaj legantoj,

Pere de cxi tiu numero mi sendas novjaran saluton al vi, niaj legantoj, kiuj prizorgas kaj amas nian gazeton, kaj amikoj, kiuj subtenas kaj helpas nin en nia prosperigo de la movado. Mi deziras al vi sanon, progreson kaj felicxon!

La nova jaro estas eksterordinara. La homaro adiauxis la malnovan jarmilon kaj eniris en la novan; kaj en cxi tiu jaro aperos la 500-a numero de nia gazeto kaj venos la 50-a datreveno de gxia fondigxo. Ni estas felicxaj, ke ni povas vivi en du jarcentoj; kaj la 50-jarigxo de la gazeto estas celebrinda. Do, krom la kora saluto kaj bondeziroj, mi donas ankaux jenan mesagxon.

Dauxros nia peno por plibonigo de nia gazeto. Ni plimultigos bildojn je du pagxoj kaj mallongigos la tekstojn. Nia gazeto dauxre havos la kutimajn rubrikojn "Temo proponita de legantoj", "Cxinaj E-istoj" kaj "Esp-novajxoj" sxatataj de niaj legantoj. Por plenumi la bezonon de la legantoj, ni klopodos krei novan rubrikon similan al "Laux la Silka Vojo". Ni certe akcentos temojn pri media protektado, popola vivo kaj arkeologio, kiuj trovas intereson cxe la legantoj. Ni aperigos artikolojn pri E-movado, pri la antikva civilizacio kaj moderna vivo de Cxinio, pri retrorigardo al la pasinta jarcento kaj pri la perspektivo de la nova jarcento. Ni raportos la 85-an UK, la 56-an IJK kaj la 50-jaran jubileon de EPCx. Cxiu numero havos cxeftemon kun ricxaj tekstoj kaj bildoj. Ni esperas, ke nia projekto faros nian gazeton pli bela kaj pli leginda.

Festado de la 50-jara jubileo estas grava afero en la jaro 2000. Por tio ni okazigos ceremonion kaj Esperantan simpozion. Krome ni jam anoncis konkurson "50 jaroj por EPCx". Ni havos propagandan monaton de EPCx kaj organizos "vizitgrupon de EPCx-amikoj". Antaux kelke da jaroj ni starigis Fondajxon EPCx-abono por helpi nepagipovajn legantojn. En la jaroj post gxia starigxo niaj legantoj malavare helpis la fondajxon, ke multaj nepagipovaj legantoj povas dauxre legi nian gazeton. Ni esprimas koran dankon al tiuj mondonacintoj kaj esperas havi pli multajn abonantojn. Cxiu abono estos forta subteno al ni. Ni esperas ankaux, ke niaj legantoj estos partoprenantoj de nia celebrado kaj membroj de la vizitgrupo. Kun gxojo ni atendas renkontigxon en Cxinio.

Por mallongigi la eldonan periodon de nia gazeto kaj por ke pli multaj novajxoj lauxeble baldaux atingu niajn legantojn, ni sxangxis la daton de la ekspedo de la gazeto. Granda parto de niaj legantoj povos ricevi la ekzempleron cxirkaux la 10-a de la monato. Ni klopodos, por ke niaj legantoj akurate ricevu la gazeton.

Permesu al mi prezenti min mem. Mi laboris en nia redakcio jam 18 jarojn kaj aperigis artikolojn en la gazeto sub la plumnomoj Hu Yun, Mei Zhi k.a. Kredeble, en la estonteco ni farigxos bonaj amikoj.

Zhang Meizhi

Viccxefredaktorino
de "El Popola Cxinio"