KURANTAJ AFEROJ

*La 15-an de novembro 1999 Cxinio kaj Usono faris duflankan interkonsenton pri la problemo, ke Cxinio aligxu al la Monda Komerca Organizo (MKO). Kvankam Cxinio faris grandan cedon en la problemoj pri malfermo de merkato kaj mallevo de dogano k.a. por frue aligxi al MKO, tamen gxi firme tenis la starpunkton aligxi al MKO nur kiel disvolvigxanta lando kaj neniom cedis koncerne la problemon de sxtata suvereneco. Antaux nelonge la du flankoj finfine subskribis la interkonsenton. Tio signifas, ke Cxinio faris firman kaj decidan pasxon survoje al aligxo al MKO.

Nun la totala kvanto de eksportajxoj de Cxinio okupas la 9-an lokon en la mondo kaj havas pli kaj pli gravan influon sur la internacia merkato. Kiel disvolvigxanta lando Cxinio devas fandi sin en la monda ekonomio, nur tiel gxi estos lando promesplena. Cxinio kaj MKO bezonas sin reciproke.

*En la lastaj jaroj herezaj organizoj aperis en iuj lokoj de Cxinio, precipe Falungong, kiu malutilas al la homa vivo, socia stabileco kaj sekureco kaj kauxzis seriozan rezulton. La Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Cxina Popola Respubliko adoptis la "Decidon Nuligi la Herezajn Organizojn, Ilin Preventi kaj Trakti". La Supera Popola Kortumo kaj la Supera Popola Prokurorejo de Cxinio faris juran klarigon pri la koncerna klauxzo pri herezo en la Kriminala Kodo de la Cxina Popola Respubliko kaj kelkaj problemoj tion koncernantaj. La 300-a artikolo de la kriminala kodo difinis punon de la herezaj organizoj, kiuj malhelpas praktikadon de la legxoj, kauxzas morton de homoj, atencas la sekson de virinoj kaj cxantagxas la naivulojn. Tio estas la legxa bazo de la cxina justico por nuligo de la herezaj organizoj kaj puno de ilia aktivado.

*Laux statistiko en septembro 1999, venis en Cxinion 53?55?00 turistoj inter januaro kaj septembro, je 14.6% pli multe ol en la sama periodo de 1998. Pro tio Cxinio enspezis 10.308 miliardojn da usonaj dolaroj, je 11.82% pli multe ol en la sama periodo de 1998. Nun Cxinio havas 5 782 hotelojn, el kiuj la stelaj estas 3 248 kun 764 600 cxambroj.

Konforme al la rapida disvolvigxo de sia turismo, Cxinio okazigos jarcentan vojagxon al Cxinio en 2000. Tiam Cxinio liveros bonajn itinerojn, el kiuj la cxefa estas "Mondaj Heredajxoj de Cxinio ?mondnivelaj turismaj lokoj en la 21-a jarcento".

*En la jaroj de 1971 gxis 1998 Cxinio sukcese praktikis naskolimigon, ke la nombro de novnaskitoj malkreskis je 338 milionoj kaj la socio sxparis 7?00 miliardojn da juanoj, kiuj egalas preskaux al la totala produktovaloro de Cxinio en 1997. En la severa situacio, ke la tutmonda homaro nombris 6 miliardojn, la koncerna internacia organizo kaj publiko lauxdis la cxinan naskolimigon.

*La 26-an de oktobro 1999 oni nomumis astroidon, trovitan de cxina astronomo, Astroido Bakin.

Bakin estas fama cxina literaturisto kaj esperantisto. La Internacia Plumo honoris lin kiel unu el la dek famaj kulturaj eminentuloj de la mondo. De la 20-aj jaroj gxis marto 1998, kiam li cxesigis sian verkadon, li publikigis grandan nombron da influaj verkoj. Liaj majstroverkoj estas trilogio: "La Familio", "Printempo", "Auxtuno". La 25-an de novembro 1999 oni solenis la 95-an datrevenon de lia naskigxo.

*Fine de 1999 inauxgurigxis la ambulatorio de la Tibet-medicina Hospitalo de Pekino. Pri tiu hospitalo nia revuo jam raportis en la novembra numero de 1997. La tibeta medicino kun aparta teorio estas grava konsistiga parto de la tradicia tibeta kulturo. En la historio gxi ludis gravan rolon por la sano de tibetanoj kaj popolanoj en la najbaraj regionoj. La Tibet-medicina Hospitalo de Pekino fondigxis en 1992. Gxi estas la unika tia hospitalo en Pekino. En la 7 jaroj de post sia naskigxo gxi kuracis pli ol 300 000 homfojojn per tibeta medicino kaj tibetaj kuraciloj, inkl. de dekmil alilandaj malsanuloj el pli ol 30 landoj kaj regionoj. La tibeta medicino estas eminenta en kuracado de malsanoj de kardio-cerbaj sangvazoj, astmo, hepataj kaj galaj malsanoj, atrofia gastrito, reuxmatismo kaj reuxmatoidaj malsanoj.