Signifoplena ora medalo

de XIANG HONG

ADIAUxI NULON EN LA OLIMPIAJ LUDOJ

"Restas nur tri kugloj," iom da deprimigxo aperis en liaj grandaj okuloj. "Se tiel, mi estos venkita." Anstataux pafi, li mallevis la pafilon la kvaran fojon.

Malantaux li kolektigxis sxtatoficistoj, jugxistoj, trejnistoj kaj raportistoj. Sen bruado, sxajne solidigxis la aero. Estis sufoko en la decida momento. Tio okazis en Prado-pafejo de la 23-aj Olimpiaj Ludoj en Los-Angxeleso en 1984. Cxampioneco estis ridanta al cxinoj, kiuj ne vidigxis dum jaroj en la Olimpiaj Ludoj. Sed multaj homoj ne antauxvidis tion.

Cxinojn malgxojigis la karikaturo: Sub la kvin-ringa flago cxino portas korbon kun ovoj. Gxi kun titolo "Orient-azia Malsanulo" estis farita de iu fremdlandano antaux duonjarcento, cxar la cxinoj gajnis neniun medalon en la Olimpiaj Ludoj.

Antaux la okuloj de la cxeestantoj Xu Haifeng finfine pafis la lastan kuglon. Kiam li demetis la pafilon, li ankoraux ne komprenis: "Pro kio tiom da homoj min cxirkauxas? Cxu mi bone pafis?" Jes, gxuste li pensis ?Li gajnis la unuan oran medalon de tiu sportkunveno, ankaux la unuan por Cxinio en la Olimpiaj Ludoj. Tial por cxinoj la ora medalo estas signifoplena. Rememorante tion post 15 jaroj, Xu diris, ke se li pensus pri gajno de tiu unua ora medalo, li malfacile tenus sin kvieta en la pafado.

APERO DE CxAMPIONO

Kvankam la 23-ajn Olimpiajn Ludojn partoprenis 300 cxinaj sportistoj kaj inter ili ne mankis elstaraj, tamen la cxina delegaciestro Huang Zhong ne kuragxis esperi, ke cxino gajnos la unuan oran medalon de la sportkunveno. Kiam en la paf-konkurso restis tri kugloj de Xu Haifeng ne pafitaj, Huang Zhong klare sciis, ke se tiuj 3 pafoj atingos almenaux 28 ringojn, Cxinio certe gajnos la unuan oran medalon. Fakte 29 ringojn Xu Haifeng trafis. Sed kiam Huang sin aljxetis kaj brakumis Xu Haifeng, la lasta ankoraux ne konsciis, ke li farigxis cxampiono, cxar li ne kontentis pri siaj lastaj 10 pafoj.

Ekster la cxina kutimo Huang Zhong ecx kisis Xu Haifeng. Li, cxiam serioza kaj singxena, tiam ekscitite larmis kiel infano. Ekscitigxis ne nur Huang Zhong, sed ankaux multaj aliaj cxinoj, en kies okuloj estis entenataj larmoj jam jarcenton.

En Pekino, por konstati la informon pri la unua ora medalo, oni elcxerpis la gxisdatan Pekinan Jxurnalon.

La premiodona ceremonio estis prokrastata je 40 minutoj, cxar ankaux la tria loko estis gajnita de cxino kaj la organizantoj ne atendis tion kaj sekve ne preparis du cxinajn naciajn flagojn. Ili devis prunti unu en la cxina konsulejo.

Ankaux Xu Haifeng ne atendis, ke li povis la unua akcepti premion el la manoj de s-ro Samaranchi. Li ne havis kostumon tauxgan por la premiodona ceremonio. En la pruntita pantalono iom mallonga, li aspektis komika sur la premiodona podio. Tiu kostumo nun estas ekspoziciata en la Muzeo de la Cxina Revolucia Historio.

IAMA "REGxO DE KATAPULTADO"

De la infaneco Xu Haifeng estas sprita kaj lerta en cxiuj laboroj. Li diris, ke ecx se li nun revenos en la kamparon, li ankoraux estos lerta laborulo. Tamen en sia infaneco li plej lertis en paser-kaptado per katapulto. (Tiam en Cxinio pasero estis rigardata kiel fibirdo.) En lia naskigxloko Hexian-gubernio de Anhui-provinco preskaux cxiuj konas lian alnomon "Regxo de Katapultado".

Foje unu el la amikoj de lia patro informigxis pri lia kapablo kaj proponis, ke li sin rekomendu al la loka paf-teamo. Nelonge poste, en maniero de katapultado, Xu Haifeng sukcese trapasis ekzamenon far la trejnisto, en ridado de la pafteamanoj. Sur la celtabulo liaj paftruoj koncentrigxis, nur iom devie.

Duonjaron poste, li superis cxiujn siajn samteamanojn. Tamen tiam li ankoraux apartenis al iu kemisterka fabriko, kiu ne volis, ke li foriru, pro lia oferta kapablo. Malfelicxe, la kemisterka odoro terure malbonigis lian vidadon. Tio estis la cxefa kialo, ke li poste frue finis sian pafistan karieron. Forlasinte la fabrikon, li sin okupis pri pogranda vendado de cigaredoj kaj alkoholajxo en proviza kaj disvenda kooperativo. En mallonga tempo li farigxis lerta en sia nova posteno, same kiel antauxe, kiam li kapablis je cxiuj kamplaboroj, ecx je la tasko de vilagxa kuracisto. Dum la jarfina bilancado li povis senerare fari kalkuladon per abako nur unufoje, dum aliaj plurfoje.

Tamen cxiam kreskis lia deinfana fervoro por pafado. Finfine li refoje pruvis sian tiuflankan talenton en provinca sportkunveno: Per malnovtipa pafilo kostanta nur malpli ol 10 usonajn dolarojn li rompis la provincan rekordon, dum liaj samteamanoj uzis po unu svislandan pafilon kostantan 700 usonajn dolarojn. Jarojn poste, kiam iu germana trejnisto vizitis la lokan mizere ekipitan paf-trejnejon, kie Xu Haifeng siatempe akceptis trejnadon, li miris: "Estas neimageble, ke tie oni elbakis la mondan cxampionon!"

Kiel unu el la provincaj sportistoj, Xu Haifeng unuafoje partoprenis tutlandan sportkunvenon kaj gajnis la duan lokon. Nelonge poste li estis akceptita en la sxtatan pafteamon. Malpli ol unu jaron poste, li gajnis per 566 ringoj la oran medalon en la Olimpiaj Ludoj je la sportobrancxo de vira 60-kugla malrapida pafado per memelektita pistolo. Kaj lia nomo farigxis sinonimo de la unua cxina cxampiono en la olimpika historio.

De 1993 gxis nun, kiel cxeftrejnisto de la cxina virina pafteamo li elkulturis 5 mondajn cxampioninojn. Li kredas, ke en lia listo de cxampioninoj aldonigxos novaj nomoj.