Zhou Tao, TV-anoncistino vaste sxatata

Teksto kaj fotoj de LING YOUJUAN

Zhou Tao, unu el la plej famaj kaj sxatataj anoncistoj de la Cxina Centra Televida Stacio, diplomigxis el la fakultato por parolistoj de la Pekina Radiodisauxdiga Instituto. De 1993 gxis 1995 sxi laboris kiel parolistino pri novajxoj kaj anoncistino de alia programero en la Pekina Televida Stacio. En 1995 sxi eklaboris en la Cxina Centra Televida Stacio kaj gvidis la programeron "Mozaiko de Distroj" telesendatan en ora tempo. Rapide sxi konkeris la publikon per sia eleganta labor-stilo. Sxi gajnis la oran premion de la Unua Konkurso pri Disauxdigajxoj kaj Telesendajxoj kaj farigxis unu el la "Cent Tutlandaj Elstaraj TV-anoncistoj". La 16-an kaj la 17-an de oktobro 1999 Zhou Tao kune kun s-ro Karl Moik, TV-anoncisto el Auxstrio, gvidis la vesperon "Muzikista Fojnbudo" en la Imperiestra Palaco en Pekino kaj akiris brilan sukceson.