INTER NI

EPCx travivis jam 50 jarojn kune kun la nova Cxinio. Ni atribuas nian sukceson al la subteno kaj kunlaboro de niaj legantoj. En la pasintaj jardekoj post la fondigxo de nia gazeto, niaj legantoj neniam sxparis al ni trafajn proponojn kaj sugestojn. Iuj el niaj legantoj ne povas legi plurajn jxurnalojn aux gazetojn pro okupiteco, sed ili dauxre abonas ekskluzive la gazeton EPCx; iuj legantoj ecx larmis, kiam ili devis cxesi aboni la gazeton pro manko de mono... Kiam niaj neesperantistaj amikoj informigxis pri tiaj okazajxoj, ili montris grandan admiron pro la korinklino de niaj legantoj.

Niaj legantoj rigardas EPCx kiel ponton por interkompreno, solidareco kaj amikeco. Kaj tiu ponto estas konstruita per Esperanto. La 50-jara ekzisto de nia gazeto ja estas propagando kaj demonstro de la internacia helpa lingvo Esperanto. Ni esperas, ke en la estonteco niaj legantoj dauxre donos al ni helpojn en cxia maniero. La progreso de Esperanto dependas de nia kuna penado.

La Red.