POR VIA SANO

Bateti la tutan korpon

de REN ZHONG

TIO estas simpla kaj facile praktikebla korpo-sanigado, utila al firmigo de tendenoj, ostoj kaj muskoloj, al vigligo de artikoj, al sangocirkulado kaj al funkcio de la internaj organoj kaj metabolo. Batetu vin tutkorpe per via manplato aý pugno precipe en la tempo, kiam vi sentas viajn artikojn lacaj kaj rigidaj kaj viajn muskolojn streæitaj, kio povas malstreæi kaj vigligi vin fizike kaj spirite.

Oni batetas per frapilo el þtalaj dratoj aý sablosako, sed øenerale per la manoj.

Sube mi konigos 8 metodojn. Ili estas utilaj ne nur al mildigo de laco kaj sanigo de la korpo, sed ankaý al prevento kaj kuraco de iuj malsanoj. Faru tion konstante.

Unue. Batetu la kapon.

Faru tion starante aý irante. Malstreæu vin tutkorpe, aparte viajn þultrojn kaj kubutojn kaj batetu vin starante. Se vi batetas vin irante, do iru malrapide kaj batetu vin senøene. Batetu la maldekstran flankon de via kapo per via maldekstra manplato kaj la dekstran flankon per la dekstra. Faru tion de la frunto al la kranio, tien kaj reen sur æiu flanko po 50 fojojn. Kaj poste batetu la dekstran kaj maldekstran flankojn de via kapo po 50 fojojn. Faru tion atente kaj spiru nature.

Tio estas utila por mildigi kaj preventi kapdoloron, kapturnon kaj sango-malsufiæon en la cerbo.

Due. Batetu la suprajn membrojn.

Prenu la teniøon kiel supre. Per via dekstra manplato aý pugno batetu æiujn flankojn de via maldekstra brako de supre malsupren, de antaýe malantaýen, po 5 fojojn (5 batoj æiufoje). Same, batetu vian dekstran brakon per via maldekstra manplato aý pugno. Faru entute 100-200 batojn.

Tio estas utila por preventi kaj mildigi muskolan atrofion, malvigliøon de la supraj membroj kaj hemiplegion.

Trie. Batetu la þultrojn.

Prenu la saman teniøon. Batetu vian maldekstran þultron per via dekstra manplato kaj vian dekstran þultron per via maldekstra manplato. Faru tion po 50-100 fojojn.

Tio estas utila por preventi kaj kuraci artriton, muskolan atrofion ktp.

Kvare. Batetu la dorson

Prenu la preparan teniøon kiel supre. Batetu la maldekstran parton de via dorso per via dekstra manplato aý pugno kaj la dekstran per la maldekstra po 100-200 fojojn.

Tio estas utila al prevento kaj kuraco de dorsa doloro, kronika bronkito kaj malsanoj de pulmoj kaj koro.

Kvine. Batetu la bruston.

Batetu la maldekstran parton de via brusto per via dekstra manplato aý pugno kaj la dekstran per la maldekstra po 100-200 fojojn. Faru tion de supre malsupren kaj inverse.

Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de koro kaj pulmoj.

Sese. Batetu talion kaj ventron.

Batetu viajn talion kaj ventron per viaj manplatoj aý pugnoj. Turnu vin dekstren kaj maldekstren kun via talio kiel la akso. Batetu la maldekstran flankon de via ventro per via dekstra manplato kaj la dekstran flankon de via talio per via maldekstra manplato. Batetu la maldekstran flankon de via talio per via dekstra manplato kaj batetu la dekstran flankon de via ventro per via maldekstra manplato. Per viaj du manoj batetu la supran kaj malsupran partojn de via ventro kaj la supran, mezan kaj malsupran partojn de via talio. Batetu æiun lokon po 100-200 fojojn.

Tio estas utila por preventi kaj kuraci doloron de la talio, ostoplazion, dispepsion, ventro-þveliøon, mallakson k.a.

Sepe. Batetu la koksojn.

Batetu vian dekstran kokson per via dekstra manplato aý pugno kaj la maldekstran per la maldekstra po 50-100 fojojn.

Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de koksaj muskoloj.

Oke. Batetu la malsuprajn membrojn.

Staru. Levu vian maldekstran gambon, farante viajn femuron kaj kruron ort-angula kaj tenante vian kalkanon sur la loko same alta kiel via femuro. Batetu viajn femuron kaj kruron per via maldekstra manplato aý pugno. Batetu la supran, malsupran, internan kaj eksteran flankojn de ili po 5-10 fojojn (5 batoj æiufoje). Faru entute 100-200 batojn. Same, batetu vian dekstran korpoparton per via dekstra manplato aý pugno.

Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de la gamboj, kiaj nesensiveco kaj senforteco.

Faru la ekzercadon milde kaj malforte en la komenco kaj iom post iom pli forte.