El ÆINAJ GAZETOJ

MEMORE AL LA 2550-A DATREVENO DE
LA NASKIØO DE KONFUCEO

Septembro de 1999 estis la 2550-a datreveno de la naskiøo de Konfuceo. Memore al tio okazis en Æinio kaj aliaj landoj kaj regionoj multaj aktivadoj.

Konfuceo naskiøis en Qufu de Shandong-provinco en 551 a.K. Li kaj Þakjamunio vivis en la sama epoko.

Konfuceo estis granda pensulo, politikisto kaj edukisto en la antikva Æinio. Kreinte konfuceanismon, ili fariøis reprezentanto de la æina tradicia kulturo kaj havis grandan influon en Æinio en la pasintaj pli ol 2 000 jaroj. Li ordigis kaj kompilis 6 verkojn, t.e. Shi, Shu, Li, Yue, Yi kaj Printempo kaj Aýtuno, kiuj estis rigardataj kiel klasika¼oj de konfuceanismo. "Analektoj de Konfuceo" estas granda verko, en kiu kolektiøas vortoj de Konfuceo kaj liaj disæiploj.

Konfuceo opiniis, ke instruado konas neniajn kastojn. Li la unua starigis privatan lernejon. Laýdire li havis 3 000 disæiplojn kaj estis iniciatinto de edukado de æiuj popoloj. La kerno de lia ideologio estas "hom-amo" esprimata en etiketo. Li asertis, ke la homoj devas esti zorgemaj kaj helpemaj unu al alia.

Konfuceo estis respektata de monarkoj de æiuj dinastioj. En dinastioj Tang, Song, Yuan, Ming kaj Qing konstruiøis pli ol 1 000 konfuceaj temploj en Æinio. Kaj najbare de la temploj oni starigis lernejon similan al Guozijian en Pekino.

Konfuceo havas grandan influon ne nur en Æinio sed ankaý en aliaj landoj. En Koreio ekzistas 232 konfuceaj temploj, kie æiujare oni okazigas aktivadojn kaj kvarono de la koreoj kredas je konfuceanismo. En la 3-a jc. p.K. konfuceanismo enkondukiøis en Japanion, en kiu konserviøas pli ol 30 konfuceaj temploj. En Kuala-Lumpuro troviøas porkonfucea mezlernejo, kiu aøas 93 jarojn kaj kie lernas 1 000 geknaboj. En Indonezio konfuceanisma asocio havas milionon da membroj. Krome ankaý en Britio, Germanio,Vjetnamio, Singapuro, Usono kaj aliaj landoj estas konfucea templo kaj lia statuo el kupro, þtono aý ligno.

En 1988 Nobel-premiitoj kunvenis en Parizo kaj deklaris: "Se la homaro volas bone vivi en la 21-a jarcento, øi do devas lerni konfuceanismon." Nun Konfuceo estas rigardata de UN kiel unu el la famaj personoj en monda historio kaj kulturo.

MALJUNAJ STELULOJ EN ¬AZTRUPO

Por ke la gastoj bone festu Kristnaskon, fama hotelo Paco de Þanhajo antaý kelkaj jaroj okazigis ¼azludon, en kiu la aýskultantoj estis soræitaj de ¼azo el la 30-40-aj jaroj. Pro tio la ¼azludistoj ekfamiøis.

La ludistoj plejparte estis emeritoj, inter kiuj la trupestro Zhou Wanrong aøas pli ol 70 jarojn.

Antaý duonjarcento s-ro Zhou estis sendita al muzika lernejo, en kiu li lernis trumpetadon. Poste li ludis trumpeton en hoteloj de Þanhajo kaj Hongkong por celebra aktivado de fremdlandaj ambasadorejoj kaj konsulejoj.

Post naskiøo de la maljunula ¼aztrupo s-ro Zhou fariøis tre okupata. Li nun aspektas multe pli juna ol antaýe. La 100 kompozicioj ofte ludataj de la trupo æiuj estas bone konataj de li. Li diris, ke la kompozicioj portis la aýskultantojn en la pasintecon, sed lin en la novan vivon.

PAVILONOJ

Laý æina arkitekturo oni rigardas pavilonojn kiel ornama¼on. Æu por antikvaj øardenoj æu por naturaj pejzaøoj la pavilonoj ludas apartan rolon. Kaj nun en Æinio estas multe da majstraj pavilonoj.

Laý ebena formo estas plurangulaj pavilonoj kiaj la tri-, kvar-, kvin-, ses-, kaj ok-angulaj, inter kiuj la kvarangulaj simplaj kaj stabilaj estas la plej popularaj. Krome troviøas ankaý pavilonoj ronda, oblonga, sektora, kruca kaj kombiniøa. La kombiniøaj pavilonoj estas diversformaj kaj tre interesaj. En la parko Æiela Altaro estas kunigita duringa pavilono. Øia horizontala sekco similas al paro da ringoj kaj la pavilono konsistas el du partoj kun similaj aleroj. Laý strukturo la pavilonoj povas esti dividitaj en unu-, du- kaj tri-etaøajn. Ankaý la formo de la tegmento estas grava por la pavilonoj. Ofte vidiøas pinta duklina kaj kvarklina tegmentoj.

La pavilonoj estas ne nur aprezindaj, sed ankaý utilaj al turistoj. En la turisma urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco videblas la bela Okcidenta Lago, sur kiu sidas Huiguan-pavilono riæiganta najbaran pejzaøon. Rigardante de tie oni klare vidas la belajn pejzaøojn de la lago kaj Qiantang-rivero.

Æe pura akvo oni sentas sin kviete kaj komforte, tial pavilonoj ofte stariøis æe rivero kaj en lago. Eæ sur ponto videblas pavilono, kiu prezentas tavolecon de la konstruoj kaj riæigas akvajn pejzaøojn.

"HUIZHOU-A VIRINO"

"Huizhou-a virino" estas Huangmei-opero verkita de Huangmei-opera trupo de la urbo Anqing, Anhui-provinco. Øia prezentado faris sensacion en Pekino.

Æinio abundas je teatraj hereda¼oj. Nun ekzistas pli ol 360 specoj de teatra¼oj kaj 50 000 tradiciaj teatra¼oj. En Anhui furoras Huangmei-opero, kiu karakteriziøas per bela dekoracio kaj milda, orelplaæa melodio. Lastajn jarojn øi fariøis unu el la influaj operoj tra la tuta Æinio.

La "Huizhou-a virino" rakontas: Iu bela virino sole vivis post la edziniøo sen edzo. Post kelkdek jaroj þia edzo revenis hejmen, akompanate de kromedzino. La "Huizhou-a virino" tre bele prezentas la simplan aferon antaý la spektantoj. Laýdire la opero estis adapta¼o de pentra¼oj kun simila enhavo kaj æiuj scenoj impresas kiel ksilografia¼oj. Øi elspiras melodion el moderna orkestra muziko. La juna aktorino Han Zaifen en sia ludo montras belecon kaj elegantecon de orienta virino.

Kiam falas la kurteno, la "Huizhou-a virino" staras sole kun vizaøo neesprimebla. La spektantoj kun larmoj aplaýdas þin.