Kamparano-papertondisto Zhou He

de LAN SHAN

ZHOU He naskiøis en papertondista familio en Nanzhang-vilaøo de Weixian, gubernio de æinaj papertonda¼oj, en Hebei-provinco. Lia familio kaj tiu de Wang Laoshang, majstro de la papertonda¼oj de Weixian, estis en la sama korto kaj lia patro ofte faris interþanøon kun la majstro pri papertondado. Profunde influate de tio, infanaøa Zhou He ofte imitis ilian papertondadon kaj memlernis la metion. Iom post iom, li enamiøis en tiun folkloran arton. Diplomiøinte el supera mezlernejo en 1972, li revenis en sian naskiølokon kaj tutanime okupis sin pri tia metio, decidante nepre krei ion novan por øi.

Dum pli ol 20 jaroj Zhou He ne nur mem faris papertonda¼ojn, sed ankaý funkciigis fabrikon de papertonda¼oj kaj gvidis vilaøanojn en tio. Dank' al lia klopodo, la fabriko pli kaj pli grandiøis. Inspirate de la antaýa generacio, Zhou He sinsekve projektis pli ol 300 specojn da novaj papertonda¼oj, kiuj jam ellandiøis kaj vendiøas sur la internacia merkato. Multaj el ili estas þatataj kaj konservataj de alilandanoj kiel popolaj arta¼oj de Æinio. Kaj Zhou He estis prezentita en ¼urnaloj. En 1997 la Æina Centra Televida Stacio speciale raportis pri liaj papertonda¼oj de vizaøaj desegnoj en la programero pri pekina opero.

La papertonda¼oj faritaj de Zhou He plejparte temas pri personoj el mitoj, legendoj kaj dramoj, pri pavoj, gruoj, papilioj, ambirdoj, fiþoj, floroj ktp. La personoj sur liaj papertonda¼oj estas versimilaj. Por doni la vivecon kaj viglecon al la homaj figuroj sur liaj papertonda¼oj, li a¼uris la buþon, nazon, brovojn, okulojn, harojn, ornama¼ojn sur æapo, baskon kaj rubandon de jupo, kiuj impresas per siaj stereografieco kaj moveco. Nur kun elstara lerteco en la metio, oni povas fari tiel longajn kaj maldikajn kapharojn kaj lipharojn al la personoj de pekina opero sur la papertonda¼oj, æar ajna fuþo difektas la tutan arta¼on.

La papertonda¼oj de Weixian estas faritaj per grifeloj en multaj procedoj konsistantaj æefe el du partoj, la unua estas grifelado kaj la dua ¡ª kolorigado. Por grifelado, oni unue stakigas dekojn da paperfolioj, metas sur ilin desegnojn, poste per konvenaj grifeloj faras la arta¼ojn. Fininte la grifeladon, oni faras kolorigadon. Oni ofte uzas unu koloron en malsama denseco. Ekz., por ruøigi unu floron, oni uzas ruøon malhelan por øiaj pistiloj kaj ruøon helan por øiaj petaloj. Tio postulas de la papertondisto elstaran lertecon. La papertonda¼oj de Weixian estas vaste þatataj pro la farado delikata, koloro bunta, desegno viveca kaj figuro versimila.

La tradiciaj papertonda¼oj de Weixian estas malgrandaj ornama¼oj por fenestroj kaj pordoj. Heredante la tradician metiarton de papertondado, Zhou He donas apartan atenton al lernado el aliaj koncernaj artoj. Fine li posedas teknikon fari grandajn papertonda¼ojn. Dank' al tio, la papertondarto estas uzata en pli kaj pli vasta kampo.

Kalendaro el papertonda¼oj kun aparta loka koloro estas kreita de Zhou He. En la lastaj jaroj aperis en Æinio diversaj kalendaroj kun papertonda¼oj. Oni rigardas ilin kiel arta¼ojn por donaco kaj konservado. Por ke la koloroj de papertonda¼oj ne paliøu, Zhou He lernis de pentristoj kaj tapetistoj. Li ankaý tapetas papertonda¼ojn kaj faras ilin rula¼oj kiel murornama¼oj. Zhou He havas multajn bonajn ideojn kaj donas novan vivon al la antikva papertondarto. 2000 estos la jaro de drako laý la æina luna kalendaro. De antikve Æinio prenis drakon kiel sian totemon kaj la æinoj sin rigardas kiel posteulojn de drako. Por esprimi siajn bondeziron kaj benon al la patrujo, Zhou He speciale faris papertonda¼on "Gigantaj Drakoj". Øia æefa parto konsistas el naý gigantaj drakoj, kiujn æirkaýas 18 malgrandaj bildoj de æinaj vidinda¼oj kaj konstrua¼oj. La tuta papertonda¼o prezentas la temon "Leviøas la æina nacio kaj flugas la gigantaj drakoj". Li planis fari la papertonda¼on "Æe rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" laý la samnoma antikva pentra¼o de Æinio.