Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Singapuro Forumo pri Pensoj de Azio 2026
2026-11-26


La 25-an de novembro la Forumo pri Pensoj de Azio 2026 okazis en Singapuro. La forumo estis kune organizita la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), la Universitato Tsinghua, la Universitato Xiamen kaj la Nanyang-a Teknologia Universitato de Singapuro, kaj kune aranĝita de la Ĉina Akademio pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, la Kolegio pri Ĵurnalismo kaj Komunikado de Universitato Tsinghua, la Lernejo pri Internaciaj Rilatoj sub la Universitato Xiamen, kaj la Lernejo Wee Kim Wee pri Komunikado kaj Informado de Nanyang-a Teknologia Universitato de Singapuro. Ĉirkaŭ 150 gastoj el Ĉinio, Singapuro, Malajzio, Tajlando, Barato, Kamboĝo, Nepalo, Srilanko, Filipinoj, Indonezio kaj aliaj landoj ĉeestis, ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la temo "antaŭenigi komunan disvolviĝon de Azio per malferma kaj noviga kunlaboro".


Ĉina ambasadoro en Singapuro Cao Zhongming faras salutparolon.


Cao Zhongming, ĉina ambasadoro en Singapuro, diris, ke la disvolviĝo de Azio devas havi kaj rapidecon kaj humanecon; oni devas antaŭenigi la ĝeneralan prosperon, kaj ankaŭ atenti la disvolvajn bezonojn de diversaj landoj kaj grupoj, por ke la fruktoj de komuna disvolviĝo profitu pli multajn landojn kaj popolojn de la regiono. Li diris, ke Ĉinio persisteme antaŭenigos modernigon, daŭre liberigos disvolvajn ŝancojn per pli altnivela pordmalfermo, kaj senĉese vastigos kunlaboran spacon per pli altkvalita disvolviĝo.


Vicprezidanto de ĈIKG Yu Yunquan faras salutparolon.


Yu Yunquan, vicprezidanto de ĈIKG, diris, ke la forumo situas en unika lando Singapuro kaj tenas la konceptojn de malfermeco, kunlaboro kaj reciproka gajno, ĝi jam eniris en la etapon de institucia konstruado. Li alvokis, ke ĉiuj flankoj daŭre vastigu la disvolvan spacon de Azio per malfermeca kunlaboro, konservu la pacon kaj stabilecon de Azio per dialogo kaj konsiliĝo, kaj direktu al la estontecon de Azio per ideologia interŝanĝo. ĈIKG pretas daŭre funkciigi siajn avantaĝojn de platformo por homaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj de pensfabriko por profundigi la konstruadon de la kunlabora reto de aziaj pensfabrikoj. Ĝi subtenas fakulojn, amaskomunikilojn kaj junularojn de diversaj landoj en interŝanĝoj kaj esplorado, antaŭenigante la transformiĝon de ideologiaj fruktoj en praktikajn proponojn por la regiona disvolviĝo.


La forumo starigis tri specialajn subforumojn pri pensfabrikoj, amaskomunikiloj kaj lokaj aferoj por specialaj diskutoj. Ĉeestantoj diris, ke la mondo frontas de perturboj, la grandpotenca konkurado intensiĝas, kaj regiona ekonomia kunlaboro alfrontas novajn defiojn, sed la estonteco de Azio ĉiam restas en la manoj de azianoj mem. La aziaj landoj devas persisti por pli bone konservi la malferman plurflankan sistemon centritan je ASOAL kaj subtenatan de RCEP kaj aliaj, daŭre antaŭenigi la kunordigitan agadon de fizika konekteco, pensa konekteco kaj kora konekteco, strebi en malfermado de nova situacio en la ŝanĝiĝanta situacio, kaj kune krei pli prosperan, ampleksan kaj daŭripovan Azion.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio