Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcese lanĉiĝis ĉina kosmoŝipo Shenzhou-24
2026-11-25

La 25-an de novembro, je la 8-a horo kaj 18 minutoj, la raketo Changzheng-2F, portanta la kosmoŝipon Shenzhou-24, lanĉiĝis en la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro. Proksimume 10 minutojn post la lanĉo, Shenzhou-24 disiĝis de la raketo kaj eniris sian destinitan orbiton. La kosmonaŭtoj restas en bona stato.





Post eniro en orbiton, la kosmoŝipo aŭtonome kaj rapide kupliĝos kun la kosmostacio Tiangong laŭ la antaŭdecidita proceduro, kaj la kosmonaŭtoj de Shenzhou-24 eniros la ĉinan kosmostacion. Dum la misio, la kosmonaŭtoj plenumos plurajn eksperimentajn (testajn) kaj aplikajn taskojn, inkluzive de pluraj ĉin-eksterlandaj kunlaboraj sciencaj projektoj.


Pakistana kosmonaŭto Muhammad Zeeshan Ali (maldekstre), komandanto Tang Hongbo (meze), Wu Yi


La kosmonaŭtoj de Shenzhou-24 salutis la publikon je la 11-a horo de la 24-a de novembro. Ili estas Tang Hongbo (komandanto), Wu Yi kaj pakistana kosmonaŭto Muhammad Zeeshan Ali. La misio estas la unua komuna flugo de ĉinaj kaj eksterlanda kosmonaŭtoj en la historio de la ĉina homporta kosmofluga programo. Kaj por la ĉina kosmostacio, estas la unua fojo vizitita de eksterlanda kosmonaŭto.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio