Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: La unua memevoluigita senmova tutpotenca generatoro ekfunkciis
2026-11-23

La 20-an de novembro la unua memevoluigita 35-kilovoltaa 30-megavoltampera IGBT-seria senmova tutpotenca generatoro de Ĉina Ŝtata Elektrosistemo, oficiale ekfunkciis ĉe la 330 kV-a Fanghe-a Transforma Substancio en Yan'an, Shaanxi-provinco.



Tio markas gravan trarompon de Ĉinio en la kampoj de stabiliga subtena teknologio por grandaj elektroretoj kaj memevoluigita produktado de altnivelaj elektronikaj ekipaĵoj.


La senmova tutpotenca generatoro ekfunkciigita ĉe la fanghe-a substacio partoprenas en tensioregulado de la elektroreto dum normala funkciado, kaj povas rapide reagi trafante paneon. Ĝi ankaŭ povas provizi dinamikan senaktivan potencon kaj kurtcirkvitan kapaciton, fortigante la kapablon de la elektroreto rezisti perturbojn kaj plibonigante la sekuran kaj stabilan funkciadon de la elektroreto.


Samtempe, la generatoro faros subtenon por la sekura kaj stabila dissendo de venta kaj suna elektroproduktado en regionoj riĉaj je tiuj novaj energioj, kio antaŭenigos la konsumadon de pura energio.


Post la ekfunkciigo de la ekipaĵo, la produktado de novaj energioj en la norda parto de Yan'an povas pliiĝi je 50 mil kV, kaj la proviz-regiono povas ĉiujare aldoni ĉirkaŭ 60 milionojn da kilovathoroj da elektro al la elektroreto, ekvivalente al la ĉiutaga elektra bezono de 20 mil familioj dum unu jaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio