| Ĉina Changshan-insularo estis enskribita en la listo de Mondaj Naturheredaĵoj |
| 2026-11-23 |
En la 48-a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO en Pusano, la Korea Respubliko, oni aprobis la enlistigon de la ĉina Changshan-insularo kiel unu el la mondaj naturheredaĵoj.
La Changshan-insularo situas ĉe Bohai-a Golfo de la Flava Maro de nordorienta Ĉinio. Ĝi apartenas al Dalian-urbo, Liaoning-provinco. La insularo servas kiel energia proviz-haltejo por dekoj da milionoj da migrantaj birdoj dum ilia migrado trans la maro. La regiono, kun totala areo de pli ol 4 900 hektaroj, estas riĉa je bio-resursoj kaj povas nutri pli ol 140 registritajn birdospeciojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|