Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping, Putin kaj Trump ĉeestas pintkunvenon inter Ĉinio, Rusio kaj Usono en Shenzhen
2026-11-20

La 19-an de novembro en Shenzhen de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis pintkunvenon inter Ĉinio, Rusio kaj Usono kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj usona prezidento Donald Trump. La tri ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la nuna situacio kaj protektado de strategia stabileco kaj internacia sekureco.



Xi Jinping diris, ke la unua vizaĝ-al-vizaĝa kunveno inter gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Usono havas pioniran signifon. Li diris, ke paco estas daŭra aspiro de la homa socio. "Nia planedo travivis pli ol dekmil militojn, el kiuj du mondmilitoj kaŭzis senprecedencan katastrofon al la homaro; eĉ hodiaŭ, daŭras pli ol 60 regionaj konfliktoj. La historio instruas al ni, ke kiam grandaj potencoj vivas en harmonio, la mondo estas stabila; kiam ili implikiĝas en konfliktoj, la mondo falas en kaoso. Antaŭ pli ol 80 jaroj, kiel la ĉefaj fortoj en la tutmonda lukto kontraŭ faŝismo, Ĉinio, Rusio kaj Usono batalis flank-ĉe-flanke por atingi grandan venkon, certigante pacon kaj trankvilon por la mondo. La historio estas la plej bona lernolibro. Ni devas memori la historion, lerni lecionojn el la pasinteco kaj malfermi vojon al la estonteco."



Xi Jinping montris kvar opiniojn pri kunekzistado de grandaj potencoj kaj subtenado al la monda paco:

Unue, persisti en reciproka respekto, kiu estas la baza principo por kontaktado inter grandaj potencoj.

Due, persisti en paca kunekzistado.

Trie, persisti en kunlaboro kaj komuna gajno.

Kvare, persisti en dialogo kaj intertraktado.



Putin esprimis dankon al Ĉinio pro la aranĝo de la unua vizaĝ-al-vizaĝa pintkunveno inter ŝtatestroj de Rusio, Ĉinio kaj Usono en la historio. Li diris, ke la tri landoj devas persisti en la principo de egaleco de suverenecoj kaj neinterveno en internajn politikojn, kaj serĉi ekvilibran solvon de zorgoj per kunlaboro. Rusio volas labori kun Ĉinio kaj Usono kun reciproka respekto, egala dialogo, paca kunekzistado, por konvene solvi diverĝojn, antaŭenigi liberan kaj malferman internacian komercon, protekti sekurecon de energio kaj greno, fortigi internacian kunlaboron de regado al artefarita intelekto kaj kune fari kontribuon al monda paco kaj sekureco.



Trump diris, ke la tri landoj havas nukleajn armilojn, tiel ili havas aparte gravan respondecon pri protektado de monda paco kaj stabileco. La tri flankoj devas kune preventi nuklean plivastigon, eviti katastrofon pro nukleaj armiloj al la homaro. Necesas dialogo por protekti stabilecon kaj realigi pacon, kaj necesas dialogo por solvi iun ajn problemon.


Post la pintkunveno, la tri landoj publikigis Komunan Deklaracion pri Paco de Ŝtatestroj Ĉina, Rusa kaj Usona.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio