| Aŭtuno en Pekino: spektaklo de koloroj |
| 2026-11-20 |
Kiel brazilano alkutimiĝintaj al tropika kaj subtropika klimato, la aŭtuno en la ĉina ĉefurbo kaŭzis al mi miron pro ĝiaj pitoreskaj pejzaĝoj tute malsamaj de tiuj, al kiuj mi alkutimiĝis dum la unuaj tri jardekoj de mia vivo. Pekina aŭtuno estas mirinda spektaklo tre mallonga, sed kun intensa eksplodo de koloroj kaŭzitaj de la subita falo de temperaturo antaŭ la komenco de la vintro.
Homoj fotas antaŭ la du antikvaj ginkoj de Kvin Pagodoj (Wutasi). Kiam la malvarmaj aermasoj antaŭeniras kaj la noktaj temperaturoj krute falas, la granda temperatur-diferenco inter tago kaj nokto akcelas la malkomponiĝon de la klorofilo kaj la sintezon de la antociano en la folioj. Rezulte, la foliaro ŝanĝiĝas, en kelkaj semajnoj, de abunda verdo al miksaĵo de flavo kaj ruĝo. La scienco malantaŭ la koloroj La aŭtunaj folioj de Pekino ne prezentas ununuran nuancon. Specialistoj pri ĝarden-kulturo dividas la speciojn de koloraj foliaroj de la regiono en tri ĉefajn grupojn: flava, ruĝa kaj ruĝ-viola.
Homoj sur la gink-koridoro apud la orienta enirejo de la parko Yuyuantan La flavan grupon reprezentas ginko (Ginkgo biloba), frakseno (Fraxinus spp.) kaj kelreŭterio (Koelreuteria paniculata), kies periodo de ĝuado kutime koncentriĝas inter la fino de oktobro kaj la mezo de novembro.
Acero en Baiwangshan-parko La ruĝan grupon ĉefroligas kotinuso (Cotinus coggygria) kaj acero (Acer truncatum) — estante kotinuso la ĉefa komponanto de la famaj ruĝaj folioj de la parko Xiangshan (ankaŭ konata kiel Parfumaj Montetoj, reference al sia pinto en formo de incensujo), kies plej bona periodo de observado kutime okazas inter la mezo kaj la fino de oktobro. La aŭtuno de Pekino prezentas mozaikon de klare difinitaj tavoloj: en la montaraj areoj de pli granda alteco, la vizitanto povas, en unu sola supreniro, samtempe ĝui la progresintan aŭtunon sur la pinto kaj la komenciĝantan aŭtunon ĉe la piedo de la monto. De parkoj kaj temploj al la stratoj de la urbo Kvankam la parko Xiangshan, kun siaj pli-ol-cent-mil kotinusoj, estas la plej populara celloko por ĝui la ruĝajn foliojn, la ĉarmo de la pekina aŭtuno estas tra la tuta urbo. Lokoj kiel la Olimpika Arbara Parko aŭ la parko Ditan (Tera Altaro), same kiel la gink-koridoro apud la orienta enirejo de la Parko Yuyuantan, proponas belajn pejzaĝojn kun flavaj folioj.
Homoj fotas en la parko Zhongshan. Aliaj lokoj, kiel la Templo Dajue, la Templo de la Kvin Pagodoj (Wutasi) kaj la parko Zhongshan, elstaras pro la belaj pejzaĝoj kombinante flavajn foliojn kun ruĝaj muroj kaj antikva tradicia ĉina arkitekturo. La aŭtuno en Pekino rekompencas tiujn, kiuj prepariĝas por ĝui ĝian belecon. Sed la folioj ne atendas — ili daŭras nur kelkajn semajnojn, sekve lasas la arbojn nudaj por la alproksimiĝanta vintro. Por alilanda turisto, plani la vojaĝon laŭ tiu natura kalendaro estas esenca afero por kapti la kulminon de la koloroj kaj porti hejmen belajn memoraĵojn pri tiu pejzaĝo, kiu, pli ol bela, estas viva portreto de la rilato inter klimato, tempo kaj naturo. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|