| Kio estas Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK)? |
| 2026-11-19 |
Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) estas la plej altnivela, plej ampleksa kaj plej influa ekonomia kunlabora mekanismo en la azi-pacifika regiono.
De la 5-a ĝis la 7-a de novembro 1989, Aŭstralio, Usono, Japanio, la Korea Respubliko, Nov-Zelando, Kanado kaj la tiamaj ses membroj de ASEAN okazigis en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio, la unuan Ministerian Kunvenon de APEK, kio markis la oficialan fondiĝon de APEK. Kiel regiona forumo por ekonomia kunlaboro, la membroj de APEK ĉefe diskutas temojn rilatajn al la tutmonda kaj regiona ekonomioj, kiel liberaligo kaj faciligo de komerco kaj investado, regiona ekonomia integriĝo, konektebleco, reformado de ekonomia strukturo kaj noviga disvolviĝo, tutmonda plurflanka komerca sistemo, ekonomia kaj teknika kunlaboro kaj konstruado de kapabloj ktp. Ekde fondiĝo, precipe post kiam la Neformala Kunveno de Gvidantoj fariĝis fiksa mekanismo, APEK senĉese faris progreson en antaŭenigado por regiona komerco kaj investado, kaj ludis pozitivan rolon en antaŭenigado de tutmonda kaj regiona ekonomia kresko. APEK nun havas 21 membrojn, nome Aŭstralio, Brunejo, Kanado, Ĉilio, Ĉinio,Ĉina Hongkongo, Indonezio, Japanio, la Korea Respubliko, Malajzio, Meksiko, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, Peruo, Filipinioj, Rusio, Singapuro, Ĉina Taibei, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio. Krome, APEK havas tri observantojn: la Sekretariejo de ASEAN, la Pacifika Ekonomia Kunlabora Konsilio kaj la Sekretariejo de la Forumo de Pacifikaj Insulaj Landoj. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|