Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kia estas Qianhai, gastiganto de la Pintkunveno de Ĉefaj Plenumaj Oficistoj de APEK?
2026-11-19

La 17-an kaj 18-an de novembro okazis Pintkunveno de Ĉefaj Plenumaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) 2026 en Qianhai-a Internacia Konferenca Centro, Shenzhen, suda Ĉinio. Ĉeestis la pintkunvenon la gvidantoj de 12 ekonomioj de APEK. Pro la altnivela internacia evento, Shenzhen-Hongkong-a Kunlabora Zono pri Modernaj Servoj en Qianhai denove kaptis atenton de la mondo.





Establita surbaze de la politikoj pri reformado kaj pordmalfermo, Qianhai daŭre altigas sian nivelon en malfermo. Kiel hejmo de internaciaj junuloj, elirejo de ĉinaj kompanioj, altrapida pasejo de internaciaj varoj kaj fandujo de diversaj kulturoj, ĝi ĉiam malfermas sian pordon por bonvenigi gastojn el azi-pacifika regiono kaj la tuta mondo.


Qianhai liveras al entreprenoj kompletan solvon por internaciiĝi, plifortigante ilian konkurencan povon en internaciaj merkatoj, kaj efike parigas ilin kun internaciaj resursoj. Ĝi jam fariĝis la unua elekto de kompanioj, kiuj volas fari internaciajn negocojn.  


Serio da datumoj montras malfermecon de Qianhai: en la unua duono de 2026, qianhai-a kunlabora zono jam utiligis fremdajn investojn je 25 miliardoj da juanoj, duoble alte ol tiu de la pasinta jaro. En la unuaj sep monatoj ĉi-jare, la importo kaj eksporto de qianhai-a dogana deponeja zono atingis 401.4 miliardojn da juanoj, jam superis tiun de la jaro 2025. Kaj la kresko estas 82%, kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Tia rapideco okupas la unuan lokon inter la similaj deponejaj zonoj tra la tuta lando.


Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio