| Antonio Basilio: Ĉinaj spertoj ofertis praktikajn eblecojn por ekonomia transformiĝo de azi-pacifika regiono |
| 2026-11-18 |
Ĉinaj spertoj pri infrastrukturo, konektebleco kaj altnivela fabrikado, subtenata de longperspektiveco kaj kunordigita evoluo, ofertis praktikajn eblecojn por ekonomia transformiĝo de azi-pacifika regiono kaj kontribuis al regiona integriĝo. Tion diris Antonio Basilio, direktoro de la sekretariejo de la konsilio pri komerco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Li diris: "Ĉinio klare faris pozitivajn kontribuojn al regiona infrastruktura evoluigo, precipe laŭ skalo, teknologia kapablo kaj financado." Li klarigis, ke kun ĉina partopreno en konstruado kaj financado, la projektoj, kiel la ĝakart-bandunga altrapida fervojo en Indonezio kaj la Kuantan-haveno en Malajzio malpliigas vojaĝ-tempojn kaj malaltigas transport-kostojn de ordinaraj homoj, kaj faciligas al farmistoj transporti siajn produktojn al la merkato, plibonigas la aliron de loĝantoj al lernejoj kaj hospitaloj, helpas lokajn entreprenojn partopreni en la tutmondaj proviz-ĉenoj. Pri la cifereca ekonomio, Basilio diris, ke la retkomercaj platformoj, ciferecaj pagoj kaj saĝa loĝistiko de Ĉinio helpas entreprenojn atingi klientojn, malaltigi kostojn kaj plibonigi produkt-povon. Pri verda transformiĝo, li rimarkigis, ke la spertoj de Ĉinio pri renovigebla energio kaj elektraj veturiloj ilustras, kiel novigado povas kontribui al ekonomia konkurencivo kaj al media daŭripovo. "Por iuj evoluantaj ekonomioj, ĉi tiuj ĉinaj teknologioj ofertas oportunecojn superi tradiciajn malavantaĝojn ligitajn al distanco, infrastrukturaj limigoj kaj pli malgrandaj enlandaj merkatoj," li diris. "La ŝlosilo al la evoluo de Ĉinio estas, ke ĝi havas longperspektivon pri tio, kion ĝi volas esti en la estonteco." Li aldonis, ke la investoj de Ĉinio en infrastrukturo, edukado, teknologio kaj homforto estis pliigitaj kun longtempa projektado kaj faciligis la fluadon de produktaj faktoroj, kaj sekve vastigis ekonomiajn oportunecojn, generis laborpostenojn kaj altigis la vivnivelon de homoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|